Norbert Wiener
usona matematikisto
Norbert WIENER (naskiĝis la 26-an de novembro 1894 en Columbia, Misurio, Usono; mortis la 18-an de marto 1964) kreis cibernetikon.
Vivo
redaktiLi estis la unua filo de Bertha kaj Leo Wiener. Leo estis tiam docento pri slava lingvaro en la Universitato Harvard. Kiam en Varsovio li estis gimnaziokolego de Ludvik Lazaro Zamenhof, kaj partoprenis la feston de decembro 1875 en lia ĉambro.
Wiener edukatis enhejme ĝis li atingis 7 jarojn. Poste li eniris lernejon sed dum mallonga tempo, kaj finis plejparton de siaj studoj endome. Li abiturientiĝis 11-jara en 1906, kaj en septembro de la sama jaro li eniris en la Universitaton Tufts kie li studis matematikon.