Subhomo (germane: Untermensch, pluralo: Untermenschen) estas termo, kiu iĝis fifama, uzate en Naziisma rasa ideologio por priskribi "malsuperajn homojn", precipe "popolojn de la Oriento", kiel judojn, ciganojn, hungarojn, rumanojn kaj slavajn gentojn inkludante polojn, rusojn, belorusojnukrainojn.[1][2][3]

La Nazioj asertis, ke kelkaj poloj, nordaj kaj okcidentaj rusoj havis Nordajn trajtojn kiel helan hararon kaj okulan koloron, kaj estus rase "germanigeblaj". Ili ankaŭ konsideris, ke ioma nombro da hungaroj, rumanoj, ĉeĥoj, ukrainoj kaj belorusoj ankaŭ germanigeblas. Laŭ la Generalplan Ost multaj slavoj estus internigotaj en la Trian Regnon. La Nazioj certis, ke multokaze poloj kaj rusoj estus tro patriotaj, ke ili rezistus germanigon, do ili decidis elpeli plejmultajn slavojn en Siberion. Ili certis, ke ĉiuj homoj, kiu rase konvenis por esti germanoj iĝu objekto de germanigo aŭ esti elpelitaj el Eŭropo. Ili ankaŭ certis, ke kvankam multaj slavoj rase konvenus por esti germanoj, la ĉefa celo estis internigi homojn en la Trian Regnon, por ili adoptu germanan etnoidenton kaj iĝu produktivaj germanaj civitanoj. Tiu ĉi koncepto konatas kiel germanigo.[4]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti