Melkado estas la agado elpreni lakton el la laktoglandoj de animalo, tipe bovinoj (bovo), akvobubaloj, kaproj, ŝafoj kaj pli rare kameloj, ĉevaloj kaj azenoj. Melkado povas esti farita mane aŭ maŝine, kaj postulas ke la animalo estu tiam aŭ ĵuse graveda.

Manmelkado.
Melkado de boaco (19a jarcento).

Manmelkado

redakti

Manmelkado estas farita per masaĝado kaj subpelado el la cicoj de la mamaro, ŝprucante la lakton en sitelon. Estas du ĉefaj metodoj uzataj nome la jenaj:

  • La pinto de la cico estas kaptita inter indikofingro kaj dikfingro, sendante lakton en la plej suban parton, kiu estas tiam premita fare de la aliaj fingroj, ŝprucante la lakton tra la truo de la pinto de la cico.
  • La pinto de la cico estas kaptita inter fingroj kaj dikfingro, kiuj estas tiam premita suben al la cicopinto, pelante la lakton al la cicopinto.

Maŝinmelkado

redakti
 
Detalo de melkomaŝino.

Plej melkado en disvolvigita mondo estas farita uzante melkomaŝinojn. La cicotasoj estas ligataj al la bovinaj cicoj, poste la tasoj alternas inter vakuo kaj normala aerpremo por elpreni la lakton. La lakto estas filtrata kaj malvarmigita antaŭ esti aldonita al grandaj laktujegoj por stokado.

Nuntempe ekzistas tute aŭtomataj melkomaŝinoj kiuj permesas al la bovino elekti kiam estu melkata, kaj tiele oni atingas pli grandan kvanton da lakto pli efike.[1]

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti