La Pont du Gard [po di gar] estas parto de la romia akvedukto en suda Francio, apud Remoulins, en departemento Gard. Ĝi estas trietaĝa ponto super la rivero Gard konstruita inter la jaroj 40 kaj 60 . La tuta longo de la akvedukto estis pli ol 60 km.

Ponto du Gard
Ponto-akvedukto
Vido de nordo al la akvedukto
arkoponto • ŝtonponto • akveduktoRomia pontovidindaĵo • romia konstruaĵo
Oficiala nomo: Pont du Gard
Lando Francio Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Gard
Komunumo Vers-Pont-du-Gard
Urbo Vers-Pont-du-Gard
Tipo Ŝtonponto
Rivero Gard
Koordinatoj 43° 56′ 50″ N 4° 32′ 08″ O / 43.94722 °N, 4.53556 °O / 43.94722; 4.53556 (mapo)
Longo 275 m
Larĝo 6,25 m
 - Larĝo de akvedukto 1,2 m
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj
Materialo Ŝtono sen mortero
Konstruo Inter 40-60 p.K.

Geografia lokigo sur la mapo : Gard

Vidu situon de "Pont du Gard" kadre de Gard
Vidu situon de "Pont du Gard" kadre de Gard
DEC
Ponto du Gard
Ponto du Gard
Ponto du Gard

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de "Pont du Gard" kadre de Francio
Vidu situon de "Pont du Gard" kadre de Francio
DEC
Ponto du Gard
Ponto du Gard
Ponto du Gard
Vikimedia Komunejo: Pont du Gard
Retpaĝo: www.pontdugard.fr
Portalo pri Francio
Map
vdr

Priskribo redakti

La trietaĝa "ponto" altas entute 49 metrojn.

  • Suba etaĝo: 6 arkoj, longas 142 m, larxgas 6 m, altas 22 m
  • Meza etaĝo: 11 arkoj, longas 242 m, larĝas 4 m, altas 20 m
  • Supra etaĝo: 35 arkoj, longas 275 m, larĝas 3 m, altas 7 m

Sur la suba etaĝo estas vojo, sur supro de la plej supra etaĝo estas la akvedukto, kiu altas 1,8 m, larĝas 1,2 m kaj havas deklivon de 0,4%.

La deklivo de la tuta akvedukto estas 34 cm/km (1/3000), la tuta nivela diferenco estas 17 metroj, la tralasa kapablo estas 20.000 kubikmetroj da akvo po tago.

Konstruado redakti

La ponto estis tute seke konstruita, tio signifas ke oni ne uzis morteron, la ŝtonoj — kelkaj pezas ses tunojn — estas ligitaj per pivotoj el kverko. Nur la plej alta parto, je nivelo de la kanalo, estas farita el konstruŝtonoj ligitaj per mortero[1].

Ekde la 4-a jarcento, oni malzorgis pri riparado kaj duontriono de la akvedukto ŝtopiĝis. Ĝi estis en la 9-a jarcento jam neuzebla kaj la ĉirkaŭaj loĝantoj ekuzis ties ŝtonojn por propraj celoj. Spite al tio, plimulto de Pont du Gard restis netuŝita.

 
Aŭta ponto ĉemetita en la 18-a jc

Ekde la mezepoko ĝis la 18-a jarcento, oni uzis la akvedukton kiel simplan ponton, oni mallarĝigis la pilierojn de la meza etaĝo por ebligi trafikon de la piedirantoj sur la suba etaĝo. Tio danĝerigis stabilecon de la akvedukto, tie oni rekonstruis la originalan klarĝon en 1702 por rezervi la akvedukton. En 1743, oni konstruis novan ponton apud la suba etaĝo, tiel la trafiko ekokazis tie. La akvedukto estis tiutempe jam grava vidindaĵo, allogaĵo, tiel oni restaŭrigis ĝin en la 18-a jarcento, denove riparis ĝin dum Napoleono la 3-a.

En la 19-a jc, grandaj restaŭroj estis faritaj al la ponto, unue en 1842-1846 de Charles-Auguste Questel en kiuj, ŝtuparo estis kreita interne de la lasta piliero de la lasta etaĝo por aliri al la kanalo, poste de 1855 ĝis 1859, plej grandaj restaŭroj en la historio de la ponto estis faritaj sub estrado de Jean-Charles Laisné[2].

 
Interno de la akvedukto

En 1988 kaj precipe en 2002, Ponto du Gard estis frapita per fortegaj inundoj, kiuj multe damaĝis ĉirkaŭe sed ne damaĝis la konstruaĵon. Tiam la akvo altiĝis ĝis tri kavaronoj de la malsupraj arkoj, kio estas maloftega alto de ĉirkaŭ 20 metroj[Note 1].

Pont du Gard estas unu el la kvin plej vizitataj francaj turismaj lokoj, en 2011[3], ĝin vizitis 1,4 milionoj da turistoj.

Filatelio redakti

  • En 1930, la franca Poŝto emisiis poŝtmarkon pri Ponto du Gard[4].
  • En 2003, la franca Poŝto emisis folion kun 10 poŝtmarkoj el kiuj estis poŝtmarko je 0,50 eŭro pri Ponto du Gard en serio pri regionoj[5]

Galerio redakti

   

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

  1. 23 ĝis 24 metroj je nivelo de mezepoka ponto Saint-Nicolas situanta pli almonte kaj tute submergita per akvo.

Referencoj redakti

  1. J.L. Fiches, Le pont du Gard, 2001, paĝo 20.
  2. J.L. Fiches, Le pont du Gard, 2001, paĝo 39-41.
  3. [backPid=2 TTT-ejo de departementa konsilio de departemento Gard][rompita ligilo]
  4. n° 262, Catalogue Yvert et Tellier, Volumo 11
  5. Catalogue Yvert et Tellier, Volumo 1

Vidu ankaŭ redakti


 
Vido al ponto sur rivero Gardon