Władysław Anders
Władysław Albert Anders (n. 11-an de aŭgusto 1892 en Błonie (proksime al Kutno, Pollando, Rusa Imperio - mortis la 12-an de majo 1970 en Londono) - pola oficiro, komandanto de la polaj taĉmentoj dum la Dua Mondmilito en la Proksima Oriento kaj Italio. Post la Dua Mondmilito, li rifuzis la hejmenvenon kaj iĝis gvidanta persono de la kontraŭkomunistaj poloj.
Władysław Anders | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Władysław Albert Anders |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1892 en Błonie |
Morto | 12-an de majo 1970 (77-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Polish Cemetery at Monte Cassino (en) |
Lingvoj | pola • rusa • brita angla |
Loĝloko | Błonie • Varsovio • Rigo • Sankt-Peterburgo • Parizo • Baranaviĉi • Nico • Majdan Sopocki Pierwszy • Lvivo • Moskvo • Londono |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Teknologia Universitato Rigo |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Tadeusz Anders (en) , Karol Anders (en) kaj Jerzy Edward Anders (en) |
Edz(in)o | Irena Anders (1948–) |
Infano | Anna Maria Anders |
Okupo | |
Okupo | oficiro milita komandisto soldato politikisto militisto |
Li soldatservis en la rusa armeo dum la unua mondmilito, poste en la nova armeo de la renaskiĝinta pola ŝtato. Li batalis dum 1919–1920 kontraŭ la Ruĝa Armeo. Ĉe komenco de la Dua Mondmilito li batalis ankaŭ kontraŭ Germanio kaj Sovetunio (1940). Li trafis en sovetian militkaptitecon kaj estis en prizono ĝis pola-sovetia interkonsento de aŭgusto de 1941. Komisiita organizi polan armeon el militkaptitaj kaj deportitaj poloj. Anders baldaŭ kolektis 80 000 soldatojn, sed ekkonis, ke ne povas liberigi Pollandon de orienta okupado sub soveti-kontrolita armeo.
Stalin – je pola kaj brita premo – permesis al Anders foriri tra Irano al Irako (1942). La poloj elstare batalis dum la itala militiro kaj konkeris Monte Cassino. Anders estis obstina antikomunisto, kiu restis post la milito en Granda Britio. Post kiam la nova, komunista pola registaro deprenis de li ŝtatanecon, li iĝis elstara gvidanto de la okcidentaj polaj elmigrintoj.
Verkoj
redaktiLi publikigis rememorojn el la jaroj 1939–1946 sub la titolo Bez ostatniego rozdziału (Sen la lasta ĉapitro; 1-a eldono, Londono 1949, 2-a eldono, Londono 1950, Warszawa 2007). Aŭtoro de la enkonduko al prilaborita de Józef Mackiewicz dokumenta monografio de la Masakro de Katin – Zbrodnia katyńska w świetle dokumentów (Katina krimo lume de dokumentoj); (1-a eldono, Londono 1948), plurfoje eldonata inter pola elmigrantaro, en Pollando samizdate, kaj fine oficiale post 1989. Li ankaŭ verkis libron Klęska Hitlera w Rosji 1941-1945 (Malvenko de Hitler en Rusio 1941-1945; 1-a eldono, Londono 1952, 2-a eldono, Londono 1972, 3-a eldono, Londono 1997).
Elektitaj distingoj
redakti- Komandora Kruco de la Ordeno Virtuti Militari, (Pollando)
- Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, (Pollando)
- Honora Legio, Francio
- Malta Ordeno, (Malto)
- Legion of Merit, (Usono)
- Ordeno de Sankta Savao, (Jugoslavio)
- Ordeno de Blanka Aglo, postmorte
Memorigo
redaktiPost 1990 la nomon de generalo Anders ricevis stratoj kaj placoj de kelkaj polaj urboj, militistaj unuoj de pola armeo, pluraj lernejoj kaj taĉmentoj de skoltoj.
En 2002 Nacia Banko de Pollando eldonis monerojn. Decembre 2006 Senato anoncis 2007 Jaro de generalo Władysław Anders.
Władysław Anders estis memorigita kadre de projekto "Famaj poloj de la 20-a jarcento" per busto, starigita en Krakovo en 2007.
Dokumentaj filmoj
- Generał Anders i jego armia (Generalo Anders kaj lia armeo), 1987, scenaro kaj reĝisorado Witold Zadrowski
- Bo wolność krzyżami się mierzy... Generał Anders (Ĉar liberecon oni mezuras per krucoj... Generalo Andres), 1989, scenaro kaj reĝisorado Krzysztof Szmagier
- Generał Polskich nadziei... (Władysław Anders 1892-1970) (Generalo de polaj esperoj ... (Władysław Anders 1892-1970)), 2007 duparta filmo, reĝisorado Hanna Kramarczuk, scenaro Jan Tarczyński (ankaŭ ideodonanto), Tadeusz Kondracki.
- Ułani Andersa 1939-1948 (Kavalerianoj de Anders 1939-1948), 2009, scenaro kaj reĝisorado Janusz Sidor
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Władysław Anders Collection ĉe la Hoover Institution Archives
- [1] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine