Friedrich Arnold Brockhaus

Friedrich Arnold BROCKHAUS (naskiĝinta la 4-an de majo 1772 en Dortmund, mortinta la 20-an de aŭgusto 1823 en Lepsiko) estis germana eldonisto. Li estis la fondinto de unu el la plej grandaj eldonlibrejoj de Germanujo.

Friedrich Arnold Brockhaus
Friedrich Arnold Brockhaus Vogel von Vogelstein.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1772 (1772-05-04)
en Dortmund
Morto 20-an de aŭgusto 1823 (1823-08-20) (51-jara)
en Leipzig
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo eldonisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post fino de la komercista trejniĝo en Düsseldorf li plukleriĝis ekde 1793 dum unu kaj duonan jaron en Lepsiko. En 1795 li malfermis samloke manufakturvendejon kiun li translokigis en 1802 al Amsterdamo. Pro la Kontinenta Blokado li ŝanĝis ĝin en 1805 je librejo germana, unue sub la nomo »Firma Rohloff & Komp.« poste sub la nomo »Kunst- und Industrie-Comptoir«. Baldaŭ la laborado en Nederlando kaj por la eldonejo kaj por la sortimento funkciante iĝis pli kaj pli malfacila. Tio kaj familiaj kialoj igis Brockhaus transloki la eldonejon al Germanujo dume la sortimenta vendejo transiris en la manojn de Johannes Müller restonta en Amsterdamo. Post mallonga restado en Lepsiko Brockhaus ekloĝis en 1810 en Altenburg kie estiĝis en 1814 la firmao F.A. Brockhaus. Tiutempe gravis por Brockhaus aparte la jam en 1808 de li akirita »Löbelsches Konversations-Lexikon«. Same li permesis starigon de diversaj politikaj demandoj en la gazeto »Deutsche Blätter« (Altenburg 1813-16) kaj poste en »Isis« (Oken); per tio li ege influis la tiutempajn publikan prisocian diskutadon.

Pro la kreskanta graveco entreprenista li decidis reiri Lepsikon kie li starigis en 1818 kroman libropresejon kio ankoraŭ pliobligis la influon de la brockhaus-aĵoj. La liberpensanta sinteno de la eldonejo kompreneble ne ŝatatis de ĉiuj kaj la prusia registaro ordonis en 1821 cenzuron por liaj produktoj.

La plej gravaj iniciatoj de Brockhaus, komencite parte ankoraŭ antaŭ la translokiĝon al Lepsiko, estis i.a. ĉe: »Zeitgenossen« (ekde 1816), »Literarisches Konversationsblatt« (ekde 1820), »Hermes, oder kritisches Jahrbuch der Literatur« (ekde 1819), »Isis« (ekde 1817), la poŝlibro »Urania« (ekde 1810).

Enfamiliaj sukcesaj komercetendigojRedakti

Lia plej maljuna filo Friedrich Brockhaus (1800-1865) transprenis kune kun la frato Heinrich Brockhaus (1804-1874) la firmaon kaj plibonigis la presadon; en 1850 li forlasis la entreprenon. Heinrich plievoluigis la eldonadon kaj engaĝigis la firmaon ĉe la eldono de »Historisches Taschenbuch« (Raumer), »Repertorium der gesamten deutschen Literatur« (Gersdorf), »Allgemeine Bibliographie für Deutschland«, »Pfennigmagazin«, »Leipziger Allgemeine Zeitung« (ekde oktobro 1837; poste nomo ĝia estis »Deutsche Allgemeine Zeitung«), »Unterhaltungen am häuslichen Herd« (Gutzkow), »Deutsches Museum« (Prutz) ktp.

Grava etendiĝo estis la en 1827 farita akiro de Gräfesches Kommissionsgeschäft kaj la malfermo de librejo por germanlingva kaj internacia literaturoj en 1837 en Parizo. Gravis ankaŭ la enkorpigo de la tradicia lepsika firmao Gleditschische Buchhandlung kie aperis »Allgemeine Enzyklopädie« (Ersch/Gruber).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 3. Leipzig 1905, p. 441-442, (surrete.)