Hierarkiohierarĥio laŭ PIV estas

la (fiksa) klasifiko de rangoj, oficoj aŭ postenoj laŭ gradiga ordo.

La vorto venas el la greka lingvo, kie ĝi skribiĝas ιεραρχία, kunmetaĵo el ιερή, hieré - "sankta" kaj αρχή, arché - "regado, ordo, principo".

Ekzemploj redakti

Klasika ekzemplo por hierarkio estas militaj rangoj. Tamen en la praktiko la rangoj ne nepre respegulas la ĉenon, laŭ kiu unu oficisto donas plenumendan ordonon al alia. Ankaŭ en entreprenoj ekzistas hierarkio de ĉefoj kaj departementaj subĉefoj, laŭ kiu klaras, kiu rajtas doni plenumendajn taskojn al alia. Tamen ankaŭ ĉi tie, pro multaj konferencoj kaj elbatalitaj rajtoj je kundecido, preskaŭ neniam la decidostrukturo estas pure hierarkia.

Pli strikte ordigita estas la jura sistemo de plej multaj ŝtatoj, kun juĝejaj instancoj ordigitaj hierarkie, tiel ke pli alta instanco povas malvalidigi juran verdikton de pli malalta instanco.

Por ordigo de informoj ĝenerale uzatas hierarkiaj klasifikoj. Ankaŭ la hierarkia ordigo de datumaroj en komputilo estas speco de tia klasifiko.

Hierarkioj en sociaj sistemoj redakti

En sociaj sistemoj hierarkioj plejofte signifas regadon kaj aŭtoritaton de iuj homoj super aliaj - en entreprenoj, administrejoj, armeoj, aŭ la organizaj strukturoj de kristana eklezio (la klerikaro. Ofte oni bildigas hierarkion en formo de piramido: malmultaj plej gravaj decidantoj tutsupre, kaj en la pli malaltaj tavoloj ĉiam pli da plenumantoj de ordonoj.

La strukturo de socia reto teorie ne konas hierarkion. Planitaj sociaj retoj, kiuj havas malmultajn elementojn regajn kaj ordono-donajn, teorie estu liberaj je regado kaj plenumado de taskoj sed propra influo, sed en praktiko plej ofte tamen ne estas tute sen-hierarkiaj.