Heinrich HIMMLER, en esperanto Henriko Himlero[1], (naskiĝis la 7-an de oktobro 1900 en München, memmortigis sin la 23-an de majo 1945 en Lüneburg) estis germana NS-Politikisto kaj imperia estro de SS.

Heinrich Luitpold Himmler
Antaŭulo Erhard Heiden
Sekvanto Karl Hanke
Persona informo
Heinrich Luitpold Himmler
Naskonomo Heinrich Luitpold Himmler
Naskiĝo 7-an de oktobro 1900 (1900-10-07)
en Munkeno, Reĝlando de Bavario, Germana imperio
Morto 23-an de majo 1945 (1945-05-23) (44-jaraĝa)
en Lüneburg, Malsupra Saksio, Germanio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per venenado per cianido vd
Tombo Lüneburger Heide vd
Religio Romkatolika
Lingvoj germana vd
Loĝloko Maxvorstadt • Amalienstraße • Landshut vd
Ŝtataneco Nazia GermanioVajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno • Wilhelmsgymnasium • Hans-Carossa-Gymnasium vd
Partio NSDAP
Subskribo Heinrich Himmler
Familio
Patro Joseph Gebhard Himmler vd
Patrino Anna Heyder vd
Gefratoj Gebhard Ludwig Himmler • Ernst Hermann Himmler vd
Edz(in)o Margarete Bode
Amkunulo Margarete Himmler • Hedwig Potthast vd
Infanoj Gudrun Burwitz vd
Parencoj Katrin Himmler • Johann Himmler • Agathe Rosina Himmler vd
Profesio
Alia nomo Heinrich Hitzinger • Genrich Gimmler vd
Okupo politikistoterkultivisto • okultisto • laboratorioteknikisto • Gestapo employee vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1925–1945 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis kiel filo de Gebhard Himmler, instruista direktoro, kaj plenkreskiĝis inter burĝaj cirkonstancoj. Li partoprenis dum la 1-a mondmilito en rapida oficira instruado, sed ne finis tiun; li devis forlasi la armeon fine de la milito. Post la venko super Sovetunio en München, en kies disbatado li partoprenis kiel ano de libertrupo Lauterbach, studis agrikulturon en Teknika Universitato de München (1918-1922). En tiu tempo li estis ano de la studenta asocio Apollo. Li kontaktiĝis tra la asocio Artamanen kun NSDAP, en kiu li aniĝis en 1923. La 9-an de novembro 1923 li partoprenis en la Hitler-puĉo. Himmler iĝis en 1929 imperia estro de SS kaj evoluigis tiun al la plej forta duonmilitara organizaĵo de la Tria Regno. Li volis fine de la 2-a mondmilito (en marto 1945) krompakti kun la okcidentaj aliancanoj. Kiam Hitler eksciis pri liaj manovroj (28-an de aprilo 1945), li demisiigis lin pri liaj postenoj kaj ordonis lian areston. Li surpenis kaŝnomon kaj vivis postmilite en la militkaptejo de Lüneberg. Senvualiĝinte, li enprenis venenkapsulon la 23-an de majo 1945. Sekco de lia korpo estis sekretigita por 100 jaroj, t.e. ĝis 2014 (?).

Li estis unu el plej fanatikaj germanaj nazioj. La 23-an de aŭgusto 1942 ordonis aresti ĉiujn antaŭmilitajn polajn oficirojn en Ĝenerala Gubernio, la 9-an de oktobro 1942 laŭ lia ordono germana militkaptitejo en Varsovio iĝis koncentrejo KL Warschau, en kiu oni murdis 200 mil loĝantojn de la urbo. La 9-an de oktobro 1944 post falo de la Ribelo de Varsovio ordonis tute detrui Varsovion kune kun centoj da protektitaj monumentoj, kio estis plenumata de oktobro 1944 ĝis januaro 1945.

Interesaĵoj redakti

  • Kiel estro de SS malpermesis revenon al sia lando al trudlaborantaj gravedaj polinoj - la nasko devus okazi en loĝejoj aŭ en elektitaj primitivaj lokoj kaj la infano estis tuj forprenata por rasa selekto, malfortaj estis kondamnitaj al malsat-morto en specialaj vartejoj aŭ mortigataj per injektilo
  • 8.03.1940: Malpermesis al poloj eksteroficajn kontaktojn kun germanoj, devigis al registriĝo ĉe polico, limigon de restado en publikaj lokoj kaj malpermesis eniri la samajn restoraciojn, kinejojn kaj teatrojn
  • Laŭ persona ordono de Heinrich Himmler estis murdita Stefan Rowecki, pola generalo, spertulo pri militistiko, ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo. En Tria Regno li estis deklarita kiel malamiko kun n-ro unu kaj arestita de Gestapo pro denunco de la polaj perfiduloj Ludwik Kalkstein "Hanka", Eugeniusz Swierczewski "Genes" kaj Blanka Kaczorowska.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Roger Manvell, Heinrich Fraenkel, Heinrich Himmler: The Sinister Life of the Head of the SS and Gestapo. London; New York: Greenhill; Skyhorse, 1965, 2007, ISBN 978-1-60239-178-9
  • Hugh Thomas, SS 1. The Unlikely Death of Heinrich Himmler, 2002, ISBN 1-84115-307-9
  • Richard Worth, Heinrich Himmler. Murderous Architect of the Holocaust, 2005, ISBN 0-7660-2532-2
  • Katrin Himmler: Himmler i jego bracia. Historia niemieckiej rodziny (Himmler kaj liaj fratoj. Historio de la germana familio), Wydawnictwo Wołoszański, Warszawa 2006, p. 290, ISBN 83-913460-7-2
  • Peter Longerich, Heinrich Himmler: A Life. Oxford; New York: Oxford University Press, 2012), ISBN 978-0-19-959232-6

Referencoj redakti

  1. Laŭ 2a kaj 15a reguloj de Fundamento kaj konforme al Akademia rekomendo:
    http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html