Kontraŭpolismo

Kontraŭpolismo (pole: antypolonizm, ankaŭ: polofobio) estas termino difinanta kolektive ĉiajn antaŭjuĝojn kaj malamikajn sintenojn kontraŭ poloj.

"Eniro por poloj malpermesita" („Polakom wstęp wzbroniony!”) – la informtabulo pendanta en okupita Pollando de la jaro 1939
Teroro kaj ekzekutoj fare de germanoj ("Einsatzkommando") en okupita Pollando (oktobro 1939)
La germanaj grupoj de la "Einsatzkommando"

Historia ekvivalento de kontraŭpolismo estas polvorado, la vorto uzata en la 19-a jarcento pri la kontraŭpola politiko de Otto von Bismarck.

Historio de la nocio redakti

 
La germanaj publikaj ekzekutoj de polaj civitanoj en vilaĝo Różki, proksime de Radom, 1942
 
La viktimoj antaŭ la ekzekuto en Masakro de Piaśnica
 
La amas-ekzekuto en Piaśnica (Masakro de Piaśnica
 
La momento antaŭ la ekzekuto, Masakro de Piaśnica
 
Polaj viktimoj de masakro en la vilaĝo Lipniki, murditaj nokte la 26an de marto 1943, la Volinia masakro
 
La Dispartigoj de Pollando, 1795
 
La 19a jarcento, la rusiaj (caraj) ekziloj de poloj al Siberio (la pentraĵo de Sochaczewski)
 
La puna kaptado kaj soldatigo de polaj infanoj fare de rusaj soldatoj en Varsovio (dum kaj post la Novembra Ribelo, t.e. en la jaroj 1831-1832)

La termino kontraŭpolismo estis malofte uzata de la komenco de la 20-a jarcento (ĝi aperas interalie en la laboraĵo de profesoro pri historio Franciszek Bujak La question Juive en Pologne el 1919) analoge al kontraŭjudismo. La difinon kontraŭpolismo en la kunteksto de biologia ekstermigo de poloj pluroje uzis germanaj nacisocialistoj en okupata Pollando. Hans Frank resumante sian eldiron pri trapaso de la Eksterordinara Ekstermiga Agado en Ĝenerala Gubernio konstatis: "Ni plu okupos starpunkton decide kontraŭpolan". Kontraŭpolismon kun kontraŭjudismo ankaŭ ligis Edmund Osmańczyk en eldonita en 1947 libro Sprawy Polaków (Polaj aferoj). Ankaŭ uzata interalie de Jan Józef Lipski en analoga kunteksto en la jaroj de "Solidareco". Komence de la 1990-aj jaroj la termino kontraŭpolismo aperis en la polaj dekstrulaj kaj maldekstrulaj publikaĵoj kiel respondo al akuzoj pri kontraŭjudismo flanke de judaj medioj. La difino gajnis popularecon dum la disputo pri la pogromo en Jedwabne.

Nunteme la termino kontraŭpolismo eniris la lingvan uzon, ĝenerale uzata en gazetaro, aperas en oficialaj dokumentoj de la pola Sejmo kaj Episkoparaj Konferencoj.

Signifo de la termino redakti

La fonton de kontraŭpolismo oni devas vidi en politiko de germanigo kaj rusigo gvidata de aneksantoj. Otto von Bismarck, ĉefministro de Prusio kaj posta kanceliero de Nazia Germanio, diris pri poloj: Vi batu polojn tiom longe, ĝis kiam ili ne perdos fidon al senco de la vivo. Mi kompatas la situacion, en kiuj ili troviĝas. Se tamen ni volas pluekzisti, ni havas nur unu eliron – ekstermi ilin. Laŭ posta nacisocialista teorio poloj apartenas al kategorio de subhomoj ne taŭgaj al memstara regado. Direktivo n-ro 1306 de la Ministerio pri Propagando de Nazia Germanio el la tago 24.10.1933 ordonis oficialan traktadon de poloj kiel subhomoj – Estu klara por ĉiu en Germanio, eĉ por la lasta melkistino, ke poleco estas samsignifa kun subhomeco. (...) Oni devas tion fari ĝis la tempo, kiam ĉiu civitano de Germanio havos en sia subkonscio tion, ke ĉiu polo, ne gravas ĉu laboristointelektulo, vevus esti traktata kiel vermaro. Nacisocialistoj post ekstermo de la parto de la pola nacio planis el la resto fari sklavojn. Germanaj nazioj faris tiucele sur teritorio de okupata Pollando plurajn krimojn, en kiuj partoprenis SS kaj Wehrmacht. Ekzemplo estas Generalplan Ost, kadre de kiu oni planis ekstermon kaj deportadon de la plimulto da slava loĝantaro de Zamość-regiono.

Kontraŭpolismo ofte baziĝas sur etnaj stereotipoj, kondukantaj al diskriminaciaj kondutoj kaj vidataj kiel maljustigaj. Uzantaj tiun ĉi terminon publicistoj, politikistoj kaj klerikoj profitas ĝin plejofte en kunteksto de incidentoj, montrantaj malemon al poloj (Polish jokes, stereotipaj frazoj pri Pollando en eksterlandaj amasmedioj, historiaj mensogoj kiel la polaj morto-koncentrejoj).

Elektitaj eventoj redakti

  • 23.08.1939: En Obersalzberg Hitler formulis instrukcion al altrangaj oficiroj de Wehrmacht: detruo de Pollando estas nia plej proksima celo. Mi sendas orienten miajn taĉmentojn kun la kadavra kranio kun ordono mortigi sen kompato ĉiujn virinojn kaj infanojn de la raso kaj pola lingvo. Estu brutalaj kaj agu kun la plej granda krueleco. Tiamaniere ni akiros lebensraum, kio necesas al ni
  • 3.11.1939: En "Thorner Freiheit" aperis artikolo titolita Post 5 jaroj neniu pola vorto estos elparolata ĉi tie.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Stanisław Dąbrowa-Kostka, Hitlerowskie afisze śmierci (Morto-afiŝoj de Hitler), KAW Varsovio 1983, p. 80.
  • Edmund Osmańczyk, Sprawy Polaków, Wydawnictwo Śląsk (Eldonejo Silezio) 1982.
  • Tadeusz Piotrowski, Genocide and Rescue in Wolyn: Recollections of the Ukrainian Nationalist, Ethnic Cleansing Campaign Against the Poles During World War II, McFarland & Company, 2000, ISBN 0-7864-0773-5.
  • Tadeusz Piotrowski, Vengeance of the Swallows: Memoir of a Polish Family’s Ordeal Under Soviet Aggression, Ukrainian Ethnic Cleansing and Nazi Enslavement, and Their Emigration to America, McFarland & Company, 1995, ISBN 0-7864-0001-3
  • Lukas, Richard C., Norman Davies (antaŭvorto), Forgotten Holocaust, The Poles Under German Occupation 1939—1944 (Forgesita holokaŭsto. Poloj sub la germana okupado 1939-1944), 2001
  • Władysław kaj Ewa Siemaszko, Ludobojstwo na ludności polskiej Wołynia 1939—1945 (angle: The Genocide Carried Out by Ukrainian Nationalists on the Polish Population of the Volhynia Region 1939—1945., Warsaw, 2000.
  • Raport o antypolonizmie (Raporto pri kontraŭpolismo), p. 22-31, en "Do Rzeczy", n-ro 7/260, 12-18-a de februaro 2018
  • M.B.B. Biskupski, Hollywood's war with Poland, 1939-1945, enpoligo: Nieznana wojna Hollywood przeciwko Polsce 1939-1945 (Nekonata milito de Holivudo kontraŭ Pollando 1939-1945), Varsovio 2011, p. 390, ISBN: 978-83-89812-77-0

Komparu kun redakti

Antisemitismo (Kontraŭjudismo)

Interesaĵo redakti

Post la ribelo de Varsovio germanoj bruligis en Varsovio per flamĵetiloj 50 000 manuskriptojn, plejparte nelegatajn, en tio ankaŭ en la lingvoj franca, itala kaj angla.

Eksteraj ligiloj redakti