Kolima (rivero)

(Alidirektita el Kolima)

Kolima estas rivero en nordorienta parto de Siberio. Ĝi fontas sur la Ojmjakon-altebenaĵo, longas ĉirkaŭ 2129 km, havas la akvokolektan areon de ĉirkaŭ 650 000 km². Komence ĝi fluas en ravinoj, poste elpaŝas post Zirjanka al la marĉa Kolima-ebenaĵo kaj fluas nordorienten al la Orient-Siberia maro.

Kolima (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 129 km
Akvokolekta areo 644 000 km²
Averaĝa trafluo 3 800 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Magadana provinco
vdr

Ĝi ofte inundas la areon pro la estiĝantaj glaciaj baraĵoj.

La sola ekonomia agado estis la orminado ĉe la supra parto de la rivero. En la gulagoj de Kolima mortis multaj homoj inter 1932 kaj 1954.