Universitato de Landshut

La Universitato de Landshut (germane: Universität Landshut) en Germanujo ekzistis nur inter 1800 kaj 1826 posteulante la universitaton de Ingolstadt. Sed la tradicioj de ambaŭ altlernejoj postvivas en la nuna Munkena universitato.

eksa dominikana klostro en Landshut, sidejo universitata

Historio redakti

En 1800 la bavaria elektisto kaj ekde 1806 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario) translokigis la en 1472 fonditan altlernejon de Ingolstadt al Landshut. La kialo estis la endanĝerigo de Ingolstadt dum la milito de la Dua Koalicio. La historiisto Richard Du Moulin-Eckart skribis ĉi-koncerne:[1]

Am 17. Mai des Jahres 1800 erhielt die Churfürstliche Universität zu Ingolstadt den Befehl, sich sowie sämtliche Akademiker in reisefertigen Zustand zu setzen und dann sogleich nach Landshut abzugehen. Niemand ahnte, daß diese schleunige provisorische Versetzung der alten Ingolstädter Universität eine dauernde sein sollte. Und nicht bloß das – daß von diesem Tage an eine neue Ära für dieselbe beginnen sollte. Dort am Fuße der Trausnitz hat sie die letzten Spuren des jesuitischen Druckes abgestreift und ist zu einem Hort der Wissenschaft und Aufklärung geworden.

La universitato estis establita en la ĉambroj de la abolita dominika monaĥejo kaj en la antaŭa jezuita kolegio. En 1802 ĝi estis renomita Ludwig-Maximilians-Universität laŭ siaj du ĉefaj apogintoj. Estis esperite ke la movo estis kaŭzonta novan intelektan komencon kaj plifortigonta la ŝtatan inspektadon pri la universitato. Sed antaŭ ĉio la strikte konservativisma kaj kontraŭreforma orientiĝo de la malnova Universitato de Ingolstadt estu eliminota. Kio iĝis precipe evidente en la nomumo de ĉefe nordgermanaj kaj protestantaj profesoroj je la universitataj katedroj. Krome, la malnova strukturo de la universitato en fakultatoj estis neniigita kaj - analoge al la Bavara Akademio de Sciencoj - iĝis divido en du ĉefajn klasojn kun po kvar sekcioj.

Unu el la plej gravaj profesoroj de la Universitato en Landshut estis Johann Michael von Sailer, kiu instruis moralan kaj pastoralan teologiojn same kiel homili-sciencon kaj pedagogion ĉi tie ĝis 1821 kaj kolektigis rondon ĉirkaŭ sin. Lia adeptaro inkludis la bavaran kronprincon kaj pli postan reĝon Ludoviko la 1-a. Danke al Sailer la landshut-a altlernejo iĝis centro de katolika renovigo en Bavario post la travivaĵoj de sekularigado kaj de atakoj fare de anoj de raciismo. En siaj instruaj agadoj Sailer formis tutan generacion de pastroj kiuj kapablis konservi la katolikan tradicion dum intelekta alfronto de pozicioj de klerismo.

En 1811/12 la Universitato de Landshut havis 640 akademiulojn.[2]

Ene de mallonga tempo la Universitato de Landshut evoluis je unu el la plej gravaj centroj de supera edukado en Germanio. Tamen en 1819 ĝi ankaŭ estis trafita de la Rezolucioj de Karlsbad. Dum la registardirektorado de Karl von Günther, kiu estis nomumita eksterordinara ministeria komisaro surbaze speciala universitata leĝo[3], nur malofte estis entreprenitaj sankcioj kontraŭ studentaj korporacioj. Streĉoj ene de la kolegaro, la foriro de gravaj universitataj instruistoj kaj nesekuraj financaj bazoj kaŭzis la malekfloron de la universitato. En 1826 ĝi estis translokita Munkenon, ne laste por mildigi tiun situacion kaj pro la pliigita graveco de Munkeno kiel la ĉefurbo kaj loĝejo de la Regno de Bavario.

Ejoj redakti

  • Monaĥejo de la dominikanoj: La preĝejo kaj la konventa ejo pro sekularigo en 1802 ne plu utilis religie. La trietaĝa baroka konstruaĵo (kiu estiĝis post 1699) formas korton ĉe la norda flanko de la gotika kaj poste barokigita preĝejo. Kiam ekgastis la universitato universitato la muraro, kiu ŝirmis la uestan klostromuron kaj la kirkon kontraŭ la urbo. Korte estis starigita nova ejo por la anatomio en la jaro 1803/04. Post kiam la universitato iĝis munkena ekgastis unue la apelacia kortumo. Ekde 1839 ĝi servas kiel sidejo de la registaro de Malsupra Bavario.
 
iama kolegio de la jezuitoj
  • Kirko Sankta Ignaco: La iama kirko de la jezuitoj estis transdonita, post la alveno de la universitato al Landshut, al la porpastra seminario Gregorianum. La ejojn planis inter 1665 kaj 1691 la ĉefkonstruisto Michael Beer kaj Michael Thumb. Post la malpermeso de la jezuitoj en 1773 prirespondecis unue la Ordeno de Sankta Johano. Post la ekesto de la universitato en Landshut oni uzis tiujn ĉi domojn kiel kazernon. De post la Unua mondmilito ene estas burooj de la publika administrado.

Profesoroj redakti

Referencoj redakti

  1. Georg Küßwetter I: "Richard Graf Du Moulin Eckart. Zur Wiederkehr seines 100. Geburtstages am 27. November 1964". Ĉe: Die Trausnitz [Corpszeitung der Suevia München], nr 1 / 1965, p. 13–18 - Traduko: La 17-an de majo 1800, la elektista Universitato de Ingolstadt ricevis la ordonon prepari sin kaj ĉiujn akademiulojn por tuja translokiĝo disde Landshut. Neniu tiam pensis tia provizora translokigo de la malnova Ingolstadt-universitato estos konstanta. Kaj ne nur tio — ke ekkomenciĝu nova epoko. Ĉar tie, ĉe la piedo de Trausnitz, ĝi perdis la lastajn spurojn de jezuita premo kaj fariĝis rifuĝejo de scienco kaj klerismo.
  2. Kgl. Baier. Regierungsblatt 1812, LV. Stück, 17.10.1812, kol. 1701
  3. "Karlsbader Beschlüsse – Universitätsgesetz"

Literaturo redakti

  • Karl Theodor Müller: Gedichte, Aufsätze und Lieder im Geiste Marc. Sturms. Rorschach 1853, represo 2013, ISBN 978-1489543387
  • Laetitia Boehm (eld.), Von der Donau an die Isar. Vorlesungen zur Geschichte der Ludwig-Maximilians-Universität 1800–1826 in Landshut (Ludovico Maximilianea: Forschungen, 20), München 2003.
  • Andreas C. Hofmann: Lehre und Studium unter staatlicher Aufsicht. Die Universität Landshut nach den Karlsbader Beschlüssen (1819 bis 1825/26). Ĉe: Dom-Spiegel, Jg. 15 (2007), p. 37–40
  • Franz Dionys Reithofer: Geschichte und Beschreibung der Königlich-Baierischen Ludwig-Maximilians-Universität in Landshut. Landshut 1811