Kavalerio estis tiu parto de la armeo, kiu konsistis el rajdosoldatoj kaj kiuj batalis per tranĉaj kaj pikaj armiloj (glavo, lanco, piklanco). La kavalerio malaperis tute el la moderna armeo post la Dua Mondmilito.

4a Husara Regimento ĉe la Batalo de Friedland. "Vive l'Empereur!" de Édouard Detaille, 1891.

La kavalerion uzis unuafoje amase la asirianoj en la 9-a jarcento a.K. Ĝi estas en la sklavtena socio duaranga armea forto. La ĉefa armea forto de la nomadaj popoloj (hunoj, hungaroj, kumanoj, tataroj) estis la malpeza kavalerio, kiu batalis per facila manovrado kaj armiloj fore-efikaj (arkoj kaj sagoj).

La ĉefa armea forto de la feŭdismo estis la peza kavalerio (kun kirasitaj rajdosoldatoj kaj ĉevaloj), kiu batalis en korp-al-korpa batalo kaj ne kapablis por facila manovrado.

La kavalerio daŭre malgraviĝis post apero de la pafiloj, la kiraso malaperis kaj denove aperis la facil-moviĝa malpeza kavalerio (kiujn oni ofte nomas husaroj en Esperanto laŭ la hungara huszár). La lastaj grandaj bataloj inter kavalerioj okazis ĉirkaŭ 1920 en la pola-bolŝevika milito.

Vidu ankaŭ redakti


Kavalerio ekonomie estas malbonfida neĝbula sistemo de kambiaĉoj, ĉe kiu du aŭ pluraj personoj tratas kambiojn unu sur la alia(j)n kun konstante plialtiĝintaj sumoj.



(Kavaliero estas teraltaĵo, starigita malantaŭ remparoj de fortikaĵo, por doni pli grandan vidkapablon kaj pafeblon al artilerio.)