Amnestio

formo de pardono

Amnestio estas nuligo de puno de kulpita krimulo laŭ iniciato de ŝtato.

Amnestioj okazadas:

  • Por malpligrandigi kvanton de homoj en malliberejoj por ŝpari monan elspezon por la malliberejoj;
  • Por pligrandigi konkordon en socio, aparte se la homoj estis malliberigitaj per alia antaŭa ŝtata reĝimo;
  • Se iu homo estis malliberigita pro ne tro danĝera krimo kaj bone kondutis en la malliberejo.

Malracie farita amnestio povas igi grandajn malagrablaĵojn se danĝeraj krimuloj en granda kvanto okazas liberigitaj. Ĉi tio okazis en Sovetunio en 1953 kiam estis granda amnestio kiu okazis okaze de morto de Stalin. Male, la ĝenerala amnestio al "politikaj krimuloj" en Brazilo en 1979 ebligis revenon de la lando al "normala" parlamenta demokratio.

Vidu ankaŭ redakti