Heinrich CANISIUS (naskiĝinta Hendrik de Hondt en 1557[1] en Nimego, mortinta la 12-an de septembro 1610 en Ingolstadt) estis akademiano, juristo, historiisto kaj hagiografo.

Heinrich Canisius
Titolpaĝo de historia verko de Canisius (1600); la kroniko de la episkopoj Viktoro de Tunnuna kaj Johano de Biklaro
Titolpaĝo de historia verko de Canisius (1600); la kroniko de la episkopoj Viktoro de Tunnuna kaj Johano de Biklaro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1562 (1562-01-01)
en Nimego
Morto 2-an de septembro 1610 (1610-09-02) (48-jaraĝa)
en Ingolstadt
Lingvoj latina
Ŝtataneco Nederlando
Alma mater Malnova universitato de Loveno
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

La nevo de sankta Petrus Canisius studis ĉe la universitatoj de Loveno kaj Peruĝo kaj doktoriĝis pri kanona kaj sekulara juroj. En la 9.2.1590 li habilitiĝis pri kanona juro ĉe la universitato de Ingolstadt. Julie de la sama jaro li ekdungitis docentece. En 1591 li iĝis orda profesoro pri kanona juro deĵoronte ĝismorte. Ok fojojn li altlerneje kandidatis rektorece, unufoje vicrektorece. En la 21.8.1610 li suferis apopleksion dum sankta meso. Sekve li restis ĝismorte lama kaj malkapabla paroli.

Estante senedzina li testamente donacis siajn havaĵojn al la Maria Kongregacio de Ingolstadt: liajn librojn ricevis la ingolstadt-a universitato kaj la jezuitoj.

Verkaro redakti

 
Titolpaĝo de verko pri kanonika juro de Heinrich Canisius (1629).

Canisius estis diligenta verkisto kiu eldonis multajn verkojn kiuj ĝuis novajn eldonojn ankaŭ post la morto de sia verkinto. Germanlingvie li konsideritis unu el la plej gravaj fakuloj pri kanona juro. Kompleta eldono de liaj juraj aferoj estis en 1629 en Löwen, (nova eldono en 1663 en Kolonjo).

Tamen Canisius iĝis eĉ pli grava danke al kolektado, taksado kaj eldonado de historiaj manuskriptoj. El tio aperis en Ingolstadt inter 1601 kaj 1604 ses volumoj, sub la titolo Antiquae lectiones.[2] Multaj ĝis tiam nekonataj aŭ ankoraŭ neaperintaj/forgesitaj fontoj (ankaŭ mezepokaj biografioj prisanktulaj) alireblis al la sciencistaro.[3] Inter ili estis ankaŭ la fama verko pri sankta Elizabeto de Hungario fare de Dietrich von Apolda el la 14-a jarcento. Ĝi presitis en 1604.[4][5] Ankaŭ la leteroj de la scienculo Alkuino (m. 804)[6] kaj la kroniko de la episkopoj Viktoro de Tunnuna (m. ĉ. 570) kaj Johano de Biklaro (m. ĉ. 620) aperis nur danke al la eldonista zorgemo de Canisius.[7]

La ampleksa verko Antiquae lectiones prilaboritis fare de la protestantisma teologo kaj historiisto Jacques Basnage (1653–1723)[8] ricevonte la novan titolon Thesaurus Monumentorum ecclesiasticorum et historicorum. Nova eldono estis en 7 volumoj en Antverpeno ekde la jaro 1725-a.

La historiisto Andreas Kraus aparte atentigis onin pri la gravecego de Heinrich Canisius inter eldonistoj de bavari-koncernaj historifontoj.[9]

Referencoj redakti

  1. laŭ aliaj fontoj jam en 1548
  2. kvara volumo de Antiquae lectiones
  3. Bernhard Hertenstein: Joachim von Watt (Vadianus) - Bartholomäus Schobinger - Melchior Goldast: Die Beschäftigung mit dem Althochdeutschen von St. Gallen in Humanismus und Frühbarock, Verlag Walter de Gruyter, 1975, p. 143, ISBN 3110842467; (Digitalscan)
  4. Volker Honemann, Rudolf Suntrup: Literaturlandschaften: Schriften zur deutschsprachigen Literatur im Osten des Reiches, volumo 11 de: Kultureller Wandel vom Mittelalter zur frühen Neuzeit, Verlag Peter Lang, 2008, p. 173, ISBN 3631570783; (Digitalscan)
  5. Paĝoj pri la konkreta hagiografiaĵo (bv. kliku ĉe Leggi tutto)
  6. Ernst Tremp: Karl der Grosse und seine Gelehrten: zum 1200. Todesjahr Alkuins, 2004, p. 26 kaj 27, ISBN 3906616657; (Ausschnittscans)
  7. Viktoro de Tunnuna ĉe Catholic Encyclopedia de 1913, kun mencio de Heinrich Canisius
  8. Biografia paĝo pri Jacques Basnage
  9. Andreas Kraus: Geschichte Bayerns: von den Anfängen bis zur Gegenwart, C.H.Beck Verlag, 2004, p. 262; ISBN 3406515401; (Digitalscan)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Canisius en la germana Vikipedio.