Wehrmacht ("VERmaĥt", laŭvorte: defendopovo) estas la nomo de la armeo de Nazia Germanio en la jaroj 1935 - 1945. La plej supera komandanto de la Wehrmacht estis Adolf Hitler. Dum la Dua Mondmilito la Wehrmacht partoprenis militkrimojn kune kun Gestapo kaj Waffen-SS. Dum la periodo de kapitulaco memmortiĝis 64 generaloj de ter-armeo, 16 generaloj de Luftwaffe kaj 11 admiraloj – la kaŭzo, krom konscio pri la malvenko, estis emo eviti respondecon pro la farataj militkrimoj.

Wehrmacht
emblemo
armitaj fortoj
Komenco 21-a de majo 1935 vd
Fino 8-a de majo 1945 vd
Antaŭe Reichswehr vd
Poste BundeswehrNacia Popolarmeo vd
Lando(j) Nazia GermanioOkupacio de Germanio vd
Sidejo Wünsdorf
vdr

Estiĝo redakti

La Wehrmacht estiĝis el la Reichswehr (laŭvorte: regnodefendo), kiam la ministro pri defendo (aŭ milito) Werner von Blomberg prezentis la 16-an de marto 1935 al la registaro dekreton pri Wehrmacht.

Organiza strukturo redakti

La armeon direktis Oberkommando der Wehrmacht (OKW), kies superulara komandantejo (ĉefstabo) estis Oberkommando des Heeres (OKH).

La Luftwaffe (el la germana Luft - aero kaj Waffe - armilo) estas germana nomo por Germana Aerarmeo. Historie, Luftwaffe nomiĝas aerarmeon de Nazia Germanio inter 1935 kaj 1945, ĉefe dum la Dua Mondmilito. Luftwaffe estis fondita en 1935 kaj ties patro kaj arkitekto estis Hermann Göring, kiu konstruis ĝin kiel elitan kaj post SS eble politike la plej konscia armea konsistero de Adolf Hitler, respektive de la nazia Tria regno.

La Kriegsmarine («mararmeo» en la germana lingvo) estis la mararmeo de Germanio de 1935 ĝis 1945. Ĝi anstataŭis la imperian germanan mararmeon de la Germana Imperio (1871–1918) kaj la intermilita Reichsmarine (1919–1935) de la Vajmara Respubliko. La Kriegsmarine estis unu el la tri oficialaj branĉoj de la Wehrmacht, la germanaj armitaj fortoj de 1935 ĝis 1945, kune kun Heer kaj Luftwaffe.

La OstlegionenOstgruppen («orientaj legioj aŭ grupoj» en la germana lingvo) estis fortoj de la Wehrmacht, kiuj konsistis el fremdaj konskripciuloj, volontuloj aŭ militkaptitoj. La soldatoj plejparte devenis de la teritorioj okupitaj de Nazia Germanio oriente, precipe de Sovetio. Tiuj fortoj ĝenerale havis malbonan materialon, kaj ne estis rigarditaj samkiel klasikaj germanaj fortoj.

Agado redakti

La nombron de soldatoj deĵorantaj en la Wehrmacht dum la tempo de ties ekzistado oni taksas de 15 ĝis 20 milionoj da viroj. Ĉirkaŭ 5,3 milionoj da viroj mortis dummilite kaj 11 milionoj da viroj estis militkaptitaj (parto mortis en la militkaptiteco).

26.10.1939: Germana okupado de Pollando: generalo Franz Halder, Ĉefo de Ĝenerala Stabo de la germanaj surteraj armeoj skribis en sia taglibro: Paktado kun Moskvo pri interŝanĝo de germanoj el Volinio kontraŭ ukrainoj kaj judoj. 400 germanaj funkciuloj (plenrajtaj) iros al Rusio, 1000 rusaj funkciuloj alvenos al teritorio de la komandantaro "Oriento" (al Pollando). Tie ili restos 4 semajnojn. Ilin observos homoj de Himmler (spionado)

16.08.1943: Wehrmacht masakris 317 personojn de greka vilaĝo Kommeno (Epiro), en tio 74 infanojn ĝis 9 jaroj - duono da loĝantoj sukcesis eskapi tranaĝinte apudan riveron.

27.10.1944: Wehrmacht mortigis en Nienaszów 20 polojn kaj bruligis 230 domojn.

14.11.1944: Otto Schimek, aŭstra soldato de Wehrmacht estis pafekzekutita pro neplenumo de mortpuno kontraŭ polaj civiluloj

Oficiroj redakti

Militkrimoj redakti

Unuaj krimoj estis faritaj jam komence de septembro 1939. La 4-an de septembro soldatoj de germana 42-a regimento de infanterio murdis en Częstochowa ne malpli ol 227 personojn.

Interesaĵoj redakti

  • 23.08.1939: En Obersalzberg Hitler formulis kontraŭpolan instrukcion al altrangaj oficiroj de Wehrmacht: detruo de Pollando estas nia plej proksima celo. Mi sendas orienten miajn taĉmentojn kun la kadavra kranio kun ordono mortigi sen kompato ĉiujn virinojn kaj infanojn de la raso kaj pola lingvo. Estu brutalaj kaj agu kun la plej granda krueleco. Tiamaniere ni akiros lebensraum, kio necesas al ni
  • 6.12.1944: Ĉefa Komandejo de Wehrmacht deklariĝis kontraŭ deviga trudlaboro de polaj oficiroj en militprizonoj

Statistikaĵoj redakti

31.10.1944: Germanaj armeoj, la 2-a kaj 9-a, dum bataloj ekde la 1-a de aŭgusto 1944 perdis 122 706 mortigitojn, vunditojn aŭ malaperintojn.

Vidu ankaŭ redakti