Anna Romantowska
pola aktorino
Anna ROMANTOWSKA (nask. la 16-an de majo 1950 en Bjalistoko) estas pola kina kaj teatra aktorino.
Anna Romantowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1950 (73-jaraĝa) en Bjalistoko |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio |
Familio | |
Edz(in)o | Krzysztof Kolberger • Jacek Bromski |
Infano | Julia Kolberger |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
En 1974 ŝi finis la studojn ĉe Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio. Ŝi aktoris en Silezia Teatro Stanisław Wyspiański en Katowice (en la jaroj 1974-1975), en la Nacia Teatro (1975-1984) kaj en la varsovia Teatro Studio.
Anna Romantowska estis la edzino de aktoro Krzysztof Kolberger kaj reĝisoro Jacek Bromski. Ŝi estas la patrino de reĝisorino Julia Kolberger[1].
Referencoj redakti
- ↑ Życie na Gorąco n-ro 49, la 3-a de decembro 2015, pp. 8–9