Elektra lumo estas aparato kiu produktas videblan lumon per trafluado de elektra kurento. Ĝi estas la plej komuna formo de artefarita lumo kaj estas esenca al la moderna socio, havigante internan lumigon por konstruaĵoj kaj eksteran lumon por vesperaj kaj noktaj aktivaĵoj. Antaŭ elektra lumigo iĝis komuna komence de la 20a jarcento, homoj uzis kandelojn, gaslumojn, olelampojn, kaj fajron. Plej elektra lumigado uzas energion de centre generata elektra energio, sed lumigado povas uzi ankaŭ aliajn tipojn de moveblaj aŭ apartaj elektraj generatoroj aŭ bateriaj sistemoj. Pilenergia lumo, kutime nomita "poŝlampo" aŭ "torĉo", estas uzata por portebleco kaj kiel rimedo kiam ĉefa lumsistemo malfunkcias.