Pola Armeo en Sovetunio

Polaj Armitaj Fortoj en Sovetunio – populara nomo: Armeo de Anders (kreita laŭ nomo de ties komandanto – generalo Władysław Anders) – taĉmentoj de Pola Soldataro subordigita al laŭleĝa registaro de Pollando en ekzilo kaj kreita post eksplodo de la milito inter Nazia Germanio kaj Sovetunio, t.e. post subskribo de interkonsento Sikorski-Majski kaj tiel nomata amnestio por polaj civitanoj de la Dua Pola Respubliko: deportitaj, enkarcerigitaj en la enketaj malliberejoj de NKVD kaj senditaj al sovetiaj koncentrejoj - gulagoj.

Pola Armeo en Sovetunio
emblemo
korpusoarmearo
Komenco 1941
Lando(j) SovetunioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo [[]], Sovetunio
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

La 10-an de aŭgusto 1941 Ĉefa Komandanto Władysław Sikorski komisiis gvidi la armeon al generalo Władysław Anders, enkarcerigita de NKVD en Lubjanka, kiu kiel grave malsana (kvarfoje vundita dum la germana-sovetunia invadoj en Pollandon) iĝis malliberigita ĉe la pola-hungara limo de la Ruĝa Armeo dum bataliro al Hungario la 23-an de septembro 1939.

La 14-an de aŭgusto 1941 oni subskribis militistan kontrakton, kiu donis fundamenton por komenci formigon de la Pola Armeo en Sovetunio.

La unua etapo de evakuo komenciĝis de Buzuluk la 24-an de marto 1942. Ĝis novembro, malgraŭ malhelpado de sovetoj, oni sendis al Irano pli ol 115 miloj de poloj, en tio ĉ. 78,5 miloj de soldatoj kaj 37 miloj de civiloj, inter kiuj estis preskaŭ 18 mil infanoj.

Komandantoj de la formiĝanta armeo redakti

En la pola ambasadejo en Moskvo la 27-an de aŭgusto 1941 okazis ofica kunveno de oficiroj por laboro en la komandantaro. Generalo Anders informis 21 ĉeestantojn pri persona disdivido de postenoj kaj konsisto de la stabo.

12.09.1941: Generalo Władysław Anders kaj stabestro Leopold Okulicki flugas de Moskvo al Buzuluk, la sidejo de la formiĝanta Pola Armeo en Sovetunio - antaŭ forflugo la generalo petas pri kreo de la 3-a kaj pluaj divizioj de pola infanterio kaj ordonas establi en apuda Tockoje junularan formacion.

Alveno de volontuloj al rezerva centro en Tockoje permesis formigi la 7-an Divizion de Infanterio, kies komandanto iĝis kolonelo Leopold Okulicki. Pluan formigadon oni daŭrigis en aliaj aziaj respublikoj de Sovetunio.

Infanoj ĉe la armeo de Anders redakti

Apud la soldataro amasiĝis pluraj miloj de infanoj, plejofte ekstreme mizeriĝintaj, kun multegaj oroj. La soldatoj zorge okupiĝis pri ili. Oni tuj komencis organizi malsanulejojn, orfejojn kaj lernejojn.

Elektitaj eventoj redakti

1941

1942

  • 15.03. Pola Armeo en Sovetunio nombris 62 101 soldatojn kaj 1 724 volontulinojn de Helpa Virin-Servo
  • 3.05. Evakuo de la unua parto de la Pola Armeo en Sovetunio finiĝis - ĝi ampleksis 1 603 oficirojn, 24 427 suboficirojn kun soldatoj, 1 159 volontulinojn kaj 1880 junulojn; Sovetunion forlasis ankaŭ 10 789 civiluloj
  • 30.10. Interparolo de pola ambasadoro Tadeusz Romer kun popolkomisaro pri eksteraj aferoj Vjaĉeslav Molotov koncerne polajn-sovetajn rilatojn

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti