Krimo en Niemiliakrimo en vilaĝo Niemilia, en distrikto Kostopol en pli frua vojevodio Volinio. Viktimo de la krimo estis 126 poloj. Aŭtoreco de la krimo de la 26-a aŭ 27-a de majo 1943 ne estis certe solvita. Kiel atakantoj estas indikata Ukraina Popola Revolucia Armeo aŭ, kio estas pli verŝajna pro aliaj krimoj okaziĝintaj sur tiu ĉi teritorio, Ukraina Ribela Armeo.

Antaŭ krimo redakti

Marte 1943 laŭ iniciato de Leopold Garde pseŭdonomo "Beskid", konspira membro de Pola Enlanda Armeo kreiĝis memdefenda grupo kalkulanta 50 personoj, kiu posedis kelkajn pafilojn. Ekde fino de marto poloj dum du semajnoj gastigis ukrainojn de Bystrzyce, kiuj fuĝis de sia vilaĝo antaŭ planata germana ekstermo. Aprile 1943 en arbaro URA-anoj murdis 17-jaran leterportistinon Jadwiga Kutasiewicz.

Krimo redakti

Frumatene la 26-an aŭ 27-an de majo 1943 kelke da armitaj grupoj de URA eniris la vilaĝon. Inter atakantoj oni ekkonis multajn loĝantojn de ĉirkaŭaj vilaĝoj de la komunumo Ludwipol. La atakantoj perforte eniris domojn mortigante siajn viktimojn per hakiloj, tranĉiloj kaj forkegoj. Provantajn forkuri aŭ sin defendi oni mortigis per pafiloj. Post la masakro oni prirabis la vilaĝon kaj bruligis ĉ. 51 domojn. Surprizita memdefendo ne organizis la reziston, saviĝis interalie Mateusz Reszczyński, kiu per forkego mortigis 4 atakantojn kaj kaŝiĝis sub korpoj de mortigitoj.

Venontan tagon alvenis de Bystrzyce germanaj ĝendarmoj, sub kies protekto oni evakuis savitojn. Vunditaj ricevis helpon en Bystrzyce, kaj poste estis transportitaj al malsanulejo en Kostopol. Plimulton de la viktimoj oni ne sukcesis identigi pro tro masakritaj kadavroj. Ĉiuj estis enterigitaj en komuna tombo apud bieno de Franciszek Żygadło.

Memorigo de la viktimoj redakti

En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la tombo estis ĉirkaŭbarita kaj apud ĝi starigita obelisko. Sur la monumento estis surskribo: Ĉi tie estas entombigitaj 170 loĝantoj de la vilaĝo Niemilja pafmortigitaj de de Burĵuaj Ukrainaj Naciistoj en 1943. Eterna memoro. Poste ĝi estis detruita kaj nun sur loko de la tombo troviĝas nur kurgano kovrita de graso.

Bibliografio redakti