Buzuluk
Buzuluk (ruse Бузулук) estas urbo en la Centra federacia regiono de Rusio: ĝi estas la industria, agrikultura kaj kultura centro de okcidenta parto de la Orenburga provinco. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 88 341 loĝantoj sur areo de 54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 636 loĝantoj/km²., unu el la plej malnovaj urboj en teritorio de la vasta stepa regiono.
Buzuluk | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||||
Provinco | Orenburga provinco | ||||
Poŝtkodo | 461040 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 88 341 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 636 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 46′ N, 52° 16′ O (mapo)52.76666666666752.266666666667Koordinatoj: 52° 46′ N, 52° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 70 m [+] | ||||
Areo | 54 km² (5 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Buzuluk [+] | |||||
| |||||
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 53412.
La urbo estis fondita en jaro 1736.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1781.
La interurba telefona kodo estas 35342, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 52°46' norde, longitudo 52°16' oriente.
La urbo estas apud Uralo ĉe riveroj Samara (Самара), Buzuluk (Бузулук) kaj Domaŝka (Домашка).
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 54.8 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 87.3 mil loĝantojn.
Historio
redaktiBuzuluk estis fondita kiel fortikaĵo en la jaro 1736. En la urbo naskiĝis unu el la unuaj marŝaloj de Sovetunio – Aleksandr Iljiĉ Jegorov.
Pola Armeo en Sovetunio: la 7-an de decembro 1941 en la urbo aperis revuo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo. Pollando batalanta Oriente) - la tria porsoldata revuo, post Francio (kies redakcio transiris al Britio) kaj Kanado.
11.12.1941: Armea generalo Władysław Sikorski komencis 4-tagan inspekton de polaj militistaj tendaroj kun akompano de soveta komisaro pri eksterlandaj aferoj
En la jaroj 1942–1943 en Buzuluk estis formita la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso, kies komandanto estis Ludvík Svoboda, pli malfrua prezidento de Ĉeĥoslovakio.
Vidu ankaŭ
redaktiLigiloj
redakti- Paĝaro de la urbo (ru)