Christoph Mendel von Steinfels

Christoph MENDEL von STEINFELS (naskiĝinta en Mantel, mortinta la 4-an de majo 1508) estis germana juristo kaj unua rektoro de la Universitato de Ingolstadt. Inter 1502 kaj 1508 li estis episkopo de Chiemsee.

Christoph Mendel von Steinfels
blazono de la Mendel-oj de Steinfels, lau Johann Siebmacher 1605
blazono de la Mendel-oj de Steinfels, lau Johann Siebmacher 1605
Persona informo
Naskiĝo 15-a jarcento
en Mantel
Morto 4-an de majo 1508 (1508-05-04)
en Ingolstadt
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • teologo • juristo • katolika episkopo vd
Episkopo de Chiemsee
Dum 15021508
Antaŭulo Ludwig Ebmer
Sekvanto Berthold Pürstinger
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Mendel von Steinfels studis ekde 1463 ĉe la Universitato de Lepsiko kaj elektitis en la 25.7.1472 rektoro de la ĵus fondita Universitato de Ingolstadt. En 1476 li estis orda profesoro de la jura fakultato kaj reelektitis rektorecen. En 1495 li iĝis kanceliero de la Princĉefepiskopujo Salcburgo kie li fondis en 1501 minejan entreprenon kiu ekspluatis noblajn metalojn ĉe Gastein kaj Rauris; eksportato efektivigis oni ĝis Venecio.

Post la morto de la episkopo de Chiemsee, Ludwig Ebmer, lia princa kaj arkiepiskopa moŝto Leonhard von Keutschach nomumis Mendel von Steinfels ties posteulo. La papa konfirmo venis en la 18.10.1502, la ordinacio episkopa fariĝis en al 16.7.1503. Paralele restis li salcburga kanceliero.

Dum sia regado li faris plurajn procesojn pri la privilegioj ktp. Post kiam li ekskomunikis animzorganton aktivan en Sankt Johann li ekkverelis kun la preposto de la konvento de Herrenchiemsee. La tuto estis portata antaŭ la tribunalon de la Roma Rota; finfine verdikto estis farita en favoro de la preposto.

Mendel von Steinfels entombigitis en la katedralo de Salcburgo. Eklezia posteulo lia je Chiemsee iĝis Berthold Pürstinger.

Literaturo redakti

  • Johannes Hauer: Eine Oberpfälzer Karriere im 15. Jahrhundert. Ĉe: Oberpfälzer Wochenzeitung, 4.4.2020, p. 5.
  • Johannes Hauer: Christoph Mendel von Steinfels († 1508), der erste Rektor der Ludwig-Maximilians-Universität und Bischof von Chiemsee. Karrierestationen eines Juristen am Ende des Spätmittelalters. Ĉe: Oberbayerisches Archiv 142 (2018), verlegt durch den Historischen Verein von Oberbayern, München 2019, ISBN 978-3-9817061-5-4, p. 8–31.
  • Erwin Naimer: Mendel von Steinfels, Christoph († 1508). Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648., Verlag Duncker und Humblot, Berlin 1996, ISBN 3-428-08422-5, p. 467
  • Manfred Heim: Der Bischof zwischen den Stühlen – zur Geschichte des versunkenen Bistums Chiemsee (1215–1817). Wiedergegeben auf der Internetseite des Bayerischen Staatsministeriums für Wissenschaft, Forschung und Kunst.

Eksteraj ligiloj redakti