Johann Samuel Ersch

Johann Samuel Ersch (1766-1828) estis bibliotekisto, filologo, enciklopediisto, beletra historiisto, konsiderata patro de la germana bibliografio, kune kun Johann Gottfried Gruber (1774-1851), li estas la kreinto de la "Universala Enciklopedio pri Sciencoj kaj Artoj" (Lepsiko, 1818), unu el la plej ambiciaj eldonaj entreprenoj jam imagitaj. Li enmatrikuliĝis en la Universitatoj de Halle kaj Jena, studis teologion, historion, bibliografion kaj geografion. En 1803 li akceptis katedron pri geografio en la Universitato de Halle. Li enamikiĝis al profesoro pri geografio Johann Ernst Fabri (1755-1825), kaj kiam Fabri fariĝis profesoro pri historio kaj statistiko en la Universitato de Jena, Ersch lin akompanis kaj estis lia kunlaboranto en la preparado de pluraj verkoj.

Johann Samuel Ersch
(1766-1828)
Frontispico de la verko "Universala Enciklopedio pri Sciencoj kaj Artoj"
Persona informo
Johann Samuel Ersch
Naskiĝo 23-a de junio 1766
en Großglogau,  Pollando
Morto 1828
en Halle (Saale),  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Jena
Universitato de Halle
Profesio
Okupo bibliotekisto • bibliografo • verkisto • universitata instruisto • geografo • statistikisto vd
Aktiva en JenaHalle (Saale) vd
Verkado
Verkoj Q115417536 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

En 1788 li publikigis Katalogon pri ĉiuj anonimaj publikaĵoj[1] kiel suplemento por la 4-a eldono de la verko "Kleruloj el Germanio"[2] far Johann Georg Meusel (1743-1820). La necesaj esploroj por ĉi-verko lin instigis al preparado de iu "Katalogo pri germanaj revuoj kaj koleto da periodaĵoj pri geografio, historio kaj rilataj sciencoj"[3]. La populareco akirita per tiu publikaĵo lin kondukis al triobla kontribuado kun Christian Gottfried Schütz (1747-1832) kaj Christoph Wilhelm Hufeland (1762-1836) ĉe la preparado de iu Universala Katalogo pri Beletro[4] eldonita en 8 volumoj, kiuj kondensigis 15-jaraj beletrajn produktaĵojn (inte 1785 kaj 1800), kaj inkludis raporton ne nur pri la libroj eldonitaj dum tiu periodo, sed ankaŭ artikolojn publikigitajn en periodaĵoj kaj revuoj, entenante eĉ la kritikojn, kiuj estis direktitaj al la libroj.

Kvankam kompromita kun ĉi-granda verko, Ersch ankaŭ desajnis "La Beletra Francio"[5], en 5 volumoj, publikigita en Hamburgo, inter 1797 kaj 1806. En 1795, li estis en Hamburgo kiel eldonisto de la "Nova Gazeto de Hamburgo"[6], fondita de Viktor Klopstock (1744-1811), frato de la germana poeto Friedrich Gottlieb Klopstock (1724-1803), sed, en 1800, li revenis al Jena por aktive partopreni de la "Universala Beletra Gazeto"[7]. En tiu sama jaro li okupis la postenon de bibliotekisto en la Universitato de Jena, kaj ĉirkaŭe de 1802, li ricevis katedron kiel profesoro pri filozofio.

En 1803, li okupis la katedron de geografio kaj statistiko en la Universitato de Halle, kaj, en 1808, li estis nomumita sekretario. Tiuepoke li eldonis Gvidlibro pri la germana literaturo el la mezo de la 18-a jarcento ĝis tiuj tagoj[8]. Kunlabore kun Johann Gottfried Gruber (1774-1851) li estis kompilanto de la "Universala Enciklopedio pri Sciencoj kaj Artoj", kiun li daŭrigis ĝis la 21-a volumo. La akurateco, komplekseco kaj grando de tiu monumenta verko ĝin faris nepra referenco-libro.

Selektita publikaĵaro redakti

 
Pentraĵo de Johann Samuel Ersch

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. germane: Verzeichnis aller anonymischen Schriften.
  2. germane: Das Gelehrte Teutschland.
  3. Repertorium uber die allgemeinen deutschen Journale und and ere periodische Sammlungen für Erdbeschreibung, Geschichte, und die damit verwandten Wissenschaften (Lemgo, 1790–1792)
  4. germane: Allgemeines Repertorium der Literatur (Jena e Weimar, 1793-1809).
  5. france: La France littéraire.
  6. germane: Neue Hamburger Zeitung.
  7. germane: Allgemeine Literaturzeitung.
  8. germane: Handbuch der deutschen Literatur seit der Mitte des 18. Jahrh. bis auf die neueste Zeit (Lepziko, 1812–1814)
  9. Christian Gottfried Schütz kaj J. S. Ersch (Eldonis): Allgemeine Literatur-Zeitung auf das Jahr 1821. Erster Band. Januar bis April., Königl. Sächs. privil. Zeitungs-Expedition. Halle und Leipzig 1821., Allgemeine Literatur-Zeitung. (Januar-April 1821), abgerufen am 9. Juni 2014