Malfermi la ĉefan menuon

Joseph Franz von Allioli

Tomboŝtono de Allioli en Aŭgsburgo

Joseph Franz von ALLIOLI (naskiĝinta la 10-an de aŭgusto 1793 en Sulzbach, mortinta la 22-an de majo 1873 en Augsburg) estis romkatolika pastro, biblia fakulo kaj tradukisto. Pro la larĝa disvastiĝo de lia traduko de la Biblio li nomiĝis la katolika Lutero.

VivoRedakti

Estante filo de komercisto li studis teologion en Landshut (ĉe Johann Michael Sailer) kaj ordinitis en la 11.8.1816 en Regensburg. Post du jaroj da animzorgado li iris al Vieno, Romo kaj Parizo - kun subteno de la bavaria registaro - por trejniĝi en bibliaj-orientalismaj konoj. Sekve li konatiĝis kun Joseph von Hammer-Purgstall, Angelo Mai kaj Antoine-Isaac Silvestre de Sacy. Post reveno en la patrujon li komencis en 1821 akademian prelegadon kiel privata docento ĉe la unversitato de Landshut. Samloke li iĝis en 1824 orda profesoro pri teologio en la fakoj de orientalismaj lingvoj, de bibliaj arkeologio kaj ekzegezo. En 1826 li iris - same kiel la tuta tiea universitato - al Munkeno. Post kiam li en 1829 ne respondis al voko je profesoreco en Freiburg im Breisgau, li iĝis membro de la Akademio de sciencoj munkena en 1830.

GravecoRedakti

Bremsite en la instrua profesio per grava sufero en la kolo, li iĝis kapitulano katedrala en Augsburg. Post longa kaj fruktudona laboro por la sciencoj li mortis tie. Lia plej grava verko estas la traduko kaj la ekzegezo de la Biblio. Institige de Johann Michael Sailer li eldonis sian tradukon en la jaro 1830-a. La verko ricevis aprobon fare de la Apostola Seĝo kaj disvastiĝis sub tre diversaj formoj kaj eldonoj en Germanujo kaj Usono. Ĝiaj komentoj tradukistis en multajn aliajn lingvojn. Krom manlibro pribibliaĵa Handbuch der biblischen Alterthumskunde (1844; prilaborita de Peter Alois Gratz kaj Daniel Bonifaz von Haneberg) aperis ankaŭ volumetoj kun predikoj kaj multaj mallongaj studoj de teologia, arkeologia aŭ asketisma enhavoj.

FontoRedakti

Artikolo "Allioli, Joseph Franz von" de Anton von Steichele en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 1 (1875), p. 350, kio legeblas tie ĉi interrete.