Teknologioteĥnologio estas ampleksa koncepto, traktanta konon kaj aplikon de iloj kaj metioj, faritaj de iu animalo (kaj aparte de homoj), kaj kiel tio rilatas al la kapablo de tiu estaĵo regi kaj adaptiĝi je la medio. Ĝi estas detaliga sciaro pri tio, kiel oni povas produkti tion, kion oni bezonas. Pri tio, kiel produkti, laŭ pli ĝenerala vidpunkto, vidu inĝenierarton. La teknologiaĵoj estas rezultoj de apliko de ĝeneralaj principoj de inĝenierado por atingi iam post iam pli bonajn solvojn por faciligi la homan vivon. Ankaŭ al teknologio apartenas ĉiuj akcesoraj inĝenierartaĵoj, uzataj por produkti ion alian.

Malfermita vapor-turbino. Tiaj turbinoj produktas plej el la elektro uzata nuntempe. Elektrokonsumado kaj vivniveloj estas tre forte interrilataj.[1] Elektrigo estas ĝenerale konsiderita kiel la plej grava teknologia atingo de la 20a jarcento.

Teknologio ("scienco de metio", el la greka τέχνη, tekne, "arto, lerteco, metiarto"; kaj -λογία, -logia, "scienco"[2]) estas la kolekto de teknikoj, kapabloj, metodoj, kaj procezoj uzataj en la produktado de varojservoj aŭ en la plenumo de celoj, kiel ĉe scienca esplorado. Teknologio povas esti la sciaro de teknikoj, procezoj, kaj simile, aŭ povas esti enhavita en maŝinoj kiuj ebligas labori sen detala kono pri ties funkciado.

La plej simpla formo de teknologio estas la disvolvigo kaj uzado de bazaj iloj. La prahistora malkovro kiel kontroli fajron kaj la posta Neolitika revolucio pliigis la disponeblajn fontojn de manĝaĵoj, kaj la inventon de la rado helpis la homojn veturi kaj kontroli sian medion. Disvolvigo en historiaj tempoj, kiel la presmaŝino, la telefono, kaj Interreto, malpliigis la fizikajn barierojn por pli bona komunikado kaj ebligis homojn interagadi libere je tutmonda skalo.

Teknologio havas multajn efikojn. Ĝi helpis disvolvigi plej progresajn ekonomion (inklude la nuntempan tutmondiĝan ekonomion) kaj ebligis la starigon de socio de plezuro. Multaj teknologiaj procezoj produktas nedeziratajn krom-produktojn konatajn kiel poluado kaj elĉerpas naturajn resursojn malprofite al la medio de la Tero. Plinovigoj ĉiam influis la valorojn de socio kaj starigis novajn demandojn pri etiko de teknologio. Ekzemploj estas la starigo de la nocio de efikeco laŭ terminoj de homa produktiveco, kaj la defioj de bioetiko.

Stariĝis filozofiaj debatoj pri la uzado de teknologio, kaj malkonsentoj ĉu teknologio plibonigas la homan vivkondiĉon aŭ malboigas ĝin. Nov-Luddismo, Anarki-primitivismo, kaj aliaj movado inter reakciaj kaj revoluciaj kritikis la ĉieco de teknologio, argumentante ke ĝi damaĝas la medion kaj aliigas personojn; proponantoj de ideologioj kiaj transhumanismo kaj tekno-progresismo vidas la kontinuan teknologian progreson kiel profita por la socio kaj por la homa vivkondiĉo. Kiel ĉe multaj aferoj de la vivo, la solvo povas esti en la meza punkto; tiele ke teknologio estos bona por la homaro kondiĉe ke ĝi utilu al la plibonigo de la vivkondiĉo de ĉiuj homoj, ĉiuj landoj kaj ĉiuj sociaj tavoloj, dum estos malbona afero se ĝi utilas por pludaŭrigi la malegalecon, la militojn, la subpremadon kaj la tiranion de unuj homoj super aliaj. Oni ne povas certigi ĝis kien alvenos la progresoj de teknologio; por ke ĝi estu utila al la homaro, oni devos kontroli ĝin per etiko.

Difinoj kaj uzado redakti

 
La etendo de papero kaj presarto al Okcidento, kiel ĉe tiu presmaŝino, helpis sciencistojn kaj politikistojn komuniki siajn idearojn facile, kio kondukis al la Epoko de Klerismo; jen ekzemplo de teknologio kiel kultura forto.

La uzado de la termino "teknologio" ege ŝanĝis ĉirkaŭ la lastaj 200 jaroj. Antaxu la 20a jarcento, la termino estis malofta, kaj ĝi estis uzata ĉu por referenci al la priskribo aŭ studo de utilaj artoj (se tiu kontraŭdiro eblas)[3] aŭ por aludi al la teknika edukado, kiel ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (stampita en 1861).[4]

La termino "teknologio" elstariĝis en la 20a jarcento konekte al la Dua Industria Revolucio. La signifoj de la termino ŝanĝie en la komenco de la 20a jarcento kiam usonaj sociaj sciencistoj, eke el Thorstein Veblen, tradukis ideojn el la germana koncepto Technik al "teknologio." En germana kaj aliaj eŭropaj lingvoj, estas distingo inter technik kaj technologie, kiu tute forestas en aliaj lingvoj, kiuj kutime tradukas ambaŭ terminojn kiel "teknologio." Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj, "teknologio" referencas ne nur al la studo de industriaj artoj sed ankaŭ al la industriaj artoj mem.[5]

En 1937, la usona sociologo Read Bain verkis ke "teknologio inkludas ĉiujn ilojn, maŝinojn, laborilojn, armilojn, instrumentojn, hejmaĵojn, vestaĵojn, komunikilojn kaj transportajn aparatojn kaj la kapablojn laŭ kiuj oni produktas kaj uzas ilin."[6] La difino de Bain pluestas komuna intere fakuloj nuntempe, speciale ĉe sociaj sciencistoj. Sciencistoj kaj inĝenieroj kutime preferas difini teknologion kiel aplikita scienco, pli ol kiel la aĵoj kiujn la homoj faras kaj uzas.[7] Pli ĵuse, fakuloj prenis ideojn el la eŭropaj filozofoj pri "tekniko" por etendi la signifon de teknologio al variaj formoj de instrumentara sciaro, kiel ĉe la verkoj de Michel Foucault pri teknologioj de la memo (techniques de soi).

Vortaroj kaj fakuloj proponis varion de difinoj. La Merriam-Webster Learner's Dictionary proponas difinon de la terminon: "la uzo de scienco en industrio, inĝenierado ktp., por inventi utilajn aĵojn aŭ por solvi problemojn" kaj "maŝino, peco de ekipaĵaro, metodo, ktp., kio estas kreata de teknologio."[8] Ursula Franklin, en sia prelego de 1989 nome "Real World of Technology" (Reala mondo de teknologio), havigis alian difinon de la koncepto; ĝi estas "praktiko, la vojo laŭ kiu oni faras aĵojn ie."[9] La termino estas ofte uzata por subkompreni specifan fakon de teknologio, aŭ por referenci al la alta teknologio aŭ ĝuste por konsumebla elektroniko, pli ol al la teknologio kiel tuto.[10] Bernard Stiegler, en Technics and Time, 1, difinas teknologion laŭ du vojoj: kiel "la klopodo de vivo per pliaj rimedoj ol vivo," kaj kiel "organizita neorganika materio."[11]

Teknologio povas esti pli larĝasence difinita kiel entoj, kaj materiaj kaj nemateriaj, kreitaj pere de la aplikado de mensa kaj fizika klopodo por atingi kelkan valoron. En tiu uzado, teknologio referencas al la iloj kaj maŝinoj kiuj povas esti uzataj por solvi real-mondajn problemojn. Ĝi estas ampleksa termino kiu povas inkludi simplajn ilojn, kiaj levilo aŭ ligna kulero, aŭ pli kompleksaj maŝinoj, kiaj kosmostaciopartikla akcelilo. Iloj kaj maŝinoj ne bezonas esti materiaj; virtuala teknologio, kiel tiu de komputila programaro kaj negocaj metodoj, falas sub tiu difino de teknologio.[12] W. Brian Arthur difinas teknologion laŭ simile larĝa vojo kiel "rimedo por plenumi homan celon."[13]

 
La invento de integrataj cirkvitoj kaj la mikroprocezilo (ĉi tie, ĉipo Intel 4004 el 1971) kondukis al la moderna revolucio de komputiloj.

La vorto "teknologio" povas ankaŭ esti uzata por referenci al kolekto de teknikoj. En tiu kunteksto, ĝi estas la nuntempa stato de la sciaro de la homaro pri kiel kombini rimedojn por produkti deziritajn produktojn, por solvi problemojn, por plenumi bezonojn, aŭ atingi dezirojn; ĝi inkludas teknikajn metodojn, kapablojn, procezojn, teknikojn, ilojn kaj krudajn materialojn. Kiam kombinita kun alia termino, kiel ĉe "medicina teknologio" aŭ "kosma teknologio," ĝi referencas al la stato de la sciaro kaj al iloj de respektiva fako. "Teknologio de stato-de-arto" referencas al la alta teknologio disponebla al homaro en ajna kampo.

Teknologio povas esti rigardita kiel aktiveco kiu formas aŭ ŝanĝas kulturon.[14] Aldone, teknologio estas la aplikado de matematiko, scienco, kaj artoj en profito de vivo kiel ĝi estas konata. Moderna ekzemplo estas la starigo de la komunikila teknologio, kiu estas malpliiĝanta barierojn por homa interagado kaj kiel rezulto helpis generi novajn subkulturojn; la starigo de ciberkulturo havis baze la disvolvigon de Interreto kaj de la komputilo.[15] Ne ĉiu teknologio plibonigas kulturon en kreiva vojo; teknologio povas ankaŭ helpi faciligi politikan subpremadon kaj militon pere de kreado de iloj kiaj pafiloj. Kiel kultura aktiveco, teknologio predas kaj sciencon kaj inĝenieradon, ĉiu el kiu formaligas kelkajn aspektojn de teknologia klopodo.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de tekniko.

Prahistorio redakti

 
Persono tenanta pugnokojnon.

Ilojn dekomence disvolvis homedoj pere de observado kaj la konduto de provo kaj eraro.[16] Antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj), ili lernis kiel fari la unuajn ŝtonilojn pere de formartelado de elhakaĵojn el ŝtono, formante akran pugnokojnon.[17] Tiun praktikon oni rafinis antaŭ ĉirkaŭ 75 miloj da jaroj) pere de premhakado, kio ebligis multe pli fajnan laboron.[18]

La malkovron de fajro estis priskribita fare de Charles Darwin kiel "eble la plej granda iam farita de homoj".[19] Arkeologia, dieta, kaj socia pruvaro sugestas "kontinuan [homan] fajr-uzadon" almenaŭ antaŭ ĉirkaŭs 1.5 m.d.j.[20] Fajro, nutrita el ligno kaj karbo, ebligis ke fruaj homoj kuiru siajn manĝaĵojn por plibonigi ties digesteblon, plibonigante siavice ties nutrovaloron kaj ampleksigante la nombron de manĝaĵojn manĝeblajn.[21] La kuirhipotezo proponas, le la kapablo kuiri helpis pliigon en la cerbogrando de homedoj, kvankam kelkaj esploristoj trovas la pruvaron nedefinitiva.[22] Arkeologia pruvaro de fajrejoj estis datita de antaŭ 790 m.d.j.; esploristoj kredas, ke tio plej verŝajne intensigis homan sociigon kaj eĉ povis esti kontribuanta al la apero de lingvo.[23][24]

Aliaj teknologiaj antaŭeniroj faritaj dum la Paleolitiko estas vestoj kaj ŝirmado.[25] Ne estas interkonsento pri la proksimuma tempo de adoptado de iu teknologio, sed arkeologoj trovis arkeologian pruvaron de vestoj de antaŭ 90–120 m.d.j.[26] kaj de ŝirmejoj de antaŭ 450 m.d.j.[25] Laŭ Paleolitiko antaŭeniris, loĝejoj iĝis pli prilaboritaj; tiom frue kiom antaŭ 380 m.d.j., homoj estis konstruante provizorajn lignokabanojn.[27][28] Vestoj, adaptitaj el feloj kaj haŭtoj de ĉasitaj animaloj, helpis la homaron etendiĝi al pli malvarmaj regionoj; homoj komencis migri el Afriko antaŭ ĉirkaŭ 200 m.d.j, dekomence translokiĝante al Eŭrazio.[29][30][31]

Neolitiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neolitika revolucio.
 
Aro da neolitikaj artefaktoj, kiel braceletoj, pugnokojnoj, ĉiziloj, kaj poluritaj iloj.

La Neolitika Revolucio (aŭ Unua Agrikultura Revolucio) okazigis akceladon de teknologia plinovigado, kaj sekvan pliigon de socia komplekseco.[32] La invento de la polurita ŝtonhakilo estis grava antaŭneiro kiu ebligis grand-skalan senarbarigon kaj agrikulturon.[33] Tiu uzado de polurita ŝtonhakiloj ege pliiĝis en Neolitiko, sed estis origine uzata en la antaŭa Mezolitiko en kelkaj areoj kiel Irlando.[34] Agrikulturo manĝigis pli grandajn populaciojn, kaj la transiro al malnomadismo ebligis la samtempan produktadon de pliaj filoj, ĉar infanon ne plu bezonis esti portitaj de nomadoj. Aldone, infanoj povis kontribui al la laboro dum rikoltado pli prete ol ili povis partopreni en la agado de ĉasistoj kaj kolektistoj.[35][36]

Je tiu pliiĝo en populacio kaj disponeblo de laboro venis pliiĝo en laborspecialigo.[37] Oni ne konas specife tion kio helpis la progreson el fruaj neolitikaj vilaĝoj ĝis la unuaj urboj, kiel Uruk, kaj la unuaj civilizacioj, kiel Sumero; tamen, oni supozas, ke ludis gravajn rolojn la apero de pliiĝantaj hierarkiaj sociaj strukturoj kaj specializita laboro, de komerco kaj milito inter apudaj kulturoj, kaj la bezono por kolektiva agado por superi mediajn defiojn kiel irigacio.[38]

Kontinuaj plibonigoj kondukis al fandoforno kaj balgo (por aernutri fornojn) kaj havigis, por la unua fojo, la kapablon fandi kaj forĝi oron, kupron, arĝenton, kaj plumbon - naturaj metaloj troveblaj en relative pura formo.[39] La avantaĝoj de la kupraj iloj super tiuj el ŝtono, osto kaj ligno estis rapide evidentaj al fruaj homoj, kaj la natura kupro estis probable uzata ekde preskaŭ la komenco de la Neolitiko (antaŭ ĉirkaŭ 10 miloj da jaroj).[40] Natura kupro nature ne aperas grandkvante, sed la kupraj ercoj estas tre oftaj kaj kelkaj el ili povas produkti metalon facile se oni bruligas ĝin en lignaj aŭ karbaj fajroj. Eventuale, laborado de metaloj kondukis al la malkovro de alojoj kiel bronzo kaj latuno (antaŭ ĉirkaŭ 4 000 jaroj a.n.e.). La unua uzo de feralojoj kiel ŝtalo datas el antaŭ ĉirkaŭ 1 800 jaroj a.n.e.[41][42]

Antikveco redakti

 
La radon oni inventis ĉirkaŭ la jaron 4000 a.n.e.

Kontrolinte fajron, homoj malkovris aliajn formojn de energio. La plej frua konata uzo de ventenergio estas velŝipoj; la plej frua registro de ŝipo movita per velo estas tiu de Nilo-boato datita de ĉirkaŭ 7 000 jarojn a.n.e.[43] El prahistoriaj tempoj, Egiptanoj ŝajne uzis la energion de la ĉiujaraj inundoj de la rivero Nilo por irigacii siajn terojn, laŭgrade lernante reguligi multon de ĝi pere de intence konstruitaj irigacikanaloj kaj "kolekto"-basenoj.[44] Antikvaj sumeranoj en Mezopotamio uzis kompleksan sistemon de kanaloj kaj kluzoj por devojigi akvon el la riveroj Tigris kaj Eŭfrato por irigacio.[45]

Arkeologoj ĉirkaŭkalkulas, ke la radon oni inventis sendepende kaj konkurence en Mezopotamio (en nuntempa Irako), Norda Kaŭkazo (Majkop-kulturo), kaj Centra Eŭropo.[46] Tempoĉirkaŭkalkuloj gamas el 5500 ĝis 3000 a.n.e. kaj plej granda parto de fakuloj metas ĝin pli proksime al 4000 a.n.e.[47] La plej malnovaj artefaktoj kun desegnoj priskribantaj radohavajn ĉarojn datas el ĉirkaŭ 3500 a.n.e.[48] Pli ĵuse, la plej antikvan konatan lignoradon en la mondo oni trovis en la Ljubljana Marĉo de Slovenio.[49]

La invento de la rado revoluciis komercadon kaj militarton. Ne multe poste oni malkovris, ke radohavaj vehikloj povas esti uzata por porti pezajn ŝarĝojn. Antikvaj sumeranoj uzis la potradon kaj eble ili inventis ĝin.[50] Ŝtona potrado trovita en la urbo-ŝtato Ur datas el ĉirkaŭ 3429 a.n.e.,[51] kaj eĉ pli antikvajn fragmentojn de rad-funkciita ceramiko oni trovis en la sama areo.[51] Rapidaj (rotaciaj) potradoj ebligis fruan amasproduktadon de ceramiko, sed estis la uzado de la rado kiel energitransformilo (pere de akvoradoj, ventomuelejoj, kaj eĉ tretmuelejoj) kio revoluciis la aplikadon de nehomaj energifontoj. La unuaj duradaj ĉaroj estis derivitaj el senradaj treniloj,[52] kaj estis uzitaj en Mezopotamio kaj Irano ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.[52]

La plej antikvaj konataj konstruitaj ŝoseoj estas la ŝton-pavimitaj stratoj de la urbo-ŝtato Ur, datitaj el ĉirkaŭ 4000 jaroj a.n.e.,[53] kaj lignovojoj kondukantaj tra la marĉoj de nuna Glastonbury, Anglio, datitaj el ĉirkaŭ la sama periodo.[53] La unua longdistanca ŝoseo, kiu estis ekuzita ĉirkaŭ antaŭ 3500 jarojn a.n.e.,[53] etendiĝis 2 400 km el la Persa Golfo ĝis la Mediteranea Maro,[53] sed ĝi ne estis pavimita kaj nur parte bontenita.[53] Ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e., la Minoanoj de la greka insulo Kreto konstruis 50 km longan ŝoseon kondukanta el la palaco de Gortina sur la suda flano de la insulo, tra la montoj, ĝis la palaco de Knossos sur la norda flanko de la insulo.[53] Malkiel la pli frua ŝoseo, la Minoa ŝoseo estis komplete pavimita.[53]

 
Foto de la Pont du Gard en Francio, unu el la plej famaj antikvaj romiaj akveduktoj[54]

Antikvaj Minoaj privataj domoj havis fluantan akvon.[55] Banujo preskaŭ identa al tiuj modernaj estis elterigita en la Palaco de Knossos.[55][56] Kelkaj Minoaj privataj domoj havis ankaŭ necesejojn, kiujn oni povis purigi fluigante akvon.[55] La antikvaj romianoj havis multajn publikajn flunecesejojn,[56] kiuj malpleniĝis al etenda kloakaro.[56] La ĉefa kloako en Romo estis la Cloaca Maxima;[56] kiun oni ekkonstruis en la sesa jarcento a.n.e. kaj estas ankoraŭ uzata nuntempe.[56]

La antikvaj romianoj havis ankaŭ kompleksan sistemon de akveduktoj,[54] kiujn oni uzis por transporti akvon tra longaj distancoj.[54] La unuan roman akvedukton oni konstruis en 312 a.n.e.[54] La dekunuan kaj finan akvedukton de antikva Romo oni konstruis en la jaro 226 a.n.e.[54] Kunmetitaj, la romaj akveduktoj estus etendiĝintaj je ĉirkaŭ 450 km,[54] sed malpli ol 70 km de tio estis supergrunde kaj subtenita de arkoj.[54]

Antaŭmoderneco redakti

Plinovigoj pluis tra la Mezepoko pere de la enkonduko de silko-produktado (en Azio kaj poste en Eŭropo), de la ĉevalkolumo, kaj de la hufumo. Simplaj maŝinoj (kiel la levilo, la ŝraŭbo, kaj la pulio) estis kombinitan en pli komplikaj iloj, kiel la manĉareto, ventomuelejoj, kaj horloĝoj.[57] Sistemo de universitatoj disvolvis kaj etendis sciencajn ideojn kaj praktikojn, kiel Oksfordo kaj Kembriĝo.[58]

La epoko de Renesanco produktis multajn plinovigojn, kiel la enkondukon de la presmaŝino de moveblaj tipoj en Eŭropon, kio faciligis la komunikadon de sciaro. Teknologio iĝis pli kaj pli influita de scienco, startante ciklon de reciproka antaŭeniro.[59]

Moderneco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Industria Revolucio kaj Dua industria revolucio.
 
La aŭtomobilo revoluciis personan transportadon.

Startinte en Usono en la 18-a jarcento, la malkovro de la vapormaŝino lanĉis la Industrian Revolucion, en kiu okazis grandaj teknologiaj malkovroj, precize en la areoj de agrikulturo, fabrikado, minado, metalurgio, kaj transporto, kaj la disvastigita aplikado de la fabrika sistemo.[60] Tion sekvis unu jarcenton poste la Dua industria revolucio kiu kondukis al rapida scienca malkovraro, normigo kaj amasproduktado. Novaj teknologioj disvolviĝis, kiel traktado de kloaka akvo, elektro, elektraj lampoj, elektromotoroj, fervojoj, aŭtomobiloj, kaj aviadiloj. Tiuj teknologiaj antaŭeniroj kondukis al gravaj disvolvigoj en medicino, kemio, fiziko, kaj inĝenierado.[61] Ili estis akompanataj de sekvaj sociaj ŝanĝoj, kun la enkondukoj de nuboskrapuloj akompanite de rapida urbiigo.[62] Komunikado plibonigis per la invento de la telegrafo, la telefono, la radio, kaj la televido.[63]

En la 20-a jarcento okazis plinovigoj. En fiziko, la malkovro de nuklea fisio en la Nuklea Epoko kondukis kaj al nukleaj armiloj kaj al nuklea energio. Oni inventis Komputilojn kaj poste oni ŝanĝis ilin el analogaj al ciferecaj en la cifereca revolucio. Informa teknologio, precize la optika fibro kaj la optika amplifikilo kondukis al la nasko de Interreto, kiu siavice malfermis la vojon al la Informadika epoko. La Spacepoko startis per la lanĉo de la kosmoŝipo Sputnik 1 en 1957, kaj poste per la lanĉo de homportitaj misioj al la Luno en la 1960-aj jaroj. Organizitaj klopodoj por serĉado pri ekstertera intelekto uzis radioteleskopojn por detekti signojn de teknologia uzado, aŭ teknindikilojn, elsenditaj de eksterteraj civilizacioj. En medicino, oni disvolvigis novajn teknologiojn por diagnozo (skanado per KT, PET, kaj MRB aŭ MRI), traktado (kiel per la dializilo, per defibrilatoro, per korpaŝigilo, kaj per ampleksa gamo de novaj farmaciaj kuraciloj), kaj esplorado (kiel ĉe klonado de interferono kaj ĉe DNA-tabeletoj).[64]

Necesas kompleksaj teknikoj kaj organizaĵoj en fabrikado kaj konstruado por fari kaj elteni pli modernajn teknologiojn, kaj aperis tutaj sektoroj por disvolvigi siavicajn generaciojn de pli kaj pli pli kompleksaj iloj. Moderna teknologio pli kaj pli dependas el trejnado kaj edukado – iliaj desegnistoj, konstruistoj, bontenistoj, kaj uzantoj ofte postulas prilaboritan ĝeneralan kaj specifan trejnadon.[65] Krome, tiuj teknologioj iĝis tiom kompleksj ke tuta fakoj disvolviĝis por elteni ilin, kiel inĝenierado, medicino, kaj komputiko; kaj aliaj jam ekzistintaj fakoj iĝis pli kompleksaj, kiel konstruado, transportado, kaj arkitekturo.

Scienco, inĝenierado kaj teknologio redakti

 
Antoine Lavoisier farante eksperimenton per brulado generita per amplifita sunlumo.

La distingo inter scienco, inĝenierado, kaj teknologio ne estas ĉiam klara. Scienco estas sistema sciaro de fizika aŭ materia mondo akirita tra observado kaj eksperimentado.[66] Teknologioj ne estas kutime nur produktoj de scienco, ĉar ili devas plenumi postulojn kiel utileco, uzeblo kaj sekureco.

Teknologioj redakti

Alta teknologio (pro laŭvorta traduko de la angla High-technologyHigh-tech) estas tiu teknologio kiu troviĝas en la plej antaŭenigita stato de disvolviĝo aŭ, simple, la teknologio plej antaŭenirinta disponebla en preciza epoko. Produktoj konsiderataj aktuale de alta teknologio estas ofte tiuj kiuj enhavas elementojn de la antaŭenigita elektroniko, de informadiko, sed ankaŭ estas la bioteknologiaj produktoj aŭ tiuj de novaj materialoj.

Referencoj redakti

  1. National Research Council; Division on Engineering and Physical Sciences; Energy Engineering Board; Commission on Engineering and Technical Systems; Committee on Electricity in Economic Growth. (1986) Electricity in Economic Growth. Washington, DC: National Academies Press, p. 16, 40. ISBN 0309036771.
  2. Liddell, Henry George; Scott, Robert (1980). A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0199102074.
  3. Crabb, George (1823). Universal Technological Dictionary, or Familiar Explanation of the Terms Used in All Arts and Sciences. London: Baldwin, Cradock, and Joy. p. 524 – via Internet Archive.
  4. Mannix, Loretta H.; Stratton, Julius Adams (2005). Mind and Hand: The Birth of MIT. Cambridge: MIT Press. pp. 190–92. ISBN 0262195240.
  5. "Technik Comes to America: Changing Meanings of Technology Before 1930". Technology and Culture. 47.
  6. Bain, Read (1937). "Technology and State Government". American Sociological Review. 2 (6): 860. doi:10.2307/2084365. JSTOR 2084365.
  7. MacKenzie, Donald A.; Wajcman, Judy (1999). "Introductory Essay". The Social Shaping of Technology (2nd ed.). Buckingham: Open University Press. ISBN 0335199135.
  8. Technology | Definition of Technology by Merriam-Webster. Merriam-Webster. Alirita 7a de Novembro 2016.
  9. Franklin, Ursula. (1999) The Real World of Technology, ‑a eldono, Scarborough: House of Anansi. ISBN 978-0887848919.
  10. Vidu, por ekzemplo, "Technology", BBC News. Kontrolita 7a de Novembro 2016.
  11. Stiegler, Bernard. (1998) Technics and Time, 1: The Fault of Epimetheus. Stanford University Press, p. 17, 82. ISBN 0804730415. Stiegler pli ĵuse asertis ke bioteknologio jam ne plu povas esti difinita kiel "organizita neorganika materio," ĉar ĝi estas pli bone, "la reorganizado de organiko." Stiegler, Bernard. (2008) L'avenir du passé: Modernité de l'archéologie. La Découverte, p. 23. ISBN 2707154954.
  12. "Industry, Technology and the Global Marketplace: International Patenting Trends in Two New Technology Areas". Science and Engineering Indicators 2002. National Science Foundation. Arkivita el la originalo en la 18a de Aŭgusto 2005. [1] Alirita la 7an de Majo 2007.
  13. Arthur, W. Brian (2009). The Nature of Technology. New York: Free Press. p. 28. ISBN 978-1416544050.
  14. Borgmann, Albert (2006). "Technology as a Cultural Force: For Alena and Griffin" (pago postulata). The Canadian Journal of Sociology. 31 (3): 351–60. doi:10.1353/cjs.2006.0050. Alirita la 24an de Marto 2018.
  15. Macek, Jakub. "Defining Cyberculture". [2] Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Marto 2018.
  16. Schiffer, M. B.. (2013) “Discovery Processes: Trial Models”, The Archaeology of Science: Studying the Creation of Useful Knowledge, Manuals in Archaeological Method, Theory and Technique 9 (angle). Springer International Publishing, p. 185–198. doi:10.1007/978-3-319-00077-0_13. ISBN 978-3-319-00077-0.
  17. The British Museum Our earliest technology?. Arkivita el la originalo je 2a de Septembro 2022. Alirita 2a de Septembro 2022.
  18. . Stone Age Toolmakers Surprisingly Sophisticated (angle) (28a de Oktobro 2010). Arkivita el la originalo je 10a de Septembro 2022. Alirita 10a de Septembro 2022.
  19. Crump, Thomas. (2001) A Brief History of Science. Constable & Robinson. ISBN 978-1-84119-235-2.
  20. (1 March 2013) “Earliest fire in Africa: towards the convergence of archaeological evidence and the cooking hypothesis”, Azania: Archaeological Research in Africa 48 (1), p. 5–30. doi:10.1080/0067270X.2012.756754. 
  21. (1984) “Hominid dietary selection before fire”, Current Anthropology 25 (2), p. 151–68. doi:10.1086/203106. 
  22. (1a de Aŭgusto 2017) “Control of Fire in the Paleolithic: Evaluating the Cooking Hypothesis”, Current Anthropology (en) 58 (S16), p. S303–S313. doi:10.1086/692113. Alirita 10a de Septembro 2022.. 
  23. (2014) Lucy to Language: the Benchmark Papers. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-965259-4. OCLC 1124046527.
  24. Wade, Nicholas, "Early Voices: The Leap to Language", The New York Times, 15a de Julio 2003.
  25. 25,0 25,1 (1a de Majo 2021) “Magnetostratigraphy and cosmogenic dating of Wonderwerk Cave: New constraints for the chronology of the South African Earlier Stone Age”, Quaternary Science Reviews (en) 259, p. 106907. doi:10.1016/j.quascirev.2021.106907. 
  26. (24a de Septembro 2021) “A worked bone assemblage from 120,000–90,000 year old deposits at Contrebandiers Cave, Atlantic Coast, Morocco”, iScience (English) 24 (9), p. 102988. doi:10.1016/j.isci.2021.102988. 
  27. O'Neil, Dennis Evolution of Modern Humans: Archaic Homo sapiens Culture. Palomar College. Arkivita el la originalo je 4a de Aprilo 2007. Alirita 31a de Marto 2007. Arkivigite je 2007-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
  28. Villa, Paola. (1983) Terra Amata and the Middle Pleistocene archaeological record of southern France. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-09662-2.
  29. (2003) “South Asia, the Andamanese, and the Genetic Evidence for an 'Early' Human Dispersal out of Africa”, American Journal of Human Genetics 72 (6), p. 1586–90; author reply 1590–93. doi:10.1086/375407. Alirita 22 May 2007..  Arkivigite je 2009-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  30. 'Oldest remains' outside Africa reset human migration clock (angle). Arkivita el la originalo je 11a de Julio 2019. Alirita 10a de Septembro 2022.
  31. (2019) “Apidima Cave fossils provide earliest evidence of Homo sapiens in Eurasia”, Nature 571 (7766), p. 500–504. doi:10.1038/s41586-019-1376-z. Alirita 17 September 2022.. 
  32. (2002) Life in Neolithic Farming Communities: Social Organization, Identity, and Differentiation, Fundamental Issues in Archaeology (angle). Springer New York. ISBN 9780306471667.
  33. (1943) “The Evolution of the Axe from Prehistoric to Roman Times”, The Journal of the Royal Anthropological Institute of Great Britain and Ireland 73 (1/2), p. 27–56. doi:10.2307/2844356. Alirita 26a de Septembro 2022.. 
  34. Driscoll, Killian. (2006) The early prehistory in the west of Ireland: Investigations into the social archaeology of the Mesolithic, west of the Shannon, Ireland.
  35. University of Chicago Press Journals, , "The First Baby Boom: Skeletal Evidence Shows Abrupt Worldwide Increase In Birth Rate During Neolithic Period", ScienceDaily, 4a de Januaro 2006.
  36. Sussman, Robert W. (Aprilo 1972). “Child Transport, Family Size, and Increase in Human Population During the Neolithic”, Current Anthropology 13 (2), p. 258–67. doi:10.1086/201274. 
  37. Ferraro, Gary P.. (2006) Cultural Anthropology: An Applied Perspective. The Thomson Corporation. ISBN 978-0-495-03039-3.
  38. Patterson, Gordon M.. (1992) The ESSENTIALS of Ancient History. Research & Education Association. ISBN 978-0-87891-704-4.
  39. (1964) “A Short History of Metals”, Nature 203 (4943), p. 337. doi:10.1038/203337a0. 
  40. Hall, Harry Reginald Holland (1911). [1911 Encyclopædia Britannica/Ceramics "Ceramics".] En Chisholm, Hugh (eld.). Encyclopædia Britannica. Vol. 05 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 703–760, vidu paĝon 708. "The art of making a pottery consisting of a siliceous sandy body coated with a vitreous copper glaze seems to have been known unexpectedly early, possibly even as early as the period immediately preceding the Ist Dynasty (4000 B.C.)."
  41. “The significance of the composition of excavated iron fragments taken from Stratum III at the site of Kaman-Kalehöyük, Turkey”, Anatolian Archaeological Studies 14. 
  42. "Ironware piece unearthed from Turkey found to be oldest steel", The Hindu, 26a de Marto 2009. Arkivigite je 2009-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
  43. “The oldest representation of a Nile boat”, Antiquity 81. 
  44. Postel, Sandra. (1999) “Egypt's Nile Valley Basin Irrigation”, Pillar of Sand: Can the Irrigation Miracle Last? (angle). W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-31937-8.
  45. Crawford, Harriet. (2013) The Sumerian World. New York City, New York and London, England: Routledge, p. 34–43. ISBN 978-0-203-09660-4.
  46. Potts, D.T.. (2012) A Companion to the Archaeology of the Ancient Near East.
  47. Childe, V. Gordon. (1928) New Light on the Most Ancient East.
  48. Anthony, David A.. (2007) The Horse, the Wheel, and Language: How Bronze-Age Riders from the Eurasian Steppes Shaped the Modern World. Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-05887-0.
  49. . World's Oldest Wheel Found in Slovenia. Republic of Slovenia Government Communication Office (Marto 2003). Arkivita el la originalo je 26a de Aŭgusto 2016. Alirita 8a de Novembro 2016.
  50. Kramer, Samuel Noah. (1963) The Sumerians: Their History, Culture, and Character. Chicago, Illinois: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-45238-8.
  51. 51,0 51,1 Moorey, Peter Roger Stuart. [1994] (1999) Ancient Mesopotamian Materials and Industries: The Archaeological Evidence. Winona Lake, Indiana: Eisenbrauns. ISBN 978-1-57506-042-2.
  52. 52,0 52,1 Lay, M G. (1992) Ways of the World. Sydney, Australia: Primavera Press. ISBN 978-1-875368-05-1.
  53. 53,0 53,1 53,2 53,3 53,4 53,5 53,6 Gregersen, Erik. (2012) The Complete History of Wheeled Transportation: From Cars and Trucks to Buses and Bikes. New York City, New York: Britannica Educational Publishing. ISBN 978-1-61530-701-2.
  54. 54,0 54,1 54,2 54,3 54,4 54,5 54,6 Aicher, Peter J.. (1995) Guide to the Aqueducts of Ancient Rome. Wauconda, Illinois: Bolchazy-Carducci Publishers, Inc.. ISBN 978-0-86516-282-2.
  55. 55,0 55,1 55,2 Eslamian, Saeid. (2014) Handbook of Engineering Hydrology: Environmental Hydrology and Water Management. Boca Raton, Florida: CRC Press, p. 171–75. ISBN 978-1-4665-5250-0.
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 56,4 Lechner, Norbert. (2012) Plumbing, Electricity, Acoustics: Sustainable Design Methods for Architecture. Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc.. ISBN 978-1-118-01475-2.
  57. (2019) Innovation and Creativity in Late Medieval and Early Modern European Cities (angle). Routledge. doi:10.4324/9781315588605. ISBN 978-1-317-11653-0.
  58. (2000) Universities and Schooling in Medieval Society (angle). BRILL. ISBN 978-90-04-11351-0.
  59. Deming, D.. (2014) Science and Technology in World History, Volume 3: The Black Death, the Renaissance, the Reformation and the Scientific Revolution (angle). McFarland. ISBN 978-0-7864-9086-8.
  60. Stearns, P. N.. (2020) The Industrial Revolution in World History (angle). Routledge. ISBN 978-0-8133-4729-5.
  61. . The Second Industrial Revolution, 1870–1914 (2000). Arkivita el la originalo je 10a de Septembro 2022. Alirita 10a de Septembro 2022.
  62. Black, B. C.. (2022) To Have and Have Not: Energy in World History (angle). Rowman & Littlefield. ISBN 978-1-5381-0504-7.
  63. (1933-01-01) “The Communication Revolution, 1760-1933”, Transactions of the Newcomen Society 14 (1), p. 13–25. doi:10.1179/tns.1933.002. Alirita 26a de Septembro 2022.. 
  64. Agar, J.. (2012) Science in the 20th Century and Beyond (angle). Polity. ISBN 978-0-7456-3469-2.
  65. Goldin, C.. (2010) The Race between Education and Technology (angle). Harvard University Press. ISBN 978-0-674-03773-1.
  66. "Science". Dictionary.com. 2016. [3] Alirita la 24an de Marto 2018.

Vidu ankaŭ redakti