Johann Gustav Droysen

Johann Gustav Bernhard DROYSEN (6a de julio 1808 – 19a de junio 1884) estis germana historiisto. Lia historio de Aleksandro la Granda estis la unua verko kiu reprezentis novan skolon de germana historia pensaro kiu idealigis la povon tenita de la tiel nomitaj "granduloj".

Johann Gustav Droysen
Johann Gustav Droysen - Imagines philologorum.jpg
Persona informo
Naskonomo Johann Gustav Bernhard Droysen
Naskiĝo 6-an de julio 1808 (1808-07-06)
en Trzebiatów
Morto 19-an de junio 1884 (1884-06-19) (75-jara)
en Berlino
Tombo Alter Friedhof der Zwölf-Apostel-Gemeinde
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Johann Christoph Droysen
Infanoj Hans Droysen • Gustav Droysen • Ernst Droysen
Okupo
Okupo historiistopolitikisto • universitata profesoro • filozofo
Information icon.svg
vdr

EkkarieroRedakti

Estante infano, Droysen atestis kelkajn militoperacojn dum la Germana Liberiga Milito, dum lia patro estis pastoro en Greifenhagen, en la apuda kvartalo de Stettin, kiu estis okupita de la francoj dum plej el 1813. Tiuj junaj impresoj metis la fundamenton de lia arda ligemo al la Reĝlando Prusio. Li estis edukita en la gimnazio de Stettin kaj en la Universitato de Berlino; en 1829 li iĝis majstro en la Graues Kloster, unu el la plej antikvaj lernejoj en Berlino; aldone, li prelegis en la Universitato de Berlino, el 1833 kiel Privatdozent, kaj el 1835 kiel profesoro, sen salajro.[1] La fama historiisto Jacob Burckhardt vizitis lian klason en lia lasta semestro (1839–40).[2]

Dum tiuj jaroj Droysen studis klasikan antikvecon; li publikigis tradukon de Esĥilo en 1832 kaj parafrazon de Aristofano (1835–1838),[3] sed la verko kiu faris lin konata kiel historiisto estis lia Geschichte Alexanders des Grossen (Historio de Aleksandro la Granda; Berlino, 1833 kaj aliaj eldonoj), libro kiu dumlonge restis la plej bonkvalita libro pri Aleksandro la Granda.[4] Ĝi estis iel la heroldo de nova skolo de la germana historiografia pensaro, kiu idealigis la povon kaj la sukceson, nome koncepta kadro kiun Droysen estis lerninta el la instruaĵoj de Hegel. Droysen sekvigis la biografion de Aleksandro per alia verko kiu temis pri la grekaj sukcedantoj de Aleksandro, publikigita sub la titolo Geschichte des Hellenismus (Hamburgo, 1836–1843), en kiu li kreis la terminon "Helenismo" por referenci al la periodo inter la konkeroj fare de Aleksandro kaj la apero de la Romia Imperio.[5] Nova kaj reviziita eldono de la tuta verko estis publikigita en 1885, kaj trafukita en francan, sed ne tiam en anglan.[1] Lia Vorlesung des Freiheits Krieg (Prelegoj pri la Liberiga Milito)[6] aperis en 1846 kaj lia Outlines of the Principles of History, publikigita en 1858, tradukita en 1893, estis amplekse legata tra ĉiuj germanaj universitatoj.[7] Li sekvis per Erhebung der Geschichte zum Rang einer Wissenschaft (1863), nome metodologia studo kiu prezentis sian novan alproksimiĝon al esplorado kaj verkado.[8]

PolitikoRedakti

En 1840, Droysen estis nomumita profesoro de historio en la Universitato de Kiel. Tie, la politika movado por la defendo de la rajtoj de la Elbaj duklandoj, kies centro estis Kiel, altiris lian intereson. Kiel Friedrich Christoph Dahlmann, li metis sian historian lernadon al la servo de Ŝlesvigo kaj Holstinio kaj komponis la deklaron de 1844, en kiu la landoj protestis kontraŭ la postuloj de la reĝo Kristiano la 8-a (Danio) ŝanĝi la leĝon por sukcedo en la duklandoj.[1] Tiu afero estis diplomatie negocita pere de la Londona Protokolo de 1852, kaj finfine rezultis en milito inter Danio kaj aliancanaj fortoj el Aŭstrio kaj Prusio en la Dua Ŝlesviga Milito.

La unua granda politika apero de Droysen okazis en 1843, dum la jarmiliĝo de la Verduna interkonsento inter Karlo la Kalva kaj Ludoviko la Germano, nepoj de Karolo la Granda pri la heredo de Karolo, kaj de lia filo, Ludoviko la Pia; Droysen trovis en tiu okazaĵo la pruvon de la germana nacio.[9] Poste, Droysen prelegis al amasa publiko en Berlino titolita la Interkonsento de Verduno, kiu estis salutita entuziasme ne nur fare de la aŭskultantoj sed ankaŭ de la Germana Kaiser mem.[10]

Subteno de la Prusia hegemonioRedakti

En 1848, Droysen estis elektita membro de la revolucia Frankfurta Nacia Asembleo kaj agadis kiel sekretario de la komitato por la redakto de la proponita konstitucio.[1] Li estis klara subtenanto de la Prusia ascendo, vidante tion kiel la nura ebla vojo al la Germana unuigo.

Droysen estis unu el la unuaj membroj kiuj retiriĝis el la Frankfurta Parlamento post la reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio malakceptis la imperian kronon en 1849. En la venontaj du jaroj, Droysen plue subtenis la defendon de la duklandojn, kaj en 1850, kun Carl Samwer, li publikigis historion de la rilato de Danio kun Ŝlesvigo kaj Holstinio, nome Die Herzogthümer Schleswig-Holstein und das Königreich Dänemark seit dem Jahre 1800 (Hamburgo, 1850). Traduko en anglan estis publikigita en Londono samjare kun la titolo The Policy of Denmark towards the Duchies of Schleswig-Holstein. Tiu verko estis de granda politika gravo kaj kontribuis al la formado de germana publika opinio pri la rajtoj de la duklandoj en sia lukto kontraŭ Danio.[1][11]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Droysen, Johann Gustav". Encyclopædia Britannica. 8 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 596.
  2. Nippel, Wilfried. Johann Gustav Droysen: Ein Leben zwischen Wissenschaft und Politik. C.H. Beck, 2008, (ISBN 978-3-406-56937-1), p. 20.
  3. Nippel (2008), p. 7.
  4. Nippel (2008), p. 8.
  5. Chaniotis, Angelos. (2011) Greek History: Hellenistic. Oxford Bibliographies Online Research Guide. Oxford University Press. ISBN 9780199805075.
  6. Nippel, p.
  7. "Johann Gustav Droysen." The Columbia Encyclopedia, Sesa Eldono. 2008. Encyclopedia.com. Alirita la 11an de junio 2009 [1].
  8. Nippel (2008), pp. 7–22.
  9. Nippel (2008), pp. 52–53.
  10. Nippel (2008), p. 53.
  11. Nippel (2008), pp. 241–245.

ReferencojRedakti

  • "Johann Gustav Droysen." The Columbia Encyclopedia, Sixth Edition. 2008. Encyclopedia.com. Accessed 11 June 2009.
  • Frederick C. Beiser, The German Historicist Tradition, Oxford University Press, 2011.
  • Wilfried Nippel. Johann Gustav Droysen: Ein Leben zwischen Wissenschaft und Politik. C.H. Beck, 2008. ISBN 978-3-406-56937-1.