Tuleo-Societo

germana sekreta okultisma societo

Tuleo-Societo (/ˈtuːlə/; germane Thule-Gesellschaft), komence nomumita kiel la Studiengruppe für germanisches Altertum ("Esplor-grupo pri la ĝermana Antikveco"), estis germana okultisma kaj popolec-ideologia grupo fondita en Munkeno tuj post la Unua Monda Milito, nomita kiel la mitologia norda lando je la greka legendo. La societo estas rimarkinda ĉefe kiel la organizaĵo kiu sponsoris la Germanan Laboristan Partion (DAP; Deutsche Arbeiterpartei) kiu poste estus reorganizota far Adolf Hitler kiel la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (NSDAP aŭ Nazia Partio). Anoj de Tuleo-Societo estis elstaregaj altrangaj futuraj naziestroj aŭ ideologiaj teoriadistoj, interalie; Rudolf Hess, Alfred Rosenberg, Hans Frank, Dietrich Eckart kaj Gottfried Feder.[1]

Tuleo-Societo
emblemo
sekreta societo
Völkisch movement
Komenco aŭgusto 1918 vd
Fino 1930 vd
Lando(j) Vajmara Respubliko vd
Sidejo Bavario
Ideologio

naziismorasismoantisemitismoantikomunismo • Völkisch movement

Fondinto(j) Rudolf von Sebottendorf vd
vdr

Kredoj redakti

Elstara fokuso de la Tuleo-Societo estis la originoj de la "arja raso". En 1917, homoj kiuj volis unuiĝi al la "Ĝermana Ordeno", disde kiu la Tuleo-Societo disvolviĝus en 1918, devus havi specialan "sango-deklaron je fido" koncerne al sia propra deveno:

La subskribanto per ĉi tio ĵuras je sia tutscio kaj kredo ke nenia juda aŭ kolora sango trafluas nek siajn proprajn nek edzinajn vejnojn, kaj ke inter siaj prauloj neniaj anoj estas apartenantaj al haŭtkoloraj rasoj.

"Tuleo" (greke Θούλη) estis lando poziciita far greko-romiaj geografoj sur la plej norda nordo (laŭkutime montrita kiel Islando).[2] La latina vortaĵo "Ultima Thule" estas ankaŭ menciita far la romia poeto Vergilio en siaj paŝtistaj poemaĵoj nomitaj la Georgiko.[3] Tuleo origine estis plej eble nomo por Skandinavio, kvankam Vergilio simple uzas ĝin kiel proverbon rilate al la konata rando de la mondo, do ĝi ne nepre devus esti komprenita kiel la laŭvorta hodiaŭa Skandinavio.[4] Tuleo-Societo identigis la mitan Ultima Thule kiel perdiĝitan antikvan teramason ĉe la ekstrema nordo, ĉirkaŭ GronlandoIslando,[5] kiu, laŭ naziaj mistikuloj estis la ĉefurbo de la antikva Hiperboreio.

Agado redakti

La Tuleo-Societo allogis proksimume 250 anojn en Munkeno kaj proksimume 1500 aliajn en Bavario.[6]

La sekvantaro de la Tuleo-Societo kunhavis profundan intereson pri rasaj teorioj kaj, ĉefe, pri kontraŭbatali kaj judojn kaj komunistojn. Sebottendorff planis malsukcese preni kiel ostaĝon la bavaran socialisman prezidenton Kurt Eisner en decembro 1918.[7][8] Dum la Bavara Soveta Respubliko de aprilo 1919, Tuleanoj estis akuzitaj pro supoza provo enfiltri ĝian registaron kaj realigi puĉon. Je la 26-a de aprilo, la komunisma registaro de Munkeno sturmis la societan sidejon kaj elprenis sep tuleanojn kiel malliberulojn, kaj sekve ekzekutis ilin je la 30-a de aprilo. Inter la ekzekutituloj estis Walter Nauhaus kaj kvar konataj aristokratuloj, inkluzive la Grafino Heila von Westarp kiu agis kiel sekretariino de la grupo, kaj la princo Gustav von Thurn und Taxis, kiu rilatiĝis al pluraj reĝaj eŭropaj familioj.[9][10] Responde al tio, la Tuleo-Societo organizis civitanan insurekcion dum la blankaj trupoj eniris la urbon je la 1-a de majo.[11]

Münchener Beobachter ĵurnalo redakti

En 1918, la Tuleo-Societo aĉetis lokan ĉiusemajnan ĵurnalon, Münchener Beobachter (Munkena Observanto), kaj ŝanĝis ĝian nomon al Münchener Beobachter und Sportblatt (Munkena Observanto kaj Sportpapero) je provo plibonigi ĝian atingon kaj produktiĝon. La Münchener Beobachter poste iĝos Völkischer Beobachter, la ĉefa nazia ĵurnalo. Ĝi estis eldonita fare de Karl Harrer.

Referencoj redakti

  1. Kershaw, Ian (2000). Hitler, 1889-1936: Hubris, W. W. Norton & Company, pp. 138–139.
  2. "Perseus Digital Library", citante la anglalingvan vortaron Dictionary of Greek and Roman Geography de s-ro Smith
  3. Vergil, Georgics, 1.30
  4. Oxford Classical Dictionary 2003
  5. Goodrick-Clarke, Nicolas (1995) The Occult Roots of Nazism: Secret Aryan Cults and Their Influence on Nazi Ideology Novjorko, NYU Press. p.145
  6. Goodrick-Clarke 1985, p. 143
  7. Phelps 1963
  8. Goodrick-Clarke 1985
  9. Timebase 1919 Arkivigite je 2006-09-29 per la retarkivo Wayback Machine . Timebase Multimedia Chronography. Accessed April 18, 2008.
  10. Goodrick-Clarke 1985
  11. Goodrick-Clarke 1985