Universitato de Ingolstadt

universitato en Germanio

La Universitato de Ingolstadt estis fondita de Ludoviko, la riĉulo, Duko de Bavario, en la 26-a de junio 1472 kaj ĝia unua kanceliero estis Wilhelm von Reichenau (1426-1496), Episkopo de Eichstätt. Komence ĝi konsistis el kvin fakultatoj: homsciencoj, teologio, sciencoj, juro kaj medicino. La universitato havis kiel modelon la Universitaton de Vieno, kaj ĝia ĉefa celo estis dissemi la kristanan fidon. La universitato fermiĝis en Ingolstadt en majo 1800, laŭ ordonoj de Maksimiliano la 4-a (1756-1825), Duko de Bavario, kaj estis translokigita al Landshut, kaj 26 jarojn poste, en 1826, denove translokigita al Munkeno kaj fariĝis la hodiaŭa Munkena universitato.

Universitato de Ingolstadt
universitato
Informoj
fondodato 13-a de marto 1472
fondinto(j) Ludoviko la 9-a vd
Situo
Geografia situo 49° 16′ 26″ N, 11° 42′ 24″ O (mapo)49.27388888888911.706666666667Koordinatoj: 49° 16′ 26″ N, 11° 42′ 24″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [[http:// Oficiala retejo] Oficiala retejo]
Universitato de Ingolstadt (Bavario)
Universitato de Ingolstadt (Bavario)
DEC
Universitato de Ingolstadt
Universitato de Ingolstadt
Universitato de Ingolstadt (Germanio)
Universitato de Ingolstadt (Germanio)
DEC
Universitato de Ingolstadt
Universitato de Ingolstadt
Map
Universitato de Ingolstadt
vdr
Ĝardena Fasado de la Fakultato pri klasika anatomio de la Universitato de Ingolstadt

Antaŭ-reformacio redakti

La universitato rapide kreskis en siaj unuaj jardekoj, malfermante la fakultatojn ne nur por la filozofaro el la realismaj kaj nominalismaj lernejoj, sed ankaŭ por la malriĉaj studentoj dezirantaj vizitadi la lecionojn pri liberalaj artoj. Inter la plej famaj profesoroj de la 15-a jarcento troviĝis la poeto Conrad Celtis (1459-1508), la hebreisto Johannes Reuchlin (1455-1522) kaj la bavara historiisto Johannes Aventinus (1477-1534).

La movado de la Iluminatoj estis fondita en la 1-a de majo 1776, en Ingolstadt, Supra Bavario, de la jesuito kaj profesoro Adam Weishaupt (1748-1830), kiu estis la unua laika profesoro pri kanona juro de la Universitato de Ingolstadt. La movado konsistis el liberpensistoj, kiuj estis speco de la branĉo de la Klerismo. Tiamaj verkistoj, kiel Seth Payson (1758-1820) kredis ke la movado estis iu konspiro por infiltri kaj renversi la registarojn de la eŭropaj ŝtatoj. Kelkaj verkistoj, kiel Augustin Barruel (1741-1820) kaj John Robison (1739-1805) eĉ asertis ke la Iluminatoj estis malantaŭ la Franca Revolucio, kies preteksto estis malmensogita en 1801, en la verko de Jean-Joseph Mounier On the Influence Attributed to Philosophers, Free-Masons, and to the Illuminati on the Revolution of France ("Pri la influo atribuita al la filozofoj, framasonoj kaj al la Iluminatoj rilate al la Franca Revolucio").

La aliĝantaj grupoj ricevis la nomon "Iluminatoj", kvankam ili nomis sin "Perfectibilists" ("Perfektemuloj"). La grupo ankaŭ nomiĝis Ordeno de la Iluminatoj kaj la Bavaraj iluminatoj, kaj la movado mem raportis sin kiel Klerismo. En 1777, Karolo Teodoro fariĝis reganto de Bavario kaj estis proponanto de la Klera despotismo, kaj en 1784, lia registaro forpelis ĉiujn sekretajn societojn, inkluzive de la Iluminatoj.

Dum tiu periodo kiam la Iluminatoj leĝe funkciis, multaj influhavaj intelektuloj kaj progresemaj politikistoj nombriĝis inter ties membroj, inkluzive de Ferdinando de Brunsvigo (1721-1792) kaj la diplomato Franz Xavier von Zwack (1756-1843), kiu estis la numero du de la operacio kaj troviĝis kun amaso de la dokumentaro de la grupo, kiam lia domo estis traserĉita. La membroj de la ordeno ĵuradis obeemon al ties superuloj, kaj dividiĝis je tri ĉefaj klasoj, ĉiu kun pluraj gradoj. La ordeno havis siajn branĉojn en la plejmulto el la landoj de la eŭropa kontinento. Laŭdire la nombro de ties adeptoj atingis 2 mil en la daŭro de unu jardeko. La organizaĵo altiris ĉefe beletristojn, same kiel Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) kaj Johann Gottfried Herder (1744-1803) kaj eĉ en la regantaj dukoj de Gotha kaj Weimar. Weishaupt iagrade modelis sian grupon en la framasonismo, kaj multaj grupoj el la iluminatoj venis el la framasonaj loĝioj. Interna frakturo kaj paniko rilate al la sukceda procezo antaŭis ties falon, kiu efektiviĝis de la Sekulara Edikto kreita de la bavara registaro, en 1785.

Iamaj universitatanoj el Ingolstadt redakti