Muntado
Munti estas (ĉi tie ĉapitroj 1 ... 3 estas laŭ PIV):
1. En industrio: fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon.
2. En juvelado: fiksi juvelŝtonon.
3. En filmado: elekti, enordigi kaj kunigi en unu definitivan strion la scenojn diversloke kaj diverstempe filmitajn.
4. En komputiko - komenci uzi dosiersistemon.
Malmunti do signifas apartigi la diversajn pecojn, el kiuj konsistas aparato aŭ maŝino.
La industrian evoluon de la 20-a jarcento tre influis la sistema enkonduko de muntoĉenoj, unue de 1903 ĝis 1913 en la usona aŭtomobila produktejo Ford, kiu ebligis tre efikan kaj tempoŝparan muntadon de industriaj varoj.