Augustów-traserĉo

Augustów-traserĉo (alie: julia traserĉo; pole Obława Augustowska) – operaco farita de la trupoj de Ruĝa Armeo (50 000 soldatoj), kun apogo de 385-a Pafista Regimento de Interna Soldataro de NKVD kaj apartigitaj taĉmentoj de Popola Pola Armeo kaj Sekureca Oficejo. Ĝi celis rompon kaj likvidon de la subtera sendependiga kaj kontraŭkomunista movado en la regiono de Suwałki kaj Augustów. La traserĉo estis parto de pli granda kontraŭpartizana agado, realigita ankaŭ en Litovio (distrikto Marijampolė), sur 3500 km². Oni kelkiam nomas ĝin malgranda Katin.

La memortabulo kun la nomoj de pereintoj kaj murditoj
La Kruco omaĝe al la viktimojn de la augusta traserĉo strigita en vilaĝo Giby en Podlaĥio dum la jaro 1987 (vilaĝo proksima al Sejny)
La memortabulo sur la monto en Giby en Podlaĥio (vilaĝo proksima al Sejny)
La monumento omaĝe al la viktimojn de la augusta traserĉo strigita en Suwałki

Oni arestis ĉ. 8 mil personojn, kiuj estis malliberigitaj en pli ol 50 lokoj. Sovetianoj faris koncentrejojn, kie ili estis torturataj kaj enketataj, restis katenataj per pikdratoj en kavoj kun verŝita akvo sub la ĉielo. Parto de ili revenis al hejmoj. 252 arestitajn litovojn oni transdonis al lokaj organoj de NKVD-NKGB. Ĉirkaŭ 600 polojn oni forveturigis en nekonatan direkton kaj ĉiu spuro post ili pereis.

Enketado redakti

Regantaro de Pola Popola Respubliko neniam oficiale agnoskis tiun ĉi eventon. Ombudsmano Jerzy Urban negis eĉ la fakton de pereintaj polaj civitoj. En 1992 enketadon pri la afero komencis akuzisto en Suwałki, poste ĝi estis prokrastita, kaj en 2000 rekomencis ĝin Instituto pri Nacia Memoro en Białystok. Prokuroroj kvalifikis ĝin kiel komunista krimo, sed ekde julio 2009 ankaŭ kiel krimo kontraŭ la homaro.

En 2011 rusa historiisto Nikita Petrov, viceprezidanto de Memorial, publikigis trovitan en arkivejoj de KGB en Lubjanka ĉifritan depeŝon senditan julie 1945 de generalo Viktor Abakumov, komandanto de armea kontraŭspiona agentejo Smerŝ al ĉefo de NKVD Lavrentij Berija. De ĝi rezultis ke la 20-an de julio de Moskvo ĝis Olecko alvenis speciala teamo de funkciuloj de Smerŝ gvidata de generalo Ivan Gorgonov, por fari "likvidon de trovitaj en la arbaroj de Augustów banditoj". La operacon komandis generalo Gorgonov kaj ĉefo de kontraŭspiona agentejo Smerŝ de la 3-a Belorusa Fronto generalo Pavel Zelenin. La nombro 592 personoj, donita en la depeŝo de Abakumov, respondas preskaŭ precize al la nombro de pereintaj dum traserĉado loĝantoj de la regiono . Laŭ Nikita Petrov de la depeŝo rezultas ankaŭ tio, ke la traserĉado estis farita laŭ persona ordono de Stalin. Li indikis plej verŝajnan lokon de ilia pafmortigo ĉe la pola-belorusa landlimo, najbare kun Litovio. La supozata loko, proksima al la vilaĝo Kalety apartenis al Pollando, sed tuj post la operaco oni traŝovis la landlimon favore al Belorusio.

Memorigo redakti

Por omaĝi viktimojn de la augusta traserĉo en 1987 en Giby (vilaĝo proksima al Sejny) ekstaris monumento laŭ projekto de Andrzej Strumiłło. En Pollando aktivas ekde marto 2009 "Związek Pamięci Ofiar Obławy Augustowskiej 1945 roku" (Asocio de la Memoro pri Viktimoj de Augustów-Traserĉo en 1945)

Julie 2010 ekspozicio pri la traserĉado estis prezentita en parlamentejo de Sejmo en Varsovio. Pli frue la ekspozicioj okazis en Suwałki kaj Węgorzewo

La 9-an de junio 2011 kadre de la 9-a Kavaleria Pikniko en Suwałki oni prezentis historian spektaĵon "Augustów-traserĉo. Julio 1945", kunaranĝitan de la Muzeo en Suwałki kaj Filio de la Instituto pri Nacia Memoro en Białystok.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti