Bernhard Erdmannsdörffer

Bernhard ERDMANNSDÖRFFER (naskiĝinta la 24-an de januaro 1833 en Altenburg, mortinta la 1-an de marto 1901 en Heidelberg) estis germana historiisto.

Bernhard Erdmannsdörffer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1833 (1833-01-24)
en Altenburg
Morto 1-an de marto 1901 (1901-03-01) (68-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Subskribo Bernhard Erdmannsdörffer
Familio
Infano Otto Erdmannsdörffer
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • universitata instruisto • historiisto
vdr

Vivo kaj agado redakti

Estante filo de la komercisto Friedrich Eduard Erdmannsdörffer li studis ekde 1852 klasikan filologion kaj historion ĉe la Universitato de Jena doktoriĝonte ĉe Johann Gustav Droysen. Dum studoj li iĝis ano de la studenta korporacio Teutonia.[1] Li estis frato de Adolph Erdmannsdörffer, kiu mortis en 1845 dum studentara duelo pikarmila. Erdmannsdörfer iĝis poste privata instruisto en Venecio kie li ekinteresiĝis pri la rilatoj de la Venecia respubliko kun Germanujo. Reveninte patrujen li dediĉis sin ĉi-prie en disertacio sia. Kiel asistanto de la Munkena historia komisiono li denove pli longan tempon restadis en Italujo por necesa studado de dokumentoj kaj fontoj.

Ekde 1861 li laboris kun Droysen kaj Maximilian Duncker en Berlino je la giganta verko Urkunden und Actenstücke zur Geschichte des Kurfürsten Friedrich Wilhelm von Brandenburg, kiu povis finiĝi ne antaŭ 1930 per la 23-a volumo. Li mem kunlaboris ĉe ses el ili. Ekde 1862 li estis privata docento en Greifswald kaj ekde 1873 en Vroclavo; finfine li posteulis en 1874 Heinrich von Treitschke en Heidelberg. Tie li docentis ĝismorte. Max Weber, kiu iĝis kunfondinto de la germanlingva sociologio (kune kun Ferdinand Tönnies kaj Georg Simmel), ankaŭ aŭdis prelegojn de Erdmannsdörffer.

Erdmannsdörffer iĝis en 1897 koresponda membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. Li anis ankaŭ en la Komisiono badenia historia. En 1894 oni aljuĝis al li la Verdun-premio.

Lia antisemitisma sinteno klaras el mencio de lia edzino Anna en letero adresita al la patrino; krome li gratulis la bopatron Gustav Lenz pri meto de fundamento je idaro tute maljuda.[2]

Li edzinigis en 1874 Anna Lenz. Lia filo Otto Erdmannsdörffer estis profesoro pri geologio kaj mineralogio en Hanovro kaj Heidelberg. Du liaj filinoj (el sume kvar), Hanna kaj Sophia, nuptis la verkiston Heinrich Lilienfein (1879–1952).

Verkoj redakti

  • De prytaniis atticis. (Disertacio, Jena).
  • De commercio quod inter Venetos et Germaniae civitates aevo medio intercessit. (Habilitiĝo, Jena 1858). Germane: Über die Depeschen der venezianischen Gesandten, mit besonderem Bezug auf Deutschland. Ĉe: Berichte der Kgl. Sächsischen Gesellschaft der Wissenschaften, Philosophisch-historische Classe. 1857, p. 38–85.
  • Herzog Karl Emanuel von Savoyen und die deutsche Kaiserwahl von 1619. (Habilitiĝo, Berlino). Veit, Leipzig 1862.
  • Graf Georg Friedrich von Waldeck. Reimer, Berlin 1869.
  • Der Große Kurfürst. Brockhaus, Leipzig 1879.
  • Politische Correspondenz Karl Friedrichs von Baden: 1783–1806. 5 Bände. Winter, Heidelberg 1888–1901 (ekde volumo 3 kune kun Karl Obser).
  • Deutsche Geschichte vom Westfälischen Frieden bis zum Regierungsantritt Friedrichs des Großen. 1648–1740. 2 Bände. Grote, Berlin 1892–1893 (= Allgemeine Geschichte in Einzeldarstellungen. Geschichte der Neueren Zeit, Bd. 7,1–2).
  • Mirabeau. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1900.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Dirk Kaesler: Max Weber. Preuße, Denker, Muttersohn, München 2014, p. 208.
  2. Gründung von fünf guten deutschen Familienständen [...] Und kein Tropfen falschen Semitenblutes dabei! Laŭ Götz Aly: "Zur Soziologie des Antisemitismus im 19. und 20. Jahrhundert." Ĉe: Oliver Rathkolb (eld.): Der lange Schatten des Antisemitismus. Kritische Auseinandersetzungen mit der Geschichte der Universität Wien im 19. und 20. Jahrhundert. Göttingen 2013, p. 66.