Kurt Eisner

germana socialisma politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto

Kurt EISNER, naskita la 14-an de majo 1867 en Berlino, murdita la 21-an de februaro 1919 en Munkeno (de Anton Arco-Valley), estis germana socialisma politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Kurt Eisner
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1867 (1867-05-14)
en Berlino
Morto 21-an de februaro 1919 (1919-02-21) (51-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Anton Graf von Arco auf Valley vd
Tombo Nova juda tombejo en Munkeno vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Askana gimnazio, Berlino • Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Memorigilo Kurt Eisner
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pavima monumento pri Eisner

Li estis membro de SPD, ekde 1917 de USDP. Historian signifon li akiris kiel gvidanto de la novembra revolucio de 1918 en Bavario, kaj kiel unua ĉefministro de la Popola Ŝtato de Bavario, proklamita de li post la unua mondmilito. La revolucio malmultajn semajnojn post lia murdiĝo kondukis al la fondo de la (mallongdaŭra, de aprilo ĝis majo 1919) Munkena Soveta Respubliko.