Altenburg
Altenburg estas ankaŭ germana nomo de la komunumo Baia de Criş en Rumanio.
Altenburg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Altenburger Land | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03447 | |||||
Poŝtkodo | 04600 | |||||
Aŭtomobila kodo | ABG | |||||
Oficiala Municipokodo | 16077001 | |||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Michael Wolf | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 30670 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)50.98512.433333333333Koordinatoj: 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 227 m | |||||
Areo | 45,60 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.altenburg.eu/ | |||||



Altenburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2021 la komunumo havis 30 670 loĝantojn.
Historie Altenburg estis ĉefurbo de la ernesta duklando Saksio-Altenburg.
Historio Redakti
La unua dokumenta mencio estis de 976 kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1256. Altenburg estis rezidejo ekde 1603. En 1810 aktivis surloke la eldonisto Friedrich Arnold Brockhaus. En la jaro 1920-a ĝi turingiiĝis. Historie gravas en la urbo Konvento magdalena de la protestantisma eklezio. Historie grava gimnazio estas la Gimnazio frederika.
Industrio kaj kulturo Redakti
La urbo estas grava industria loko; inter la plej gravaj branĉoj nombriĝas la produktado tradiciriĉa de ludkartoj, de elektraj aparatoj kaj de cigaroj. De multaj jarcentoj famas la Teatro de Altenburg.
Vidindaĵoj Redakti
Dominas la silueton la kastelego sur vasta kaj kruta roko. Tiu plej konata vidindaĵo konstruitis inter 1723-30. Sur la liberaera scenejo en la korto kastela okazas regule dum someroj teatraĵenscenejigoj kaj ĝi enhavas i.a. muzeon pri ludkartoj.
Krome vidindas la Urbodomo de Altenburg (1562-64, renesancstila), la trinava urbokirko Sankta Bartolomeo (fino de la 15-a jc) kaj kelkaj burĝaj domoj datumantaj de la 16-a ĝis la 18-a jc., krom la Muzeo Lindenau. Interesaj klarigoj pri bierfarado ricevatas en la Muzeo pri bierfarado. Por emuloj de natursciencaĵoj rekomendatas vizito de la Muzeo Mauritianum.
Konvento magdalena (germane: Magdalenenstift) estas monumentprotektitaĵo en la centro de Altenburg kaj sidejo de Fondaĵo Ev.-Luth. Magdalenenstift. Arĥitekture ege interesas la Tombeja preĝejo Resurekto de Jesuo. Nuptemuloj iru al Pohlhof. En la Urba arbaro supre de la municipo troviĝas Bismarck-turo.
Lulilo skata Redakti
La urbo Altenburg estigis la skato-kartludon. La reguloj de la Ĝenerala germana skatregularo difinitis kaj fiksitis en la 1886-a jaro. Ene de la kastelo troviĝas kartludmuzeo belega. Skatoputo staras antaŭ la Seckendorff-palaco.
Homoj rilataj al la urbo Redakti
- Adolph Erdmannsdörfer, studento en Jena, lasta viktimo de interstudenta pikarmila duelo
- Bernhard Erdmannsdörffer, historiisto
- Bernhard von Lindenau, mecenato kaj politikisto
- Börries von Münchhausen, verkisto
- Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg)
- Georg Melhorn, teologo
- Hans-Joachim Näther, disidento kontraŭkomunisma
- Heinrich August Pierer, eldonisto
- Johann Friedrich Pierer, eldonisto kaj kuracisto
- Johann Georg August Galletti, pedagogo
- Johann Christfried Sagittarius, teologo
- Ludovica Hesekiel, verkistino
- Matthias Colerus, juristo
- Sophie Mereau, verkistino
- Viktor Lommer, germana polistikisto kaj regionhistoriisto
Bildaro Redakti
-
Urbodomo
-
-
-
-
-
-
-
la "malgranda fiŝlago" kaj la "arta turo" -
-
-