Ĝenerala Gubernio

(Alidirektita el Ĉefgubernio)

La nomo Ĝenerala GubernioĈefgubernio (germane Generalgouvernement; pole Generalne Gubernatorstwo) rilatis al teritorioj de la iama Dua Pola Respubliko, kiujn inter 1939 kaj 1945 Tria Regno militokupis kaj ne rekte enigis en la teritorion de la Germana Regno, samkiel al la tie starigitaj administraj strukturoj sub ĉefguberniestro kaj nazia funkciulo Hans Frank kaj ties vicguberniestro Arthur Seyß-Inquart kun sidejo en Krakovo. Ĝi entenis komence areon de 95.000 km² kaj estis pligrandigita la 1-an de aŭgusto 1941 per la antaŭe sovetunie okupita Distrikto Galicio de la iama Dua Pola Respubliko je 142.000 km².

Ĝenerala Gubernio
1939 – 1945

okupita teritorio • administra divido de Germanio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Situo de la Ĝenerala Gubernio en Pollando kaj Galicio

Proklamo de la Ĝenerala Gubernio flanke de Tria Regno estis malkonkorda al la internacia juro (konvencio de Hago el 1907) kaj konsekvence eksterleĝa. Tial la gubernio estis subjekto nek de internacia juro nek de publika.

Genezo redakti

La koncepto krei Ĝeneralan Gubernion havas siajn radikojn en la ideo de Mitteleuropa, kiun estis kreontaj marionetaj ŝtatoj, en tio Pola Reĝlando sub politika ekonomia kaj militista kontrolo de Tria Regno.

Regopovoj de ĜG la 8-an de aŭgusto 1940 informis ke la Pola Ruĝa Kruco povas daŭrigi sian protektan-sanitaran agadon kaj inform-registran - dum la periodo ĝis aprilo 1943 estis 7070 laborantoj, kiuj prizorgis 2 mln da personoj (invalidoj, vidvinoj kaj orfoj post soldatoj, deportitoj).

Pli gravaj statistikoj kaj eventoj redakti

Administra disdivido redakti

Surbaze de dekreto de Adolf Hitler de la 12-a de oktobro la Gubernio estis fondita la 26-an de oktobro 1939. Konsistanta el 4 partoj:

Ĉiu po 10-13 distriktoj, kies oficiala lingvo estas la germana, kaj la pola nur permesebla, kun la ĉefurbo en Lodzo.

20.11.1939: Germanoj disdividis ĜG per dogana limo kun la ceteraj polaj enkorpigitaj teritorioj

1.11.1941: ĜG nuligis doganan kaj polican limon kun la Distrikto Galicio kaj oni nuligis Tagon de Ĉiuj Sanktuloj

El kroniko de reprezalioj redakti

1939

  • 17.10. En Berlino dum sekreta interkonsiliĝo Hitler parolante kun estro de Wehrmacht diris ke Ĝeneralan Gubernion oni devas trakti kiel "azilon" por poloj, judoj kaj aliaj "homaĉoj" de malnovaj kaj novaj areoj de Tria Regno, ke "ni devas preventi renaskiĝon de pola intelektularo kiel gvidanta tavolo. En la lando oni devas teni malaltan vivnivelon; ni volas ĉerpi de tie nur laborforton"
  • 17.10. En Lodzo Hans Frank subskribis disponon pri malpermeso forveturigi agrikulturaĵojn kaj brutaron de okupataj teritorioj
  • 30.10. Lodzo: Supera Komandanto de SS kaj Polico en ĜG subskribis alvokon pri reveno al servo de ĉiuj oficiroj kaj oficistoj de la pola Ŝtata Polico sub minaco de "plejaltaj punoj" - marte 1940 en t.n. blua polico jam servis 9589 policanoj en uniformoj kaj 1173 policanoj de krimservo
  • 31.10. Regopovoj de ĜG limigis libertempon por dungitaj poloj en publika servo al 6 tagoj; en Lodzo nombro de poloj serĉantaj laboron estis 76 620; Hans Frank ordonis likvidi polajn altlernejojn en Ĝenerala Gubernio, kie aktuale estis 550 mil germanaj soldatoj kaj 80 mil policanoj kun SS-anoj; en Lublin nekonatoj forŝiris ĉiujn afiŝojn pri establo de ĜG
  • 1.11. En Varsovio oni amase celebris feston de mortintoj - varsovianoj flamigis kandelojn ne nur sur tombejoj, sed ankaŭ sur tomboj, kiuj troviĝis sur stratoj, placoj kaj en ĝardenoj — en Poznań, malgraŭ malpermeso de grupiĝo, oni same faris
  • 3.11. Varsovio: sur afiŝoj pri proklamo de ĜG la membroj de konspira organizaĵo Pola Popola Porsendependeca Kampanjo surgluis 1000 etikedojn kun la teksto: Komandanto Piłsudski dirus: kaj ni havas vin en postaĵoj; Halina Regulska en sia taglibro skribis: Ŝokis nin hodiaŭ afiŝita "Bekanntmachung" pri verdikto de mortpuno kontraŭ du virinoj Eugenia Włodarz kaj Elżbieta Zahorska. Kiel kaŭzon oni donis: "atenco kontraŭ germana soldato, respektive sabotado, t.e. forŝiro de afiŝoj" - unua malkaŝita ekzekuto de enprizonigitoj en Pawiak -, la filino de verkistino Anna Zahorska starante antaŭ ekzekuta plotono en la germana lingvo kriis: Noch ist Polen nicht verloren (Ankoraŭ Pollando ne pereis)
  • 14.11. Guberniestro de Varsovia Areo Ludwig Fischer disponis pri neceso konfirmadi ĉe li ĉiajn publikajn anoncojn; el taglibro de Ludwik Landau ni ekscias, ke en la okupata Pollando estas 100 poŝtoficejoj, oni povas skribi nur en la germana lingvo, kaj ekzemple de Lodzo al Varsovio, sed de Varsovio al neniu loko en la lando, funkcias nur regulaj trajnoj al Katowice, Vroclavo kaj Berlino, en aliaj lokoj, kie la fervojo nur limigite ekfunkciis, estas malfacile eniri al trajno kaj oni veturas per varvagonoj; apud Krakovo okazis unua amasa ekzekuto de enprizonigitoj el malliberejo de Sankta Mikaelo - viktimoj de sekvaj ekzekutoj estos ĉefe malliberuloj el Montelupich-malliberejo
  • 15.11. Germanaj specialaj juĝejoj ekzistis ĉi tage en Bydgoszcz, Częstochowa, Katowice, Kielce, Krakovo, Lodzo, Piotrków Trybunalski, Poznań, Przasnysz kaj Radom, kiuj jam verdiktis sume pri 90 mortpunoj
  • 17.11. La lasta tago de universitataj lekcioj en ĜG — post du semajnoj oni sekrete ekfunkciis ilin, sed post ekzekuto de du profesoroj, rompis
  • 20.11. Rudolf Hess anoncis ke Hitler estas kontraŭ rekonstruo de Varsovio post la detruoj kaj kontraŭ evoluo de industrio en Ĝenerala Gubernio.
  • 30.11. En ĜG nombro de senlaboruloj estis 273 294, en tio 63 470 virinoj; laŭ varsovia gazeto germanoj ekzekutis 53 judojn arestitajn la 13-an de novembro

1940

  • 31.08. En Krakovo okupada administracio en ĜG minacis mortpunon al polaj oficiroj, kiuj ne registriĝos; guberniestro Hans Frank decidis deporti de Krakovo 45-50 mil judojn, kaj Bruno Streckenbach dum konferenco de la regopovoj de ĜG konstatis: En la nuna momento oni deportas 120 000 polojn de Warthegau (Provinco Vartlando), kiuj devas malplenigi lokon por germanoj alvenantaj de Volinio
  • 17.08. El kroniko de Kazimierz Gorzkowski oni ekscias, ke en ĉirkaŭaĵoj de Krakovo disvastiĝas komunista propagando kaj la Ukraina Komitato en Krakovo laboras por Granda Ukrainio por enkorpigi polajn teritoriojn ĝis Okcidenta Bugo - de germanoj ricevis manĝohelpon por familioj, disvastigis malamon al poloj, krome deklaris, ke ĉiu ukraino dum la germana invado en Pollandon, soldato aŭ civilulo, laboris kiel spiono favore al Germanio
  • 18.08. Guberniesro Hans Frank duafoje sendis instrukcion pri subigo de kultura agado al la fako pri informado kaj propagando en la registaro de ĜG
  • 22.08. Germanaj regopovoj de ĜG konstatis ke multaj judoj en Krakovo vendas sian havaĵon, precipe meblojn al polaj kamparanoj
  • 11.10. Moskvo: TASS oficiale neis onidirojn pri tio, ke la soveta registaro turnis sin al Germanio pri redono de ĜG al Sovetunio (laŭ "Nowy Świat", la 12-an de oktobro)
  • 12.10. En Varsovio germanaj regopovoj publike informis pri kreo de 3 kvartaloj: pola, germana kaj juda
  • 18.10. Regopovoj de ĜG konfiskis polan filman aparataron
  • 22.10. Germanigo: unua germana telefonlibro, laŭ donitaĵoj de la 15-a de aŭgusto 1940, aperis
  • 31.10. Kontraŭpolismo: regopovoj de ĜG redaktis la duan liston de malpermesitaj polaj libroj, kiu ampleksis 1249 librojn kaj 103 revuojn - la malpermeso koncernis 39 aŭtorojn kaj tuton de la eldona atingaĵo de 32 institucioj; en ĜG sub germana komisara administracio estis 2500 polaj kaj judaj entreprenoj
  • 6.11. El alparolo de Hans Frank al la registaro de ĜG: Tiu ĉi lando estas destinita al plenumo de la rolo de rezervujo de laboristoj grandskale. Ni havas ĉi tie nur gigantan labortendaron, en kiu ĉio, kio signifas forton kaj memstarecon estas en la manoj de germanoj
  • 13.11. En Berlino Ministerio de Publika Klerigo kaj Propagando malpermesis kolporton en Provinco Vartlando de germanaj revuoj eldonataj en ĜG en la pola lingvo
  • 15.11. Ĝis tiu ĉi tago germanoj deportis al ĜG 294 336 polojn, en tio de Provinco Vartlando 234 620, de polaj teritorioj enigitaj al Orienta Prusio 14 636, de Supra Silezio 14 322 kaj de areo Gdańsk-Okcidenta Prusio 30 758
  • 16.01. Regopovoj de ĜG anoncis ke sekvas "katastrofa altigo de prezoj" kaj disvolviĝas eksterleĝa komerco

1941

  • 12.08. Registaro de ĜG skribe postulis transdonon de preĝejaj sonoriloj por militaj celoj ĝis la 1-a de septembro
  • 24.08. Germana polico en kelkaj urboj kaptis surstrate homojn por kontroli ĉu ili ne evitas laboron
  • 7.10. Armea inspektoro en ĜG informis germanajn militistajn regopovojn pri subnutrado de polaj laboristoj kaj malaltigo de ilia laborproduktiveco
  • 11.10. Germanaj regopovoj konstatis, ke en ĜG troviĝas granda kvanto de falsigita mono; en la gubernio estis ĉi tage 11 militprizonoj por sovetaj civitanoj, kie restis 25 mil personoj
  • 23.10. Hans Frank malpermesis al poloj kontaktiĝi kun militkaptitoj kaj helpi al ili sub minaco de malliberejo kaj monpuno
  • 13.11. En Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" en artikolo Iliaj vortoj kaj agoj polemikas kun "aplomba kaj mensoga germana propagando", asertanta, ke "la milito kun bolŝevikoj estas germana kruca militiro defende de altaj naciaj valoroj, kaj antaŭ ĉio de kristana civilizo kaj religio" donante ekzemplojn interalie de amasa murdo de pastroj

1942

1943

  • 18.10. De la 1-a de januaro ĝis la 18-a de oktobro germanaj regopovoj forveturigis de ĜG al Tria Regno 1600 fervojajn vagonojn kun mebloj por germanoj kiuj damaĝis pro aeratakoj
  • 23.10. Laŭ germana statistiko en ĜG ĝis tiu ĉi tago venĝe pereis fare de Pola Rezistomovado ĉirkaŭ 1000 germanoj

1944

  • 12.08. Pri konstruado de fortikaĵoj laboris 85 mil poloj

Vidu ankaŭ redakti

Publikaĵoj redakti

  • Janusz Gumkowski, Tadeusz Kułakowski, Zbrodniarze hitlerowscy przed Najwyższym Trybunałem Narodowym (Krimuloj de Hitler antaŭ Plejsupera Nacia Tribunalo), Wydawnictwo Prawnicze, Varsovio 1965
  • Szymon Datner, Zbrodnie okupanta w czasie Powstania Warszawskiego w 1944 roku (Krimoj de okupanto dum la Ribelo de Varsovio en 1944), Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, Varsovio 1962
  • Czesław Madajczyk, Generalna Gubernia w planach hitlerowskich. Studia (Ĝenerala Gubernio laŭ planoj de Hitler. Studoj). , Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio, 1961
  • Roman Z. Hrabar, Hitlerowski rabunek dzieci polskich (1939–1945) (Hitlera homforkapto de polaj infanoj (1939-1945)), Wydawnictwo Śląsk, Katowice 1960

Eksteraj ligiloj redakti