Teknologia Universitato Rigo

universitato en Rigo, Latvio

La Teknologia Universitato Rigo aŭ pli proksime al la latva titolo Riga Teknika Universitato (latve Rīgas Tehniskā universitāte) situas en la urbo Rigo, ĉefurbo de Latvio [1]. La institucio unue estis establita en 1862 kaj estis la unua instituto de alteduko en la teknika kampo en la Rusia Imperio. La lingvo de studo estis la germana. En 1896, studoj komencis okazi en la rusa lingvo [2]. Dum la Unua Mondmilito, la fakultato de la instituto estis translokigita al Moskvo kaj universitato funkciis tie. En 1918 kelkaj el la prelegantoj revenis al sendependa Latvio kaj ili estis la bazo por la starigo de la Universitato de Latvio, la ceteraj restis en Soveta Rusio. En 1958, estis decidite apartigi la instruadon de inĝenieristikfakoj de la Universitato de Latvio kaj reestabli la Teknikan Universitaton. Ĝia nomo estis la Riga Politeknika Instituto.

Teknologia Universitato Rigo ·
Rīgas Tehniskā universitāte
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1862
Situo
Geografia situo 56° 56′ 50″ N, 24° 6′ 19″ O (mapo)56.94713055555624.105138888889Koordinatoj: 56° 56′ 50″ N, 24° 6′ 19″ O (mapo)
lando Latvio
urbo Rigo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• DataCite vd
filioj
• Engineering High School of RTU vd
Teknologia Universitato Rigo · Rīgas Tehniskā universitāte (Latvio)
Teknologia Universitato Rigo ·
Rīgas Tehniskā universitāte
(Latvio)
DEC
Teknologia Universitato Rigo · Rīgas Tehniskā universitāte
Teknologia Universitato Rigo ·
Rīgas Tehniskā universitāte
Teknologia Universitato Rigo · Rīgas Tehniskā universitāte (Rigo)
Teknologia Universitato Rigo ·
Rīgas Tehniskā universitāte
(Rigo)
DEC
Teknologia Universitato Rigo · Rīgas Tehniskā universitāte
Teknologia Universitato Rigo ·
Rīgas Tehniskā universitāte
Map
Teknologia Universitato Rigo ·
Rīgas Tehniskā universitāte
vdr

En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, laŭpaŝa transiro de la kampuso al nova loko sur insulo Kipsala, sur la okcidenta bordo de la rivero Daŭgavo. Tiu translokiĝo estis kompletigita en 2021 kiam la lasta konstruaĵo en la urbocentro estis vakigita.

En 1990, la institucio ŝanĝis sian nomon al sia nuna nomo. Ankaŭ, studoj en la rusa lingvo estis iom post iom ĉesigitaj kaj nun la studoj estas okazigitaj en la latva kaj por eksterlandaj studentoj en la angla. La universitato estas membro de la Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivela, Eduko kaj Esploro (CESAER) [3][4].

La 14-an de oktobro 2016 la universitato gastigis la premian ceremonion de la Monda Kultura Konsilio.

Organizo redakti

La universitato inkluzivas 8 fakultatojn [5][6]:

Fakultatanoj kaj diplomiĝintoj redakti

Referencoj redakti

  1. Riga Technical University (angle). Alirita 2023-04-15.
  2. (2006) “Architecture and Urban Development of Art Nouveau – Metropolis Riga”, International Review of Sociology 16 (2), p. 395–425. doi:10.1080/03906700600709327. 
  3. EECA University Rankings 2022 (angle). Alirita 2023-04-15.
  4. European University of Technology, EUt+ Website. Alirita 13 May 2020.
  5. Structure and administration: RTU Structure
  6. RTU_struktura_1.pielikums_11.04.2023_eng.pdf (RTU structure) (2023).

Eksteraj ligiloj redakti