Informa teknologio

Informa teknologio (IT) estas la larĝa fako de komputiko pri komputiloj, la datumoj uzataj de ili,[1] informaro kaj ilia procezado. Ĝi temas pri la akirado, stokado, transformado, kaj sendado de datumoj. IT ankaŭ temas pri la uzado de komputika aparataro, programaro, administrado, kaj procezoj de informo-procezado. Hodiaŭ, la termino "informa teknologio" ampleksiĝis por enhavi multajn fakojn de komputiko kaj teknologio. Ĝi estas tipe uzata ene de la kunteksto de negocaj operacioj kontraste al personaj aŭ por distrado teknologio.[2] IT estas konsiderata subfako de la inform-komunika teknologio (IKT). Informoteknologia sistemo (IT-sistemo) estas ĝenerale informa sistemo, komunika sistemo aŭ, pli specife dirite, komputila sistemo – kiu enhavu aparataron, programaron kaj flankaparataron – funkciigita de limigita grupo de uzantoj.

Komputila reto kaj ties elementoj.

Homoj estis stokante, alirante, manipulante kaj komunikante informaron ekde la sumeranoj en Mezopotamio disvolvigis skribadon ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.,[3] sed la termino information technology en la angla lingvo kaj en sia moderna senzo por la unua fojo aperis en artikolo de 1958 publikigita en la gazeto Harvard Business Review; la fakuloj Harold J. Leavitt kaj Thomas L. Whisler komentis, ke "la nova teknologio ne havas ankoraŭ unusolan establitan nomon. Ni nomos ĝin informa teknologio (IT)." Ilia difino konsistas el tri kategorioj: teknikoj por procezado, aplikado de statistikaj kaj matematikaj metodoj al la decido-farado kaj la simulado de pli alt-orda pendado pere de komputilaj programoj.[4]

La termino estas nuntempe uzata kiel sinonimo por komputiloj kaj komputilaj retoj, sed ĝi enhavas ankaŭ aliajn informodistribuajn teknologiojn kiel televido kaj telefono. Kelkaj produktoj aŭ servoj ene de ekonomio estas asociaj kun la informa teknologio, kiel la hardvaro, la softvaro, la elektroniko, duonkondutoroj, interreto, telekomunika ekipaĵaro, kaj retkomerco.[5]

Bazite sur la stokado kaj procezado de la teknologioj uzitaj, eblas distingi kvar diversajn fazojn de disvolvigo de IT nome la jenaj: antaŭ-mekanika (3000 a.n.e.– 1450 n.e.), mekanika (1450–1840), elektromekanika (1840–1940), kaj elektronika (1940–nuntempe).[3] Tiu artikolo fokusas al la plej ĵusa periodo (elektronika).

Historio de komputoteknologioRedakti

 
Kopio de la komputilo Z3 ekspoziciata en la Deutsches Museum en Munkeno. La Zuse Z3 estas la unua programebla komputilo.

Maŝinoj estis uzataj por helpi komputadon dum miloj da jaroj, probable dekomence en la formo de ĉizita bastono.[6] La Meĥanismo de Antikithera, datita el ĉirkaŭ la komenco de la unua jarcento a.n.e., estas ĝenerale konsiderata la plej frua konata mekanika analoga komputilo, kaj la plej frua konata motorhava mekanismo.[7] Kompareblaj motorhavaj aparatoj ne aperos en Eŭropo ĝis la 16a jarcento, kaj en 1645 oni disvolvis la unuan mekanikan kalkulilon kapablan plenumi la kvar bazajn aritmetikajn operaciojn.[8]

Elektronikaj komputilo, uzantaj ĉu relajsojn ĉu valvojn, ekaperis en la komenco de la 1940-aj jaroj. La elektromekanika Zuse Z3, kompletigita en 1941, estis la unua programebla komputilo en la mondo, kaj laŭ la modernaj normigoj unu el la unuaj maŝinoj kiuj povus esti konsiderataj kompleta komputmaŝino. Colossus, disvolvigita dum la Dua Mondmilito por deĉifri la kriptitajn germanajn mesaĝojn, estis la unua elektronika cifereca komputilo. Kvankam ĝi estis programebla, ĝi ne estis ĝeneral-cela, ĉar estis dezajnita nur por plenumi unusolan taskon. Ankaŭ mankis al ĝi la kapablo stoki sian programon en memorilo; programado estis farita uzante konektilojn kaj ŝaltilojn por ŝanĝi la internan kablofunkciadon.[9] La unua rekonebla moderna elektronika cifereca stok-programita komputilo estis la Manchester Baby, kiu funkciigis sian unuan programon la 21an de junio 1948.[10]

 
Trubendoj estis uzataj en la fruaj komputiloj por reprezenti datumojn.

La disvolvigo de transistoroj fine de la 1940-aj jaroj en la Laboratorioj Bell ebligis la desegnadon de nova generacio de komputiloj kiuj havis tre limigitan konsumon de energio. La unua komerce disponebla stok-programebla komputilo, nome la Ferranti Mark I, enhavis 4050 valvojn kaj havis konsumon de 25 kilovatoj de energio. Kompare, la unua transistorigita komputilo disvolvigita en la Universitato de Manĉestro funkcianta ekde novembro 1953, konsumis nur 150 vatojn en sia fina versio.[11]

ProcezadoRedakti

KonsiderojRedakti

  • Scienca mondorigardo
  • Ekonomiaj kaj laborlokaj aferoj

Etikaj problemojRedakti

La kampo de la inform-teknologia etiko estis establita de la matematikisto Norbert Wiener jam en la 1940-aj jaroj.[12] Kelkaj el la etikaj aferoj asociaj kun la uzado de la informa teknologio estas jenaj:[13]

  • Rompoj de kopirajtoj fare de tiuj kiuj elŝutas stokitajn arkivojn sen permeso de la tenantoj de la kopirajto
  • Dungantoj kontrolantaj la retmesaĝojn de siaj dungitoj kaj alia uzado de Interreto fare de tiuj
  • Nedezirataj retmesaĝoj
  • Kodrompistoj alirante al retaj datumbazoj
  • Retejoj instalantaj kuketojn aŭ spionprogramojn por kontroli la retajn kaj eksterretajn agojn de uzantoj
  • Sklava dependeco de la inform-teknologiaj ebloj, kiuj povas nuligi aliajn rimedojn
  • Sklava dependeco de la ekonomia industrio rilata al la informa teknologio kaj de la instancoj kiuj kontrolas la tuton de la informa teknologio
  • Kontrolado fare de ŝtataj aŭ korporaciaj instancoj (bankoj, entreprenoj de vendado kaj konsumo ktp.).
  • Pliampleksigo de la malegaleco inter la sociaj tavoloj kaj geografiaj komunumoj kiuj ne povas aliri al la informa teknologio rilate al tiuj kiuj ĝuas de ties avantaĝoj

BibliografioRedakti

En EsperantoRedakti

Yves Nevelsteen, Komputeko, E@I, 2008, Partizánske, Slovakio. 94 pp.

En aliaj lingvojRedakti

  • Alavudeen, A.; Venkateshwaran, N. (2010), Computer Integrated Manufacturing, PHI Learning, ISBN 978-81-203-3345-1
  • Chaudhuri, P. Pal (2004), Computer Organization and Design, PHI Learning, ISBN 978-81-203-1254-8
  • Han, Jiawei; Kamber, Micheline; Pei, Jian (2011), Data Mining: Concepts and Techniques (3a eld.), Morgan Kaufmann, ISBN 978-0-12-381479-1
  • Lavington, Simon (1980), Early British Computers, Manchester University Press, ISBN 978-0-7190-0810-8
  • Lavington, Simon (1998), A History of Manchester Computers (2a eld.), The British Computer Society, ISBN 978-1-902505-01-5
  • Pardede, Eric (2009), Open and Novel Issues in XML Database Applications, Information Science Reference, ISBN 978-1-60566-308-1
  • Ralston, Anthony; Hemmendinger, David; Reilly, Edwin D., eld. (2000), Encyclopedia of Computer Science (4a eld.), Nature Publishing Group, ISBN 978-1-56159-248-7
  • van der Aalst, Wil M. P. (2011), Process Mining: Discovery, Conformance and Enhancement of Business Processes, Springer, ISBN 978-3-642-19344-6
  • Ward, Patricia; Dafoulas, George S. (2006), Database Management Systems, Cengage Learning EMEA, ISBN 978-1-84480-452-8
  • Weik, Martin (2000), Computer Science and Communications Dictionary, 2, Springer, ISBN 978-0-7923-8425-0
  • Wright, Michael T. (2012), "The Front Dial of the Antikythera Mechanism", en Koetsier, Teun; Ceccarelli, Marco (eld.), Explorations in the History of Machines and Mechanisms: Proceedings of HMM2012, Springer, pp. 279–292, ISBN 978-94-007-4131-7

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Mass IT: Mass Information Technology

ReferencojRedakti

  1. Daintith, John, eld. (2009), "IT", A Dictionary of Physics, Oxford University Press, ISBN 9780199233991, Alirita la 19an de majo 2020.
  2. "Free on-line dictionary of computing (FOLDOC)". Arkivita el la originalo la 15an de aprilo 2013. Alirita la 19an de majo 2020.
  3. 3,0 3,1 Butler, Jeremy G., A History of Information Technology and Systems, University of Arizona, http://www.tcf.ua.edu/AZ/ITHistoryOutline.htm, retrieved 2a de aŭgusto 2012 
  4. Leavitt, Harold J.; Whisler, Thomas L. (1958), "Management in the 1980s", Harvard Business Review 11, http://hbr.org/1958/11/management-in-the-1980s 
  5. Chandler, Daniel; Munday, Rod (2011-02-10), "Information technology", A Dictionary of Media and Communication (first ed.), Oxford University Press, ISBN 978-0199568758, https://books.google.com/books?id=nLuJz-ZB828C&pg=PA211, retrieved 1 August 2012, "Commonly a synonym for computers and computer networks but more broadly designating any technology that is used to generate, store, process, and/or distribute information electronically, including television and telephone." 
  6. Schmandt-Besserat, Denise (1981), "Decipherment of the earliest tablets", Science, 211 (4479): 283–85, Bibcode:1981Sci...211..283S, doi:10.1126/science.211.4479.283, PMID 17748027
  7. Wright (2012), p. 279
  8. Chaudhuri (2004), p. 3
  9. Lavington (1980), p. 11
  10. Enticknap, Nicholas (Somero 1998), "Computing's Golden Jubilee", Resurrection (20), ISSN 0958-7403, arkivita el la originalo la 9an de januaro 2012, alirita la 19an de majo 2020.
  11. Cooke-Yarborough, E. H. (June 1998), "Some early transistor applications in the UK", Engineering Science & Education Journal, 7 (3): 100–106, doi:10.1049/esej:19980301, ISSN 0963-7346
  12. Bynum, Terrell Ward (2008), "Norbert Wiener and the Rise of Information Ethics", in van den Hoven, Jeroen; Weckert, John, Information Technology and Moral Philosophy, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-85549-5  p. 9.
  13. Reynolds, George (2009), Ethics in Information Technology, Cengage Learning, ISBN 978-0-538-74622-9  pp.20–21.