Bjalistoko

Urbo en Podlaĥia Provinco de Pollando kaj naskurbo de d-ro Zamenhof
(Alidirektita el Białystok)

Bjalistoko[1] (pole Pri tiu ĉi sono Białystok [bʲaˈwɨstɔk], konata ankaŭ sub aliaj nomoj) estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando ĉe la rivero Biała, ĉefurbo de Podlaĥia Provinco (Województwo podlaskie), proksime de limoj al Belorusio kaj Litovio. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono. Bjalistoko estas eksterdistrikta urbo: tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Bjalistoko, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 294 242 loĝantoj.

Bjalistoko
pole Białystok
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Białystok
Moto: Leviĝanta Bjalistoko (promocia slogano)
Lando  Pollando
Provinco Podlaĥia Provinco
Distrikto Distrikto Bjalistoko
Komunumo Komunumo Bjalistoko (urba tipo)
Memorindaĵoj
Palacoj
Riveroj Dolistówka, Biała, Supraśl
Situo Bjalistoko
 - koordinatoj 53° 19′ 59″ N 23° 10′ 01″ O / 53.33306 °N, 23.16694 °O / 53.33306; 23.16694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 160 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 120 m s. m.
Areo 102,12 km² (10 212 ha)
Loĝantaro 294 242 (2021)
Denseco 2 881,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 999
 - urbaj rajtoj 1692
Urbestro Tadeusz Truskolaski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 15-001
Telefona antaŭkodo (+48) 85
Aŭtokodoj BI
TERYT 2061011
Adreso de ofico ul. Słonimska 1
15-950 Białystok
Retpoŝto al ofico prezydent@um.bialystok.pl
Telefono de ofico +48 858786265
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Białystok
Retpaĝo: www.bialystok.pl
Naskiĝloko de L. L. Zamenhof, kreinto de Esperanto

Map

Historia kerno de la urbo

Inter ĉefurboj de provincoj de Pollando Bjalistoko estas la 2-a plej dense loĝigita, 11-a plej homplena kaj 13-a plej vasta en Pollando.

Ĝi estas partoprenanto de: Unio de Polaj Metropoloj, Eŭroregiono Niemen (vidu la liston de eŭropaj regionoj), Eurocities, ĝi estas ankaŭ sidejo de Fondaĵo Verdaj Pulmoj de Pollando. Bjalistoko estas centro de komercaj kontaktoj kun orienta Eŭropo. Funkcias en ĝi la Centro al Promocio de Orienta Merkato.

Geografiaj kialoj (la urbo troviĝas proksime al Litovio, Belorusio kaj Rusio) kaj historiaj cirkonstancoj kaŭzis specifan karakteron de Bjalistoko. Dum jarcentoj vivis tie homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj religioj.

La urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo formas Bjalistokan Urban Aglomeron. Bjalistoko estas la granda centro de teksa, nutra, mekanika, kemia kaj ligna industrioj.

En Bjalistoko funkcias pli ol 570 neŝtataj organizaĵoj (56 societoj kaj asocioj, ia. Bjalistoka Scienca Asocio, Bjelorusa Socia-Kultura Societo).

Geografio kaj klimato redakti

Bjalistoko troviĝas en geografia regiono de nord-podlaĥia malaltebenaĵo. Laŭ la klimata-agrikultura divido de Pollando ĝi situas en podlaĥia kvartalo, multe malpli varma ol aliaj malaltebenaĵaj kvartaloj. Mezaj temperaturoj de januaro estas inter -4 kaj −6 , do unu el la malplej altaj en la lando. Meza jara temperaturo estas ĉirkaŭ 7 . Estas inter 50 kaj 60 frostaj tagoj jare, dum ĉirkaŭ 120 tagoj temperaturo povas malaltiĝi ĝis malpli ol 0 . Neĝo povas kovri Bjalistokon dum inter 90 kaj 110 tagoj. Meza akvokvanto estas 550 mm.

Nomoj redakti

Laŭ la legendo, Bjalistoko sian nomon ŝuldas al la litva duko Gediminas. La duko ĉasadis urojn en arbarego. Ripozante apud arbara rivereto, li diris: Pura, blanka torento. Ni konstruu bienon ĉi tie, aŭ establu vilaĝon. La rivero Biała (la blanka) fluas ĝis nun tra la urbo. Laŭvorte Białystok en la malnova pola lingvo signifas blanka deklivo (de kiu fluas akvo) aŭ pura torento.

En aliaj lingvoj ĝi nomiĝas: beloruse Беласток (Bjelastok); jide ביאַליסטאָק (Bjalistok), hebree ביאליסטוק, litove Balstogė, ruse Белосток (Bjelostok)). Zamenhof mem en Esperantaj elparoloj uzadis la nomon Bjelostoko, kiu devenas de la rusa (tiutempe oficiala) nomo de la urbo[noto 1], kaj pollingvecan version Bialystok[noto 2]. NPIV enhavas du formojn: Bjalistoko kaj Bjelostoko.

Simboloj de Bjalistoko redakti

Blazono redakti

 
La granda blazono de Bjalistoko

La nova blazono de Bjalistoko estis elektita de Urba Konsilantaro la 27-an de februaro 1995. Ĝi konsistas el du partoj, kiuj montras, ke dum la historio la urbo troviĝis ĉe la limoj inter Pollando kaj Litvo. Ĉe la supra, ruĝa parto de la ŝildo situas arĝenta aglo kun ora krono; ĉe la suba, ora parto situas Pogoń, la ĉevalo estas arĝenta, la rajdanto en blua kiraso, ĉe lia ŝildo situas jagelona kruco. La granda (honorinda) versio de la blazono enhavas du arĝentajn grifojn tenantajn blazonan ŝildon. Super ĝi situas la urba krono, kaj sub ĝi - arĝenta rubando kun surskribo CIVITAS BIALYSTOK.

Flago redakti

En la sama tago Urba Konsilantaro elektis la flagon de Bjalistoko. Laŭ la decido, koloroj de Bjalistoko estas blanka, flava kaj ruĝa, en la flago kiel tri horizontalaj zonoj. En la mezo situas malgranda (oficiala) versio de la blazono de Bjalistoko.

Bjalistoko, kiel multaj urboj en Pollando, havas ankaŭ sian signalon. Ĝi estas ludata ĉiutage je la 12-a horo en turo de bjalistoka urbodomo.

Historio redakti

Prahistorio redakti

Unuaj setlejoj en loko, kie nun situas la urbo, devenas de ŝtonepoko. De ferepoko devenas grandaj kurganoj, probable tomboj de militestroj, apud nuntempa vilaĝo Rostołty. La loko situis ĉe trako inter du maroj: Balta kaj Nigra kaj tie miksiĝis kulturoj i.a. pola, rutena kaj prusa.

Mezepoko redakti

En 14-a jarcento la loko iĝis parto de Litvo. Post Kreva Unio (1385) Litvo estiĝis kristana lando kaj en bjalistokan teron komencis aperadi kristanaj pilgrimoj. La unua skriba mencio pri Bjalistoko devenas de la jaro 1426 - tiam la granda duko litva Vytautas transdonis la vilaĝon Bjalistoko al Maciej de Tykocin. Meze de la 15-a jarcento familio Tabutowicz konstruis unuajn biendomojn en Dojlidy kaj Bjalistoko.

En 1547 Bjalistoko iĝis propraĵo de familio Wiesiołowski kiu konstruis tie masonitan preĝejon kaj palacon. Post senida morto de Krzysztof Wiesiołowski, la posedaĵon ekhavis ŝtato.

Por siaj meritoj je milito, Bjalistokon kaj Tykocin ricevas hetmano Stefan Czarniecki (monumento al li ĝis nun staras en Tykocin). Li transdonis la posedaĵojn al sia filino, Katarzyna Aleksandra, postea edzino de Jan Klemens Branicki (avo).

 
La palaco de familio Branicki
 
La francstila ĝardeno ĉe la palaco

Ne estas konata preciza dato kiam Bjalistoko ricevis urborajton, sed tio certe okazis antaŭ la jaro 1692 (konfirmas tion skribaĵo de loka preposto en kiu li diras pri Urbo Bjalistoko). La urba blazono montris tiam cervon. Veran plukonstruon de la urbo (ĝis nun aspektantan kiel vilaĝo) komencis Jan Klemens Branicki - la granda reĝa hetmano, krakova kastelmastro, la unua laika senatoro de Pola Respubliko kaj kontraŭkandidato de Stanislavo Aŭgusto Poniatowski por elektita reĝo de Pollando. Kun sia edzino Izabella Poniatowska li alikonstruis la palacon kaj kreis ĝardenon. Oni disvolvis komercon kaj urbajn instituciojn, konstruis urbodomon, poŝtejon, gastejojn, teatrejon, hospitalon kaj azilejon. Oni establis en Bjalistoko Militan Lernejon de Inĝenierio kaj Konstruado, Lernejo por Akuŝistinoj, paroĥan lernejon, armilejon kaj fine de la 18-a jarcento - Subkolegian Lernejon (dependan de Vilna Universitato). Post la morto de la hetmano oni konstruis ankoraŭ unu specifan objekton de Bjalistoko - la framasonan loĝion. Ĝia iniciatoro estis Andrzej Mokronowski, unu el komencintoj de pola framasonismo.

19-a jarcento redakti

Evoluon de Bjalistoko haltigis la 3-a dispartigo de Pollando (la 24-an de oktobro 1795) malgraŭ, ke la urbo estis sidejo de estraro de nova bjalistoka departemento, parto de la provinco Novorienta Prusio. Germanoj zorgis nek pri evoluado nek pri aspekto de la urbo. Nombro de loĝantoj rapide kreskis, sed konstruaĵoj estis daŭre malmultaj. Tio kaŭzis detruiĝadon de konstruaĵoj.

La situacio ne pliboniĝis ankaŭ post la jaro 1807 kiam Bjalistoko iĝis parto de la Rusia Imperio. La distrikto iĝis gubernio kaj Bjalistoko de tiu tempo iĝis provinca urbo.

Dum la novembra ribelo (1830) la urbo iĝis la ĉefstabejo de rusa militestro Ivan Dibiĉ. Post malvenko de la ribelo, oni komencis rusigi eduksistemon. La bjalistoka gimnazio estis transformita al rusa lernejo kaj la teatro estis fermita. En 1834 rusaj estroj kreis impostan limon inter Kongresa Pollando kaj Rusio. Tiu malbona por Pollando tempo montriĝis tre bona por evoluo de la urbo. Rusio estis la ĉefa ricevanto de produktaĵoj de polaj fabrikistoj. Lodzaj fabrikistoj timis pri bankroto kaj translokiĝis kun siaj entreprenoj al Bjalistoko, la urbo apud limo. Pro tio Bjalistokon oni nomis Manĉestro de nordo. En 1851 la limon oni nuligis. En 1859 naskiĝis Ludoviko Zamenhof. En la 19-a jarcento loĝis ĉi tie ĉefe judoj, poloj, rusoj, germanoj, kaj belorusa, tatara kaj litova minoritatoj.

En 1862 kreita fervoja linio inter Varsovio kaj Peterburgo venigis industrion al la urbo. Oni enkondukis vapormaŝinojn.

Inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj en Bjalistoko arde agadis laborista movado. La revolucio 1905 estis perforte sufokita de polico kaj armeo. Eĉ pli terure aspektis pogromo al judoj en la jaro 1906.

20-a jarcento redakti

 
Ŝufaristejo, dum la unua mondmilito

En 1915 Bjalistokon ekokupis germana armeo kaj restis tie ĝis la fino de la unua mondmilito. Kiam malvenko de germanoj evidentiĝis, la uzinaj maŝinoj estis forportitaj. Poste la urbo ne plu estis ĉelima kaj ĝia signifo malgrandiĝis.

 
La monumento al Józef Piłsudski; malantaŭ ĝi videblas la urbodomo

La 19-an de februaro de 1919 germanaj trupoj forlasis Bjalistokon kaj transdonis potencon al novaj, polaj aŭtoritatoj.

Milito de bolŝevika Rusio kontraŭ la Dua Pola Respubliko: la 28-an de julio 1920 la urbon ekokupis bolŝevikoj kiuj en la palaco de Branicki establis Portempan Polan Revolucian Komitaton, kiun gvidis Julian Marchlewski. Ĝi estis planata kiel estonta registaro de Pola Soveta Respubliko post milita akiro de Varsovio. Dum la Batalo pri Varsovio la 1-a kaj la 5-a regimentoj de polaj legioj malsukcesigis retiriĝon de sovetiaj trupoj. La 22-an de aŭgusto pola armeo frakasis la Ruĝan Armeon en sanga batalo ene de la urbo, ofte kun miksbataloj kaj helpo de civiluloj: la pola 1-a Regimento de Infanterio venkis la sovetan 16-an Armeon, polaj perdoj: 34 soldatoj kaj pli ol 200 vunditoj, la bolŝevikaj — pli ol 800 mortigitaj kaj vunditaj, 8200 militkaptitoj, oni akiris 3 trajnojn, aviadilon, 22 kanonojn kaj 147 maŝinpafilojn

En intermilita periodo oni detruis konstruatan ortodoksan preĝejon. La garnizonan ortodoksan preĝejon oni ŝanĝis al katolika preĝejo de sankta Stanislavo.

La 2-a mondmilito ekis per multaj armeaj manovroj kaj malmultaj bombadoj. Inter la 6-a kaj la 11-a de septembro 1939 Bjalistokon forlasis civila estraro. La 15-an de septembro pola militistaro retretis. Du tagojn poste germana brigado ekokupis la urbon kaj transdonis potencon al sovetianoj.

La 28-an de oktobro Bjalistoko iĝis parto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko kaj distrikta ĉefurbo. Samtage NKVD arestis bjalistokanon Dominik Łoś, kiu malaperis senspure. Okupantoj persekutis loĝantaron kaj devigis multajn homojn elmigri el la urbo.

La 27-an de oktobro 1941, post nuligo de la traktato Ribbentrop-Molotov, germanaj trupoj de Wehrmacht kaj Einsatzgruppen eniris Bjalistokon kaj detruis la judan kvartalon Ĥanajki murdinte 2000 homojn (vivante bruligitajn en la Granda Sinagogo. La monumento al tiu evento - kupolo de la bruligita sinagogo - troviĝas nun ĉe la strato Legionowa. Inter julio kaj septembro oni konstruis geton por ĉiuj travivintaj judoj.

Malgraŭ persekutado, la sendependema movado en Bjalistoko, gvidata de Armia Krajowa (la landa armeo) tre forte agadis en diversio.

Februare 1943 komenciĝis likvidado de la geto. Ekzemplon de rezistanco montris Icĥok Malmed - li surverŝis per salacido policanon, kiu persekutis judojn. La memortabulo al Malmed pendas hodiaŭ ĉe la strato je lia nomo. La 15-an de aŭgusto 1943 komenciĝis ribelo en bjalistoka geto - la dua plej granda geta ribelo (post la varsovia). Multaj judoj estis mortpafitaj en la arbaro Pietrasze (inter ili Jakobo Ŝapiro) kaj multajn germanoj transportis al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau.

31.08. Germana ĝendarmaro pafmortigis apud la urbo, en Wrocień, 12 personojn, en tio 3 infanojn de 4 ĝis 12 jaroj.

En 1944 post germana detruado kaj rusa bombado la urbocentro estis preskaŭ tute ruinigita. La 27-an de julio 1944 sovetiaj trupoj invadis la centron kaj forpuŝis germanojn. Du tagojn poste germanaj soldatoj finfine forlasis la urbon transirante la riveron Narew.

Post la mondmilito Bjalistoko iĝis denove provinca ĉefurbo kaj centro de kulturo, scienco kaj ekonomio en nord-orienta Pollando. La 1-an de 1999 post la administra reformo la urbo fariĝis la ĉefurbo de nova Podlaĥia Provinco.

Judoj en Bjalistoko redakti

 
Kupolo de la Granda Sinagogo, monumento al eventoj en 1941

Unuaj mencioj pri multnombra juda komunumo, subordigita al la komunumo en Tykocin, aperas en la jaro 1658. Aparta bjalistoka komunumo estis fondita en 1745.

Nombro de juda loĝantaro konstante kreskis. En 1856 de 13.748 loĝantoj estis 9.547 judoj. Konsekvence juda kapitalo kreskis kaj en la jaro 1860 19 uzinojn (el 44) havis judoj. Depost la fino de la 18-a jarcento grandan influon al la urba vivo havis Haskala, en 1880 fariĝis la unua cionisma organizo.

En 1913 loĝis tie 61.500 judoj, en 1921 - 39.602, kaj en septembro 1939 - ĉirkaŭ 80.000. Antaŭ la 2-a mondmilito en Bjalistoko situis ĉirkaŭ 80-100 sinagogoj kaj judaismaj preĝejoj.

La 26-an de julio 1941 germanoj kreis geton por 50 mil judoj. En 1942 fondiĝis Antifaŝisma Batalanta Organizo. La 16-an de aŭgusto 1943 komenciĝis en bjalistoka geto ribelo komandata de Mordeĥaj Tanenbaum. 300 ribelantoj dum kelkaj tagoj defendis sin kontraŭ tankoj kaj aviadiloj. Ne sukcesis plano fuĝi al la Knyszyńska arbarego kaj plejmulto da ribelantoj mortis. Post subpremo de la ribelo, germanoj forportis travivintajn loĝantojn de geto al la koncentrejoj en Treblinka, Majdanek kaj Auschwitz (Aŭŝvico). Restintaj konstruaĵoj estis destinitaj por homoj kiujn germanoj transloĝigis el Białowieża.

La militon travivis nur kelkcent judaj loĝantoj de iama granda, 60-milpersona komunumo.

Demografio redakti

 
Nombro de loĝantoj inter 1939 kaj 2006

En Bjalistoko (laŭ la informoj de la 31-a de decembro 2007) loĝas 294.143 homoj - 156.323 virinoj kaj 137.820 mil viroj.

Demografiaj ŝanĝoj dum lastaj jaroj:

Unika atributo de bjalistokanoj estas loka, urba dialekto, kiun dum multaj jardekoj influis la lingvoj belorusa kaj litova kaj malpli grave rusa, ukraina kaj jida lingvoj. Ĝiaj plej tipaj ecoj estas: plilongigo de akcentata silabo, uzo de la vorto dla (al) anstataŭ dativo kaj granda orientdevena vortprovizo. La lasta eco de la dialekto tamen sukcese malaperas pro progresanta unueciĝo de la pola lingvo.

Naciaj minoritatoj redakti

Belorusoj redakti

Bjalistoko estas kultura kaj socia centro de belorusoj (laŭ la registro de loĝantaro loĝas tie 7,5 mil belorusoj, 2,5 % da loĝantaro). Funkcias tie konsulejo de Respubliko Belorusio kaj multaj organizaĵoj, ia. Asocio de Belorusa Junularo, Belorusa Kultura Societo, Asocio de Belorusaj Ĵurnalistoj kaj aliaj; funkcias sendependa Radio Racja kiu aŭdigas elsendojn ankaŭ al Belorusio; oni aranĝas ankaŭ en ĉiu jaro festivalon "Belorusa Kanto" kaj Feston pri Belorusa Kulturo.

Rusoj redakti

En Bjalistoko funkcias ĉefa organizaĵo de la rusa minoritato en Pollando (ĉ. 10-15 mil homoj) - Rusa Kultura-Kleriga Asocio.

Tataroj redakti

En la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo loĝas ĉ 1800 tataroj. Funkcias tie podlaĥia filio de Asocio de Polaj Tataroj.

Aliaj minoritatoj redakti

En Bjalistoko loĝas ankaŭ: ciganoj (funkcias tie Ĉefa Konsilantaro de Ciganoj en Pollando) kaj ukrainoj (laŭ la registro de loĝantaro - 417 homoj), funkcias en la urbo Asocio de Podlaĥiaj Ukrainoj kaj Asocio de Sendependa Ukraina Junularo.

Vidindaĵoj redakti

 
Ortodoksa Preĝejo al Sankta Maria Magdalena
 
Iama framasona loĝio, nuntempe biblioteko
 
Katedralo al la Plej Sankta Virgulino Maria
 
Palaco de Rüdiger en la kvartalo Dojlidy
 
Palaco de Hasbach
 
Strato Lipowa nokte

Konstruaĵoj el la renesanco redakti

  • Malnova paroĥa preĝejo, strato Rynek Kościuszki (1617-1626)

Konstruaĵoj el la baroko redakti

Konstruaĵoj el la 19-a jarcento redakti

  • Ortodoksa Preĝejo al Sankta Nikolao la Miraklofaranto (klasikisma, 1846)
  • Malnova armilejo Cekhaus, placo Kościuszko (klasikisma, 1795-1807)
  • Stacidomo, strato Kolejowa (novrenesanca, la 1860-aj jaroj)
  • Fabriko de Bjalistoka Manufaktura Societo "E.Becker i s-ka", strato Świętojańska (novrenesanca, 1895-1901)
  • Dogana dometo, t.n. Dometo de Napoleono, aleo Jan Paweł II 62 (klasikisma, duono de la 19-a jarcento)
  • Framasona loĝio, strato Kilińskiego (klasikisma, 1803-1806)
  • Palaco de Hasbach, strato Dojlidy Fabryczne 23 (novrenesanca, la 1820-aj jaroj)
  • Preĝejo al la Plej Sankta Jesua Koro, strato Traugutta (1884 - konstruita kiel ortodoksa, post la 1-a mondmilito ŝanĝita al la romkatolika preĝejo)
  • Paroĥa Tombejo, strato Raginisa (1888)
  • Palaco de Rüdiger; poste de Kreuzenstern kaj Lubomirski, strato Dojlidy Fabryczne 26 (klasikisma, duono de la 19-a jarcento)
  • Strato Warszawska – aro de brikdomoj kaj urbaj palacoj de la 19-a jarcento
  • Vilao de generalo von Driesen, strato Świętojańska (konstruita post 1878 laŭ la "svisa" stilo)
  • Vilna Komercbanko, korno inter stratoj Sienkiewicza kaj Warszawska (novrenesanca, la 1890-aj jaroj)
  • Kvartalo Bojary
  • Ortodoksa Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj, strato Wysockiego (fino de la 19-a jarcento)
  • Judaj tombejoj - fonditaj en 18-a, 19-a kaj 20-a jarcentoj
  • Sinagogo Piaskower
  • Kazernoj de la 10-a Regimento de Litovaj Ulanoj, strato Kawaleryjska (1890-1950)
  • Uzinaro de Chana Marejn, strato Włókiennicza (1892-1920)
  • Uzinaro de Wolf Zilberblatt, strato Włókiennicza (1892-1910)
  • Preĝejo al Sankta Stanislavo, strato Wiadukt (fino de la 19-a jarcento)
  • Kazernoj de la Husara Regimento, strato Bema (dua duono de la 19-a, komenco de la 20-a jarcento)
  • Uzinaro de Stein, strato Poleska (19-a, 20-a jarcentoj)
  • Brikdomoj en la urbocentro (19-a, 20-a jarcentoj)
  • Palaceto de familio Stefanowicz, strato Bacieczki (19-a jarcento)

Konstruaĵoj el la 20-a jarcento redakti

  • Vilao de fabrikposedanto Stein, strato Artyleryjska (komenco de la jarcento)
  • Malgranda Baziliko, Katedralo al la Plej Sankta Virgulino Maria (novgotika, 1900-1905)
  • Aro de Drapa Fabriko "Nowik kaj Filoj", stratoj Augustowska kaj MickiewiczaUzinaro Zespół Fabryki Sukna "Nowik i Synowie", ul. Augustowska, Mickiewicza (komenco de la jarcento)
  • Imperiestra Malliberejo, strato Kopernika (ĉ. 1905)
  • Palaco de Nowik, strato Lipowa (eklektika)
  • Preĝejo al Sankta Wojciech, strato Warszawska (novromanika, 1909-1912)
  • Akvoturo, strato Wysockiego (1923-1925)
  • Preĝejo al Sankta Roko, strato św. Rocha (modernisma, 1927-1946)
  • Iama Domo de Popolo, strato Elektryczna (modernisma, 1936-1938)
  • Distrikta Tribunalo, strato Mickiewicza (modernisma, la 1930-aj jaroj)
  • Banko, placo Kościuszko (socrealismo, 1947-1950)
  • Vojevodia Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, strato Liniarskiego(socrealismo, 1951-1952)

Verdaĵoj redakti

 
Praczki
 
La hundo Kawelin

Ĉirkaŭ 32% da areo de Bjalistoko estas verdaĵoj - parkoj, skvaroj kaj 1779 hektaroj da arbaroj kreas bonan mikroklimaton. Ĝi troviĝas en la centro de t.n. Verdaj Pulmoj de Pollando - granda parto de la lando kun freŝa aero. En la aglomero troviĝas ankaŭ fragmento de nacia parko. Pro tia unika najbareco Bjalistoko estis en 1993, kiel la unua pola urbo, invitita al la projekto Reto de Sanaj Urboj de Monda Organizaĵo pri Sano.

En la jaroj 1930-1938 apud ĝardenoj de palaco Branicki estis kreita la urba parko Planty laŭ la modernisma projekto de Stanisław Grall. Ĝi situas sur la granda areo de 14,94 hektaroj en loko kie iam estis granda ĉepalaca artlago. En ĝi troviĝas du specifaj skulptaĵoj de Bjalistoko. La unua estas "Praczki" (la tolaĵlavistinoj) farita de Stanisław Horno-Popławski en 1938. Ĝi situas apud strato Mickiewicza ĉe unu el parkaj artlagoj. La dua skulptaĵo estas La hundo Kawelin farita de Małgorzata Niedzielko. Ĝi estas kopio de la antaŭmilita skulptaĵo, tre simila al la nuntempa, farita de Piotr Sawicki kaj Józef Sławicki en 1936 kaj en nekonataj cirkonstancoj perdita en 1944. La nomo de la hundo Kawelin devenas probable de la nomo de cara generalo kiu laŭ loĝantoj tre similis al ĝi.

Ĉe suda urba limo larĝigas parko-arbaro Zwierzyniec (laŭvorte besta ĝardeno, zoo) en kiu dum tempoj de familio Branicki vivis multaj specoj de bestoj. En la 19-a jarcento la arbaro estis ŝanĝita al parko kun aleoj kaj benkoj. En ĝia centro situis somera teatrejo kaj restoracioj. Nuntempe troviĝas tie malgranda zoo Akcent, atletika stadiono, glitejo, monumento al pacbatalantoj kaj militista tombejo. Parto de Zwierzyniec estas naturrezervejo. Zwierzyniec najbaras direkte kun Planty kaj Bjalistoko estas unu el nemultaj urboj, kie - enirinte parkon en la urbocentro oni povas transiri urban limon ne forirante el parko (laŭ la verda trako Planty - parko Zwierzyniec - arbaro Zwierzyniec).

Kulturejoj redakti

 
La urbodomo, nuntempa sidejo de Podlaĥia Muzeo

Muzeoj kaj galerioj redakti

Bjalistoko estas la plej granda kulturcentro en nord-orienta parto de Pollando. Funkcias tie Podlaĥia Muzeo kaj ĝiaj filioj en Bjalistoko (Historia Muzeo, Muzeo de Skulptaĵoj de Alfons Karny, Bjalistoka Muzeo de Vilaĝo), en Choroszcz (Muzeo de palacaj salonoj), en Supraśl, Tykocin kaj Bielsk Podlaski. Krome en Bjalistoko vizitindas Armea Muzeo kaj Muzeo de Naturo de Universitato en Bjalistoko. Situas tie ankaŭ unu el la plej bonaj modernartaj galerioj - Galerio Arsenał. La dua estas Galerio de familio Snendziński kiu kolektis la plej grandan aron de verkoj kaj arkivaj memoraĵoj de tiu pola artista familio el Vilno. Plie situas tie 19 privataj artgalerioj.

Teatroj kaj filharmonio redakti

Danke al Bjalistoka Pupteatro kaj puparta kolegio de varsovia Teatra Akademio, Bjalistoko estas nomata pola centro de pupteatra arto. Krom la pupteatro funkcias tie ankaŭ Drama Teatro kaj dekkelkaj privataj teatrejoj (ekz. Wierszalin en Supraśl). La urbo havas ankaŭ filharmonion, kies plena nomo estas Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio (nuntempe estas konstruata nova kulturejo kiu enhavos operon, filharmonion, pligrandigitan pupteatron kaj kinejon).

Aliaj kulturejoj redakti

En Bjalistoko situas dekkelkaj bibliotekoj - la plej grandaj estas Podlaĥia Biblioteko kaj Universitata Biblioteko. Aliaj kultuorganizoj estas interalie: Bjalistoka Centro de Kulturo, Centro de Ortodoksa Kulturo, Kulturdomo "Śródmieście" kaj Junulara Kulturdomo.

Altlernejoj redakti

 
Universitato en Bjalistoko; la fakultato de juro
  • Medicina Universitato en Bjalistoko
  • Universitato en Bjalistoko
  • Bjalistoka Politekniko
  • Muzika Akademio Fryderyk Chopin, filio en Bjalistoko
  • Teatra Akademio en Varsovio, filio en Bjalistoko
  • Arkidioceza Alta Seminario en Bjalistoko
  • Altlernejo pri Publika Administracio en Bjalistoko
  • Ekonomia Altlernejo en Bjalistoko
  • Altlernejo pri Financo kaj Administrado en Bjalistoko
  • Neŝtata Pedagogia Altlernejo en Bjalistoko
  • Altlernejo pri Matematiko kaj Informadiko en Bjalistoko
  • Ĵurnalista Altlernejo en Varsovio, filio en Bjalistoko

En Bjalistoko studas pli ol 45 mil homoj. La plej malnova altlernejo estas Medicina Universitato (ĝis 2008 - Medicina Akademio, fond. 1950, 3400 studentoj) kiu administras 2 hospitalojn. La politekniko (fond. 1964, 15 mil studentoj) estas la plej granda teknika lernejo en nord-orienta parto de Pollando. En 1968 estis fondita la filio de Varsovia Universitato, en 1997 transformita en memstaran universitaton (16 mil studentoj; ĝi estas la plej granda altlernejo en Podlaĥio)

Administro redakti

Bjalistoko havas statuson de urba poviato. La loĝantaro elektas 28 konsilantojn al sia Urba Konsilantaro. Plenuman povon havas urbestro (pole: Prezydent Miasta Białegostoku). La urbodomo troviĝas ĉe la strato Słonimska.

Urbestroj de Bjalistoko redakti

En 2007 la urbestraro kreis Junularan Urban Konsilantaron, kiu estas memrega institucio de junuloj loĝantaj en Bjalistoko kaj lernantaj en gimnaziaj kaj supergimnaziaj lernejoj. La Konsilantaro estas nepolitika aro en konsultaj rilatoj kun la urbestraro.

Kvartaloj redakti

 
 
Bicikloj ĉe la strato Lipowa

Laŭ decidita administra divido Bjalistoko konsistas el 28 kvartaloj. Ĉiu kvartalo havas sian konsilantaron kaj estraron. Ilia tasko estas zorgi pri bezonoj de la loĝantoj, ekz. okupiĝi pri aferoj ligitaj kun kvartala vivo, certigi bonan kunlaboron kun urbaj instancoj je aferoj ligitaj kun la kvartalo, organizi laboron de la loĝantoj por bono de la kvartalo ktp. Laŭ la leĝo de Urba Konsilantaro de la 25-a de oktobro 2004 Bjalistoko estis dividita al 27 kvartaloj; la 23-an de oktobro 2006 oni decidis ke tri apudaj vilaĝoj (Dojlidy Górne, Kolonia Halickie kaj Zagórki) formos novan kvartalon - Dojlidy Górne. La kvartaloj estas:

  1. Centrum - kultura kaj ofica centro de la urbo
  2. Białostoczek - iama vilaĝo, parto de Bjalistoko ekde la 10-a de majo 1919
  3. Sienkiewicza
  4. Bojary - malnova kvartalo en kiu restis multaj lignaj kabanoj kaj domoj de pasintaj jarcentoj
  5. Piaski - loĝeja kvartalo kunligita kun iama kvartalo Tysiąclecia
  6. Przydworcowe
  7. Młodych
  8. Antoniuk
  9. Jaroszówka - kvartalo ĉe la urba limo kun komunumo Wasilków
  10. Wygoda
  11. Piasta I
  12. Piasta II
  13. Skorupy - industria-loĝeja kvartalo
  14. Mickiewicza
  15. Dojlidy - iama vilaĝo
  16. Bema
  17. Kawaleryjskie
  18. Nowe Miasto - unu el novaj urbaj kvartaloj, konsistanta el domegoj de 80-aj kaj 90-aj jaro de la 20-a jarcento.
  19. Zielone Wzgórza
  20. Starosielce
  21. Słoneczny Stok
  22. Leśna Dolina - industria-loĝeja kvartalo, en la jaroj 1919–1954 memstara urbo.
  23. Wysoki Stoczek - industria-loĝeja kvartalo
  24. Dziesięciny I
  25. Dziesięciny II
  26. Bacieczki - parto de la urbo ekde 1954. En la jaroj 1941-1943 loko de murdo de pli ol 3 mil homoj. Kvartalo de vilaoj.
  27. Zawady - iama vilaĝo, aligita al Bjalistoko en 2002
  28. Dojlidy Górne - iama vilaĝo, aligita al Bjalistoko en 2006

Trafika servo redakti

 
19-jarcenta Bjalistoka stacidomo

Bjalistoko estas trafika nodo de nord-orienta parto de la lando.

Bjalistokon trairas internacia eŭropa vojo E67 nomata Via Baltica, kiu ligas okcidentan Eŭropon kun Skandinavio.

Trajnoj redakti

Tra la urbo iras fervoja linio je eŭropa signifo: Varsovio-Suwałki-Kovno-Rigo-Talino kiu kruciĝas kun linio Ełk-Czeremcha-Siedlce.

Bjalistokon direkte ligas fervojo kun i.a. Varsovio, Olsztyn, Gdańsk, Vroclavo.

Ekde la 1-a de junio 2008 de Bjalistoko tra interalie Varsovio kaj Katowice ĝis Bielsko-Biała vojaĝas la trajno Zamenhof (antaŭe ĝi nomiĝis Narew).

Busoj redakti

Urba aŭtobusa longdistanca trafikservo atingas ĉiujn plej gravajn urbojn en Pollando.

Bjalistoko estas la plej granda pola urbo, en kiu funkcias nur unu urbtrafika servo - busoj. En la jaroj 1895 - 1915 funkciis en la urbo tramoj. Dum la unua mondmilito ĉiuj tramaj staloj (la tramoj estis ĉevalaj) kaj budoj bruliĝis kaj oni komencis likvidi la tramajn trakojn. En 1922 (kaj poste en 1985) estis planata rekonstruo de la trama reto, sed pro manko de mono la provoj malsukcesis.

Flughaveno redakti

Hodiaŭ la plej proksima internacia flughaveno situas en Varsovio. En la urbo mem funkcias nur sporta flughaveno Krywlany, kapabla servi nur al malgrandaj aviadiloj.

Dum lastaj jaroj aperadis multaj projektoj mastrumi tiun grandan areon por regiona flughaveno kun mallonga aerodromo (1420 metroj) aŭ por scienca kaj teknologia centro. Kelkaj dekstraj politikistoj havis planon konstrui tie grandan, katolikan preĝejon. Finfine, la 27-an de junio 2007 la Oficejo pri Civila Aviado konsentis konstrui tie la interregionan flughavenon kondiĉe ke la aerodromo estos pli longa (ĉ. 2 kilometroj) por servi al pli grandaj aviadiloj. La eŭropa Komisiono akceptis la projekton kaj ĝia realigo daŭros probable 3 jarojn.

 
Bicikla vojo, bushaltejo de publika transporto en Bjalistoko ĉe ul. Wiejska
Biciklado redakti

La biciklitinero Green Velo kuras tra Bjalistiko. En pluraj polaj urboj urbaj konsilantaroj enkondukis la principon de deviga konstruado (se eblas) de biciklovojoj dum gravaj stratriparoj, ekzemple en Gdańsk, Varsovio, Łódź, Zamość, Krakovo, Gdynia, Radom). En la praktiko tamen oni ofte ignoris tiun principon. En multaj landoj, biciklovojoj estas konstruitaj uzante itinerojn de likviditaj fervojaj linioj. Ĉi tiuj vojoj, nomataj verdaj vojoj (angle greenways), estas karakterizitaj per mildaj kurboj kaj etaj deklivoj. Ili uzas la infrastrukturon restantan post la malmuntado de reloj kaj fervojaj tramontoj - riverdigoj , tranĉeoj, pontoj kaj viaduktoj, foje eĉ tuneloj.

En 2014 estis instalita la publika bicikla luadosistemo BiKeR[2].

Sporto redakti

Jagiellonia Białystok estas pola klubo de piedpilko kun sidejo en Bjalistoko.

Lokaj famuloj redakti

 
Salono dediĉita al famaj bjalistokanoj en la palaco de Branicki

Listo de famaj homoj ligitaj kun Bjalistoko:

Esperantistoj

Artistoj

Klerikoj

Politikistoj

Sciencistoj

Esperanto redakti

Hoteloj
 
Hotel Esperanto
 
Hotel Ibis Styles
 
Hotel Aristo
 
Hotel Gołębiewski
 
Hotel Cristal
 
Hotel Branicki
 
Hotel Turkus
 
Hotel Gromada
 
Hotel BOSiR
 
Hotel Pod Herbem
 
Hotel 3 Trio
 
Hotel Podlasie
 
Hotel Belweder
 
Hotel Titanic
 
Hotel Villa Tradycja


Bjalistoko estas la naskiĝurbo de la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Li naskiĝis la 15-an de decembro 1859 ĉe la strato Zielona, kiu nun estas nomata strato Zamenhofa. Apud la loko kie iam staris la naskiĝdomo de Zamenhof pendas nun marmora tabulo. En la domo troviĝis ora libro, en kiun enskribiĝis ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Zamenhof la impulson krei lingvon internacian. Kelkfoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927, 1931, 1959 kaj 1987).

En la jaro 2009 (150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof) en Bjalistoko okazis la 94-a Universala Kongreso de Esperanto.

Ekde julio 2009 en la urbo funkcias Centro Ludoviko Zamenhof kun i.a. Esperanto-libraro kaj ekspozicio pri Bjalistoko el la tempo de Zamenhof.

Ligitaj al esperanta movado: Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Pollando

  • Tabulo, kiu memorigas la naskiĝdomon de Zamenhof (straton Zamenhofa 26) pendigita post UK 1959). En la sama loko troviĝas granda trietaĝa murpentraĵo kun famaj bjalistokaj esperantistoj
  • Monumento al Ludoviko Zamenhof sur la skvaro ĉe la strato Malmeda
  • Memortabulo sur muro de iama gimnazio (nuntempa liceo numero 6, straton Warszawska) en kiu lernis Zamenhof en la jaroj 1869-1873
  • Familia domo de intermilita esperantisto Jakobo Ŝapiro kaj memortabulo pri li (straton Lipowa 31/33)
  • Bjalistoka Esperanto-Centro (straton Piękna 3)
  • Porinfana Klinika Hospitalo je la nomo de Ludoviko Zamenhof (straton Waszyngtona 21) - tie troviĝas la aŭskultantara salono nomita "Salono Esperanto" kaj malgranda ekspozicio pri la patrono; en 1993 Bahaa Esperanto-Ligo financis ĉambron por fizika ekzercado je la nomo kaj kun tabuleto de Lidja Zamenhof
  • Kvar stratoj: Zamenhofa, Esperantystów, Antoniego Grabowskiego kaj Jakobo Ŝapiro
  • Historia muzeo (straton Warszawska) kelkfoje preparadis ekspoziciojn pri Zamenhof kaj enhavas multajn memoraĵojn pri Bjalistoko de Zamenhofa epoko
  • Iama bazlernejo numero 23 je la nomo Ludoviko Zamenhof; la lernejo estis likvidita en 2000 pro manko de lernantoj
  • Ekde la 15-a de decembro 2008 nova bazlernejo n-ro 51 havas la nomon Ludoviko Zamenhof
  • Itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj en tri lingvoj - pola, angla kaj Esperanto, kiu ekde junio 2009 gvidas turistojn laŭ la plej gravaj lokoj ligitaj kun multkultureco de la urbo kaj Esperanto.
  • Monumento al juna Zamenhof
  • En la jaro 2012 la Urbestro de Bjalistoko subskribis kontrakton pri kunlaboro surbaze de Esperanto kun la Komunumo Mazara del Vallo en Sicilio

Partneraj urboj redakti

  Nederlando Eindhoven
  Rusio Kaliningrado
  Litovio Kaŭno
  Latvio Jelgava
  Belorusio Hrodno
  Usono Milwaukee
  Pollando Częstochowa
  Hungario Miskolc.

  Francio Dijon : interŝanĝoj okazis inter la urbo Bjalistoko kaj la komunumaro Granda Diĵono [3].

Honoraj civitanoj de Bjalistoko redakti

La titolo de Honora Civitano de la Urbo Bjalistoko estis atribuita al 16 personoj:

Literaturo redakti

(eo, pl) Adam Dobroński, Bjalistoko, la urbo de Zamenhof, 20 desegnaĵoj (de Henryk Wilk), bildoj de lokoj el la junaĝo de Zamenhof, Bjalistoko, 1988[4].

Interesaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj." El letero de L. L. Zamenhof al N.A. Borovko de 1895.
  2. "Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo" El poŝtkarto al Theodor Čejka

Referencoj redakti

  1. Bjalistoko en vortaro.net
  2. (pl) BiKeR? Ni veturas!, bikerbialystok.pl
  3. Vidu paĝo 2
  4. (eo) Bjalistoko, la urbo de Zamenhof / Białystok, miasto L. Zamenhofa, UEA-katalogo
  5. (nl) Evert de Vos, Verbeter de wereld, spreek Esperanto, De Groene Amsterdammer, la 20-an de decembro 2023

Eksteraj ligiloj redakti