La insulo Herrenchiemsee (malnova nomo: Herrenwörth, alia nomo: Herreninsel), kun areo de 238 hektaroj, estas la plej granda el la tri ĉefinsuloj de la lago Chiemsee, Bavario, Germanio.

Mapo
Kastelo Herrenchiemsee

Kune kun la insuloj Frauenchiemsee respektive Fraueninsel kaj Krautinsel ĝi formas la administran komunumon Chiemsee. Frauenchiemsee estas loĝita fare de proksimume 300 homoj sed Herreninsel estas loĝita nur de proksimume 30 homoj. La insulo estas fama pro la palaco de Herrenchiemsee konstruita fare de Ludoviko la 2-a (Bavario) kiu restis nur 9 aŭ 10 noktojn sur Herrenchiemsee.

Krom la kastelo la insulon ankaŭ konsistigas la malnova palaco de Herrenchiemsee, iama aŭgustenana monaĥejo. Apudas la Insula katedralo.

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝaro de la kastelo.