Hans Frank

Nazia germana politikisto

Hans Michael Frank (naskiĝis la 23-an de majo 1900 en Karlsruhe, mortis la 16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis nazia-germana politikisto. Li aliĝis al la Deutsche Arbeiterpartei (DAP) [Germana Laboristo-Partio], antaŭaĵo de NSDAP, jam en 1919, funkciis kiel advokato de Adolf Hitler kaj estis ĉefa juristo en la „Tria Regno“. Post 1933 li organizis la „Gleichschaltung“ (naziigon) de la justico en Bavario kaj poste en tuta Germanujo. Li estis parlamentano dum la Vajmara Respubliko kaj regna ministro senfaka. Dum la Dua Mondmilito li estis ĝenerala guberniestro de Ĝenerala Gubernio en okupata pola teritorio, kaj samtempuloj nomis lin „buĉanto de Pollando“ aŭ „judobuĉinto de Krakovo[1]. Lia subministro Josef Bühler nomis lin en Nurenbergo „reĝo de Polujo“.[2]

Hans Frank
Persona informo
Hans Michael Frank
Naskonomo Hans Michael Frank
Naskiĝo 23-an de majo 1900 (1900-05-23)
en Karlsruhe
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (46-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio • Germana Laboristpartio vd
Subskribo Hans Frank
Familio
Edz(in)o Brigitte Frank vd
Infanoj Niklas Frank vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en BerlinoĈefgubernio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank apartenis al la 24 akuzitoj de la Nurenberga Proceso kontraŭ la ĉefaj militkrimuloj antaŭ la postmilite instalita Internacia Milita Juĝejo (International Military Tribunal (IMT) / Internationaler Militärgerichtshof (IMG), antaŭaĵo de la Internacia puna kortumo de 1998). Tiu kulpigis lin la 1-an de oktobro 1946 en du el tri akuzeroj kaj mortkondamnis lin. En la nokto de la 15-a al la 16-a de oktobro 1946 Frank estis ekzekutata per pendumado.

Eldiroj de Hans Frank redakti

  • 19.11.1939: Berlino: el taglibro de Joseph Goebbels: el Krakovo alvenas Frank. Plendas plenamare pro mola kaj cedema kondutmetodo de Wehrmacht. Ĉi tie denove interveno de Führer estas bezonata
  • Kontraŭpolismo: „Ni ne devus esti tro sentemaj, kiam ni aŭdas la nombron de 17 000 pafmortigitaj poloj. Mi ne hezitas klarigi, ke se estus pafmortigita unu germano, anstataŭe oni pafmortigu cent polojn”

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bavara Radio: [https://web.archive.org/web/20100112140902/http://www.br-online.de/wissen-bildung/collegeradio/medien/geschichte/prozess/hintergrund/ Arkivigite je 2010-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Fonaj informoj pri la Nurenberga Proceso 1945/46.
  2. Der Prozess gegen die Hauptkriegsverbrecher vor dem Internationalen Militärgerichtshof, 23. April 1946, Bd. 12, S.95

Eksteraj ligiloj redakti