Nacia Asembleo (Germanio 1848)

Unua germania parlamento

La Germana Nacia Asembleo de 1848 (ankaŭ nomata Frankfurta Nacia Asembleo) estis la unua libere elektita parlamento por la germanaj ŝtatoj renkontiĝinta en la Paŭlo-preĝejo en Frankfurt ĉe Majno. Ĝi kreiĝis sekve de la komenciĝo de la Revolucio de 1848, en kiu la civitanoj de la diversaj germanaj landoj postulis unuiĝon al unuopa germana nacio-ŝtato, pli da civitaj rajtoj kaj demokration. Post la malpotencigo de la antaŭe regintaj princoj kaj reĝoj, la revolucio kreis la Nacian Asembleon por realigi siajn celojn.

Nacia Asembleo
Konstitucifara Asembleoparlamento • unuĉambra parlamento
Komenco 18-a de majo 1848 vd
Fino majo 1849 vd
Lando(j) Germana Imperio de 1848/1849 vd
Sidejo Paŭlo-preĝejo en Frankfurto
Ĉefestro(j) Heinrich von Gagern • Eduard von Simson vd
Posedatoj Library of the German Imperial Assembly vd
vdr
La parlamentejo en la frankfurta Paŭlo-preĝejo
La frankfurta Paŭlo-preĝejo de ekstere

Antaŭ ol la parlamento povis realigi siajn decidojn, la iamaj regintoj reestigis sian potencon kaj kapablis fiaskigi la revolucion de 1848. Pro tio ankaŭ finiĝis la renkontiĝoj en la Paŭlo-preĝejo kaj forfalis la ŝanco krei unuan germanan demokration.

Antaŭa historio redakti

Napoleonaj tempoj redakti

La pensoj pri civita liberalismo, egaleco kaj popola mem-determinismo, kiuj fondis la bazon por la ĉefaj ideologioj de la 19-a jarcento, originis en la Franca Revolucio de 1789. Tiu revolucio forigis la absolutismon en Francujo kaj enkondukis respublikan ŝtatoformon, sed jam malmultajn jarojn poste generalo Napoleono Bonaparto sin mem deklaris imperiestro de la francoj kaj militis kontraŭ la aliaj eŭropaj grandpotencoj Anglujo, Prusujo, Rusia Imperio kaj Aŭstra Imperio.[1]

Napoleono ne sukcesis kaj estis superata, sed lia heredaĵo al Eŭropo restis: Per lia batalado en la nomo de la franca revolucio, per la estigo de Pollando kaj la detruo de la Sankta Romia Imperio – la tiutempe tre loza federacio inter la germanaj ŝtatoj – li instigis la popolojn en Eŭropo pensi konscie pri la civitaj kaj naciaj rajtoj. Tio precipe koncernis Germanujon kaj Italujon, kiuj ne jam estis kreiĝintaj kiel nacio-ŝtatoj. Post la forigo de Napoleono, oni rekonstruis la monarĥiojn – ankaŭ en Francujo – kaj provis haltigi la novajn naciajn pensojn por eviti perdon de potenco. Ankaŭ la landlimojn oni provis reestigi tiel, kiel ili aspektis antaŭ la Napoleonaj militoj, kaj pro tio oni renkontiĝis en la Viena Kongreso en 1814/15, en kiu oni pridebatis la postmilitan ordon de Eŭropo.

1815 ĝis 1848 redakti

Per la fina akto de la Viena Kongreso kreiĝis denove loza federacio inter la germanaj ŝtatoj, la tiel nomata Deutscher Bund (esperante "Germana Federacio"), en kiu la du germanlingvaj ĉefpotencoj Prusujo kaj Aŭstrujo estis inkluditaj. Krome kreiĝis la Zollverein, dogana unio inter la germanaj landoj. Ambaŭ unioj pli kaj pli revekis la ideojn de naciismo kreitajn per la Napoleonaj promesoj pri la valoroj de la franca revolucio, kiuj estis libereco, frateco kaj egaleco.

Liberalismon kaj la rajtojn de la propraj civitanoj la princoj kaj reĝoj provis malpligrandigi per pli severaj leĝoj enkondukintaj interalie la cenzuron kaj la malaprobon de kontraŭ-registaraj paroloj. Tiu subpremo de la civitanoj finfine, en 1848, rezultis en denova Franca Revolucio, kiu baldaŭ poste evoluis al tuteŭropa revolucio ankaŭ naskanta la germanan revolucion de 1848. La Nacia Asembleo en Frankfurt estis do produkto el popola nekontento kaj ne konsistis el oficialaj registaranoj de la germanaj ŝtatoj, sed precipe el kutimaj burĝoj, kiuj estis elektitaj en ĉiuj germanaj landoj de la pleja sudo al la pleja nordo, de l’ okcidento al la oriento, en ĉiuj regionoj, kiuj estis tiutempe konsiderataj partoj de futura unuiĝinta Germanujo.

Pridiskutataj temoj en la Asembleo redakti

Kreo de Germana Nacio-ŝtato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demando pri Germanujo.

Por la parlamentanoj renkontiĝintaj en la Paŭlo-preĝejo ekzistis unu centra demando solvenda, kiun la monarĥoj ne volis respondi pro ties timo je perdo de sia propra potenco. Temis pri la demando pri la germana unuiĝo. Dum la antaŭaj jaroj klariĝis du ĉefaj ebloj respondi al la “germana demando” per la kreo de Germana Nacio-ŝtato:

  • Kleindeutsche Lösung (esperante Malgrandgermana solvo): Germanujo estus estrata de la Prusa reĝo kaj ne inkludus Aŭstrujon.
  • Großdeutsche Lösung (esperante Grandgermana solvo): Germanujo inkludus ĉiujn germanajn ŝtatojn, ankaŭ Aŭstrujon, kies registaro estrus Germanujon.

La Malgrandgermana solvo estis konsiderata kiel eblo, ĉar Aŭstrujo kaj Prusujo estis rivaloj kaj ambaŭ volis estri Germanujon, dum ili certe ne povus ambaŭ pace kunekzisti en unuiĝinta nacio. Se Aŭstrujo estus ekskludita, oni ne plu havus kaŭzon batali unu kontraŭ la alia. La grandgermana solvo inkludus Aŭstrujon, ĉar ankaŭ Aŭstrujo estis konsiderata kiel parto de Germanujo, ĉar oni tie parolis ankaŭ la germanan – kaj la lingvo kaj kulturo estis fakte la ununuraj indikiloj por la germaneco de eŭropa ŝtato.

Sed la teritorio de unuiĝenda lando ne estis la nura pridiskutitaĵo. Oni ankaŭ debatis pri la ŝtata formo, ĉu Germanujo estu demokratia respubliko, parlamenta aŭ eĉ konstitucia monarĥio.

Finfine oni decidis resti ĉe la malgrandgermana solvo por eviti denovan tro lozan multpopolan federacion, kian reprezentis la Sankta Romia Imperio kaj la Germana Federacio, sed pro la longdaŭreco de la debatoj la Nacia Asembleo tre malrapidiĝis, kio estas unu el la kaŭzoj de ĝia fiasko.

Civitaj rajtoj redakti

Alia grava celo de la Nacia Asembleo estis la enkonduko de pli da rajtoj por la civitanoj. Unuafoje oni estigis homajn kaj civitajn rajtojn en Germanujo. Ĉefe oni enkondukis la egalecon de ĉiuj antaŭ la leĝo, la liberecajn rajtojn de la individuo, same kiel la nesuferigeblon de la persono, la opinian kaj gazetaran liberecojn, demonstran rajton kaj la rajtigon libere renkontiĝi.[2]

Ankaŭ la fratoj Grimm, la bone konataj skribistoj de fabeloj, ĉeestis en la frankfurta Asembleo kaj kontribuis al la enkonduko de la homrajtoj en la venonta Germanujo.

Debato pri Pollando redakti

Unu el la debataj temoj koncernis Pollandon, kiu estis trifoje ĝistute dividita antaŭ la Napoleonaj militoj kaj dispartigita inter Aŭstrujo, Rusujo kaj Prusujo ĝis 1795. Kiam Napoleono militis kontraŭ tiuj ŝtatoj kaj gajnis partojn de la iama pola teritorio, li reestigis polan ŝtaton tie sub lia kontrolo. Post la venko super Napoleono, la Viena Kongreso decidis ne forigi Pollandon denove redonante ĝiajn teritoriojn al la tri grandpotencoj, sed doni al la Napoleona Pollando la novan nomon “Kongresa Pollando”.

Malgraŭ la fakto, ke rezulte de tio jam denove ekzistis pola ŝtato en la jaro 1848, la tiu-tempa Kongresa Pollando havis multe pli malmultajn teritoriojn ol la Pollando ekzistinta antaŭ la distiro per Aŭstrujo, Rusujo kaj Prusujo ĝis 1795. Multaj regionoj de tiu iama antaŭnapoleona Pollando – la tiel-nomata “Respubliko de Ambaŭ Nacioj”, kiu estis unuiĝo el Pollando kaj la Grandprinclando Litovio – estis ankoraŭ en la posedo de Prusujo, Rusujo kaj Aŭstrujo. Krome Kongresa Pollando estis pli-malpli dependa de Rusujo. Ambaŭ faktoj – la perdo de teritorioj kaj la manko de sendependeco – kondukis al ĝenerala nekontento en Pollando. Aldoniĝis al ĉi-ĉio la napoleonaj pensoj pri nacia suvereneco.

Ankaŭ en la frankfurta Nacia Asembleo, en kiu interalie partoprenis prusaj civitanoj, kelkaj opiniis, ke oni redonu la iame polan kaj nun prusan teritorion al Kongresa Pollando, por ke ĝi alproksimiĝu al la grandeco, kiun ĝi havis kiel Respubliko de Ambaŭ Nacioj, sed kelkaj aliaj opiniis, ke oni ne faru tion, sed ke oni inkludu ankaŭ tiujn regionojn al la unuiĝonta Germanujo. Fine la plejmulto estis kontraŭ la redono de la regionoj al Pollando kaj oni kontraŭe eĉ decidis igi Pollandon membro de la Germana Federacio por pliintensivigi la tiean influon de Germanujo.[3]

Membroj de la Asembleo redakti

 
Robert Blum parolas antaŭ la Asembleo

Personoj redakti

Partoprenis en la Nacia Asembleo de Frankfurt entute 809 delegitoj. Kelkaj bone konataj personoj ankaŭ partoprenis, inter alie:

Frakcioj redakti

En la unuaj sesioj de la Nacia Asembleo la parlamentanoj sidis ne laŭ iu ajn ordo, sed post kelkaj sesioj ili ordiĝis kaj sidiĝis apud samideanoj. Tiel estiĝis la frakcioj. Ili estis relative nestabilaj, sed ili povis esti grupigataj en tri ĝeneralaj direktoj: La demokratia maldekstro, la liberala centro kaj la konservativa maldekstro. La diversaj grupoj renkontiĝis en tiel-nomataj kluboj por tie diskuti unuj kun la aliaj la problemojn kaj taksojn de la Nacia Asembleo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Die Deutschen – Napoleon und die Deutschen, 1804-1821. ZDF, Guido Knopp, 2008.
  2. Bildungsserver Hessen – Frankfurter Nationalversammlung verabschiedet Bürgerrechte[rompita ligilo], 4-a de Decembro 2008. Vidita la 23-an de Septembro 2012.
  3. Ereignis 1848: Die Polendebatte in der Paulskirche. Rbb, vidita la 23-an de septembro 2012.