Stanisław Swianiewicz

Stanisław SWIANIEWICZ (naskiĝis la 7-an de novembro 1899 en Daugavpils, mortis la 22-an de majo 1997 en Londono) estis pola ekonomikisto kaj historiisto, unu el la kelkaj postvivantoj kaj okulatestantoj de la masakro de Katin.

Stanisław Swianiewicz
Persona informo
Stanisław Swianiewicz
Naskiĝo 7-an de novembro 1899 (1899-11-07)
en Daugavpils
Morto 22-an de majo 1997 (1997-05-22) (97-jaraĝa)
en Londono
Tombo Halifakso vd
Lingvoj polarusagermanaangla vd
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoKanado vd
Alma mater Universitato VilnoMoskva Ŝtata Universitato vd
Memorigilo Stanisław Swianiewicz
Familio
Edz(in)o Olimpia Swianiewiczowa vd
Profesio
Okupo ekonomikistohistoriistojuristo • universitata instruisto vd
Laborkampo internaciaj rilatojekonomikohistoriojuropolitika scienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno kaj juneco redakti

Li devenis de patriota, intelektul-nobela pola familio – lia praavo estis ekzekutita post novembra ribelo, avo kub frato partoprenis en januara ribelo, la gepatroj estis edukitaj kun alta socia pozicio – la patro, fervoja inĝeniero estis estro de la fervojlinio Dyneburg-Orzeł, la patrino finis lernejon por nobelulinoj en Vilno en Litovio kun la linvo germana. De infaneco li regis tri lingvojn: la polan, rusan kaj germanan. Kiel la homo de limteritorio kaj de orientaj limteritorioj havis bonvoleman rilaton al la rusa nacio kaj kulturo, kio de certa tempo igis lian naivan rilaton al tiutempaj sovetiaj regopovoj.

Li finis mezlernejon en Centra Rusio en Orle kaj poste studis ĉe Moskva Universitato en Jura Fakultato tiutempe ampleksanta tuton de la sociaj sciencoj kun ekonomiko. Lige al la eventoj de la 1917 li forlasis Moskvon. Jam pli frue ligita al sendependiga movado iĝis en 1919 komandanto de Pola Armigita Organizo en Livonio kaj post atingo de Vilno partoprenis en bataloj kun bolŝevikoj. De majo 1920 aliĝis al taĉmento , kiu oktobre partoprenis t.n. ribelon organizitan de generalo Lucjan Żeligowski. Kavaliro de Batal-Kruco.

Milito kaj Katyń redakti

Malgraŭ sia aĝo kaj scienca grado, konsiderata de ŝtataj potencoj preskaŭ germano, la 2-an de aŭgusto 1939 ricevis sciigon pri soldatigo kun aldelego al la unua frontlinio. Kontraŭstaris la invadon de germana kaj rusa armeoj kaj post batalo de Krasnobród kaj provo transiri direkte al hungara limo kune kun postrestintaj taĉmentanoj estis malliberigita de Ruĝa Armeo. Pere de transira koncentrejo en Putivl ektroviĝis en Kozelsk. Tre rapide orientiĝis, ke tio estis eneketesplora koncentrejo, en kiu por bezonoj de NKVD sub komando de generalo-majoro – plej verŝajne tio estis Vasilij Zarubin (Василий Михайлович Зарубин), laboristo de diversaj strukturoj de spionagentejo, posta rezidento de sovetia spionagentejo en Usono – ĉiu internigito estis aparte enketata. La 29-an de aprilo 1940 kune kun aliaj militkaptitoj li estis forveturigita per prizona trajno de Kozelsk al stacio Gnezdovo apud Katin, kie neatendite estis retirigita de plua transportado kaj restinta en la trajno dum aliajn oficirojn oni forkondukis. Tra malgranda trueto sub plafono de la vagono li rigardis kiel forkondukitojn oni lokigis en aŭtobusoj kun fenestroj farbitaj de kalko kaj forveturigis en nekonata celo. Estas rimarkinde ke ankoraŭ longan tempon post la eventoj en la stacidomo Gnezdovo li ne akceptis eblecon de amasa murdado de siaj kamaradoj.

Publikaĵoj redakti

  • Lenin jako ekonomista (Lenin kiel ekonomiisto), Poznań 1930, 1983. Głosy. p. 15.
  • Forced Labour and Economic Development; An Enquiry into the Experience of Soviet Industrialization. Oxford 1965, Oxford University Press. p. 332. ISBN 0313249830.
  • W cieniu Katynia (En la ombro de Katin), Parizo 1976. ISBN 2716800278. La libro eldonita de Literatura Instituto enhavas rememorojn pri la agresoj de Germanio kaj Sovetunio kontraŭ Pollando, internigo, trapaso tra koncentrejoj kaj antaŭ ĉio senperajn raportojn koncerne la katinan murdon, pri kio li konstatis, ke tio estis venĝo de rusoj (kaj de Stalin) pro la milito de 1920, kiu influos negative polajn-rusajn rilatojn dum longaj jaroj.