Alfons Karny (naskiĝis la 14-an de novembro 1901 en Bjalistoko, mortis la 14-an de aŭgusto 1989 en Varsovio) estis pola skulptisto. Li portretis elstarajn polajn (Mikołaj Kopernik, Adam Mickiewicz, Józef Piłsudski) kaj eksterlandajn figurojn. Liaj granitaj kaj bronzaj skulptaĵoj ricevis orajn medalojn ĉe ekspozicioj en Parizo kaj Bruselo.

Alfons Karny
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1901 (1901-11-10)
en Bjalistoko
Morto 14-an de aŭgusto 1989 (1989-08-14) (87-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Kongresa PollandoPollando
Alma mater Lernejo de Belartoj en Varsovio
Okupo
Okupo skulptisto • grafikartisto
vdr
Alfons Karny (dekstre) en konversacio kun Leopold Staff en Varsovio, 1950-aj jaroj
La tombo de Alfons Karny ĉe la tombejo Powązki en Varsovio

Vivo redakti

Li naskiĝis la 14-an de novembro 1901 en malriĉa familio en Bjalistoko. En 1920 li aliĝis al la armeo de generalo Józef Haller, en kies vicoj li batalis ĉe la fronto.

En 1923 li transloĝiĝis al Varsovio. En 1924 li komencis studi ĉe la Belarta Lernejo en Varsovio sub la gvidado de Tadeusz Breyer. En 1925 la skulptaĵoj de Karny estis prezentitaj ĉe ekspozicio de verkoj de studentoj de artaj lernejoj kadre de la Internacia Ekspozicio de Dekoraj Artoj en Parizo. Diplomiĝinte en 1930, la artisto stipendiiĝis en Francio, Germanio kaj Belgio.

En 1939 la skulptaĵoj de Alfons Karny estis ekspoziciitaj en Londono, kaj poste en Novjorko – el kiu ili ne revenis pro la eksplodo de la milito.

Dum la septembra kampanjo, la laborejo kaj troviĝantaj ene verkoj de la artisto estis detruitaj per bombado. En la jaroj 1940–1945 Karny intense laboris en nova loko, kiu estis ankaŭ la sidejo de konspira universitato. Dum la Varsovia Ribelo li denove perdis sian studion kaj iujn el siaj skulptaĵoj.

Post la milito Karny komencis verki kadre de la pola socialisma realismo. Tamen liaj verkoj el tiu periodo, kvankam ili prezentis la tiutempajn deziratajn temojn, ne deviis stile de la formoj kreitaj de li en la 1930-aj jaroj. En 1949 li ricevis laborejon en Varsovio ĉe la strato Wiejska. En 1960 la skulptisto aranĝis someran skulptejon en Gdansko, kien li vojaĝis ĉiun someron.

En 1963 estis aranĝita la unua individua ekspozicio de Karny – vojaĝanta prezentado de liaj skulptaĵoj.

Alfons Karny mortis la 14-an de aŭgusto 1989, post mallonga malsano. La entombigo okazis ĉe la tombejo Powązki en Varsovio (tombo n-ro 168-6-17)[1]. En septembro okazis postmorta ekspozicio de la artisto, organizita ankoraŭ dum lia vivo[2].

Ekde 1974 la verkoj de la artisto estis ekspoziciitaj ĉe la Distrikta Muzeo en Bjalistoko, kaj ekde la 19-a de marto 1993 ĉe la Muzeo de skulptaĵoj Alfons Karny en Bjalistoko.

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti