Landshut
Landshut [lAnchut] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi troviĝas en la distriktaro Malsupra Bavario kaj estas ties ĉefurbo, same ĉefurbo de la distrikto Landshut, al kiu tamen la urbo Landshut ne apartenas. Fine de decembro 2019 la urbo havis 73 411 loĝantojn.
Landshut | |||
---|---|---|---|
Kastelo Trausnitz super Landshut
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Provinco | Bavario | ||
Distriktaro | Malsupra Bavario | ||
Distrikto | (eksterdistrikta) | ||
Poŝtkodo | 84001 – 84036 | ||
Aŭtokodo | LA | ||
Telefonkodo | +49-871 | ||
Retpaĝaro | www.landshut.de | ||
Politiko | |||
Urbestro | Hans Rampf (ĉefurbestro) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 629 (2007-12-31) | ||
Loĝdenso | 952 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 31′ N, 12° 9′ O (mapo)48.51666666666712.15Koordinatoj: 48° 31′ N, 12° 9′ O (mapo) | ||
Alto | 385 – 505 m | ||
Areo | 65,79 km² (6 579 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urba blazono montras tri kaskojn (helmojn), tial oni nomas la urbon ankaŭ "la trihelma".
HistorioRedakti
La urbo Landshut kaj ĝia kastelo Trausnitz [trAŭsnic] estis fonditaj en 1204 de duko Ludoviko el Kelheim. Ek de 1231 ĝi estis rezidejo de la Vitelsbaĥoj; de 1255 ĝi krome estis rezidejo de la dukoj de Bavario.
En 1475 duko Georgo la Riĉa edziĝis kun la pola reĝidino Jadwyga (Hedvigo) kaj aranĝis pompegan feston, je kies memoro regule okazas festivalo, la Princa Geedziĝo de Landshut, unuafoje en 1903, komence ĉiujare, nun ĉiukvarjare.
Tiutempe (fino de la 14-a jarcento) Landshut estis inter la plej gravaj urboj de Bavario. Kiam Georgo la Riĉa mortis, la oro en lia heredaĵo plenigis 70 kvarĉevalajn ĉarojn. Sed la tempo de la "riĉaj dukoj" finiĝis en 1503, kiam la vitelsbaĥoj de Landshut restis sen vira heredanto. La provoj de duko Georgo, devii de la laŭkontrakta sukcedo kaj senheredigi la vitelsbaĥojn de Munkeno, kaŭzis la Sukcedan Militon de Landshut, post kies fino Munkena Bavario transprenis Landshut-an Bavarion. Post tio la signifo de Landshut malkreskis.
De 1800 ĝis 1826 la Universitato de Landshut estis tiam la ununura en tuta Bavarujo: ĝi troviĝis antaŭe en Ingolstadt (Universitato de Ingolstadt) kaj poste translokiĝis al Munkeno.
Partneraj urbojRedakti
Landshut havas ĝemelajn rilatojn kun jenaj urboj:
FamulojRedakti
- En 1866 naskiĝis Hanns von Gumppenberg, verkisto kaj ĵurnalisto, kiu apartenis al la Munkena Moderno.
- En 1479 en Landshut mortis duko Ludoviko la 9-a (Bavario), "La Riĉa"
- En 1312 en Landshut mortis iama hungara reĝo Otto la 3-a (Bavario)
- Georg Altdorfer, episkopo de Chiemsee (urbido)
KonstruaĵojRedakti
Ĉar en la regiono ĉirkaŭ Landshut malabundas rokoj, multaj konstruaĵoj estas el brikoj. Eĉ la pavimo foje estas brika kaj pro tio rapide eluziĝas.
- La kirko de S-ta Marteno en la urbocentro estas la monde plej alta brika konstruaĵo.
- Kastelo Trausnitz super la urbo estas atingebla interalie per la (brik-ŝtupa) Fürstentreppe (Princa Ŝtuparo). Apud ĝi troviĝas granda parko, Hofgarten (Kortega Ĝardeno).
- La kirkoj de S-ta Jodok kaj de la Sankta Spirito estas gotikaj brikaj konstruaĵoj.
- La burĝaj domoj de la urbocentro montras tipajn fasadojn de la antaŭalpa regiono.
- Ottonianum estas eksa lerneja konstruaĵo el 1839, kun grop-tegmento.
- Okcidente de la urbocentro troviĝas la pordego Landtor. Ĝi portas la trikaskan blazonon, en kiu la kaskoj similas okulojn kaj buŝon, tiel ke aperas vizaĝo.
TrafikoRedakti
Plattling per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo venanta el Munkeno kaj al la federacia vojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.
La urbo situas borde de la rivero Isar.