Ojmjakon (Ruse: Оймякон; Jakute: Өймөкөөн, Öymököön) estas vilaĝo en nordorienta siberio, en respubliko Saĥa (Rusio), havas ĉirkaŭ 800 loĝantojn kaj estas la "malvarma poluso de ĉiuj loĝataj areoj sur la mondo", do la plej malvarma homa setlejo sur la Tero.

Ojmjakon
ruse Оймякон, jakute: Өймөкөөн
vilaĝo
Ojmjakon
Homoj en Ojmjakon
Oficiala nomo: Оймякон
Lando Rusio Rusio
Regiono For-orienta fed. regiono
Respubliko Jakutio Saĥa
Rivero Indigirka
Situo Ojmjakon
 - alteco 750 m s. m.
 - koordinatoj 63° 27′ 51″ N 142° 46′ 27″ O / 63.46417 °N, 142.77417 °O / 63.46417; 142.77417 (mapo)
Loĝantaro 550 (2018)
Horzono MT (UTC+10)
Poŝtkodo 678752
Telefona antaŭkodo +7 41154
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Jakutio
Situo enkadre de Jakutio
Situo enkadre de Jakutio
Vikimedia Komunejo: Oymyakon
Retpaĝo: www.oymiakon.ru
La plej malvarma loĝigita loko sur Tero

Geografio redakti

Ojmjakon situas ĉirkaŭ 640 km nordoriente de la urbego Jakutsk en Altebenaĵo de Ojmjakon en valo de rivero Indigirka, en alto de 750 m. La vilaĝo situas inter la Verĥojanska montaro kaj la Ĉerski-montaro. La altebenaĵon fermas sude montara ĉeno, tiel la alfluo de pli varmaj aermasoj estas limigita.

Ĉ. 135 km sudokcidente de Ojmjakon troviĝas la Mus Ĥaja, la plej alta monto de la Verĥojanska montaro.

Temperaturo redakti

Kvankam Ojmjakon situas ĉirkaŭ 2.900 km fore de la Norda poluso, oni ofte mezuras tie la plej malaltan temperaturon de la Tero (en stacio, en vilaĝo Tomtor, 30 km sudoriente). La oficiale mezurita plej malalta temperaturo estis en 1926 −72,1 °C. Neoficiale rekonita mezuro okazis en 1916 kaj montris la temperaturon de −81,2 °C.

Oni mezuris tie la plej grandan aerpremon (1.083,8 mbaro) de la mondo. (31-an de decembro 1968)

En somero oni povas mezuri eĉ la varmon de ĝis +35 °C, tiel la temperatura ŝanĝiĝo ene de unu jaro superas la 100 Celsiusojn.

Klimato redakti

Vidu Ankaŭ redakti

.

Klimato en Ojmjakon
Eco januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro jaro
Absoluta maksimumo, °C −16.6 −16.2 2.0 11.7 26.2 31.1 32.6 31.4 23.7 11.0 −2.1 −6.5 32.6
Mezproksima maksimumo, °C −40.7 −35 −21.9 −3.6 9.2 19.9 22.2 18.2 8.9 −8.9 −32.5 −41.9 −8.8
Mezproksima temperaturo, °C −46 −42 −32.5 −14 2.4 12.2 14.4 10.2 1.8 −15.4 −36.7 −45.5 −15.9
Mezproksima minimumo, °C −49.2 −47 −41.2 −24 −4.8 4.0 5.8 1.6 −4.7 −20.6 −41.3 −48.9 −22.5
Absoluta minimumo, °C −65.4 −64.6 −60.6 −46.4 −28.9 −9.7 −9.3 −17.1 −25.3 −47.6 −58.5 −62.8 −65.4
kalkulitaj precipitaĵoj, mm 9 8 5 7 12 32 51 39 22 17 12 10 224
Fonto: http://pogoda.ru.net[1]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti