Frankfurto ĉe Majno

urbo en Germanio
(Alidirektita el Frankfurt ĉe Majno)

Frankfurt am Main [FRANKfurt am Majn], esperantlingve Frankfurto ĉe Majno, estas la plej granda urbo en Hesio kaj la kvina plej granda urbo en Germanio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 773068 loĝantojn. 29 procentaĵoj de la logantaro estas eksterlandanoj. Frankfurt estas eksterdistrikta urbo, sed ĝi administre apartenas al la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio. La urbo havas universitaton, diversajn altlernejojn, muzeojn kaj bibliotekojn kaj estas fama financmetropolo kun multaj bankoj, interalie la Eŭropa Centra Banko. Ĉi tie troviĝas unu el la plej grandaj flughavenoj de Eŭropo. La urbo estas la koro de la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Panorama vido de la urbocentro de Frankfurto ĉe Majno
Panorama vido de la urbocentro de Frankfurto ĉe Majno
Frankfurto ĉe Majno
Blazono
Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • universitata urbo • financa centro • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • mondurboLibera regna urbo • free city • urbo • business cluster
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 069
Poŝtkodo 60001–60599
65901–65936
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6000
6230
Aŭtomobila kodo F
Oficiala Municipokodo 06412000
NUTS DE712
Subdivido 46 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Urbestro Mike Josef (SPD)
Demografio
Loĝantaro 773068 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 8° 41′ O (mapo)50.1166666666678.6833333333333Koordinatoj: 50° 7′ N, 8° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 112 m
Areo 248,31 km²
Oficiala retejo https://frankfurt.de/
vdr
Frankfurt collage.jpg
Frankfurt collage
Frankfurt am Main montaĵo

En la urbo naskiĝis la fama germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Frankfurto havas longan historion kiel bazarejo por libroj. Ankoraŭ hodiaŭ okazadas ĉi tie unu el la plej gravaj librofoiroj. Multaj konataj eldonejoj havas ĉi tie sian sidejon.

Historio redakti

Frankfurto havis longan historion de memreganta urbo. Dum la periodo de la Sankta Romia Imperio, ĝi estis libera regna urbo, post la Viena Kongreso de 1816 ĝis 1866 eĉ sendependa urboŝtato, la libera urbo Frankfurto.

En la jaro 1848 renkontiĝis en la Paulskirche en Frankfurt la unua libere elektita Nacia Asembleo de Germanujo.

La Traktato de Frankfurt (en franca, Le traité de Francfort; en germana: Friede von Frankfurt) estis pactraktato subskribita la 10an de Majo 1871 en Frankfurto inter la Germana Imperio kaj Francio, fine de la Franci-Prusia Milito.[1]

Vidindaĵoj redakti

Ĉirkaŭ la centra placo "Römerberg":

  • domgrupo "Römer" kun urbodomo kaj Imperiestra Salono (eksa kronadejo de germanaj imperiestroj)
  • vico da trabfakaj domoj, novkonstruitaj en stilo tre multe trovebla ĝis la Dua Mondmilito
  • domo "Wertheim", unu el tre malmultaj trabfakaj domoj en la urbocentro kiu restis post la milito
  • Paŭlo-preĝejo (foto dekstre), germana parlamentejo dum la jaroj 1848/49, nun muzeo kaj solenaĵejo
     
    la Paŭlo-Preĝejo
  • Bartolomeo-preĝejo, populare nomata "Dom" (katedralo)
  • Nikolao-preĝejo
  • elfositaj romiaj kaj mezepokaj muroj
  • muzeoj: pri urba historio, pri ludiloj, Schirn (arta ekspozicio) k. a.

En la cetera urbocentro:

  • malnova operejo (nun uzata ĉefe kiel koncertejo)
  • malnova juda tombejo (nur rigardebla de ekstere aŭ kun gvidanto)
  • preĝejoj: Leonhardt, Katharinen, Liebfrauen
  • muzeoj: pri judoj, pri prahistorio, pri Goethe, pri moderna arto, Muzeo Städel
  • superrigardoj: senkoste de Zeilgalerie; pli alta, sed pagenda de Maintower

Je la alia flanko de Majno troviĝas la kvartalo Sachsenhausen, kies malnova parto estas fama pro siaj trinkejoj. Tie troviĝas multe pli da malnovaj trabfakaj domoj (sed ankoraŭ pli multaj kaj pli pitoreske en kvartalo Höchst, plej ofte nur konata pro siaj kemiaj fabrikoj). Ĉe la Sachsenhausen-a bordo estas multaj muzeoj, ekz. pri arkitekturo, pri filmoj kaj la fama arta ekspozicio "Städel".

Plie:

  • Muzeo de Mondo-Kulturoj
  • ĉina ĝardeno (tuj ekster la centro)
  • Palmĝardeno (kun vitraj domoj, pagenda)
  • naturhistoria muzeo Senckenberg (fama pro dinosaŭro-skeletoj)
  • mono-muzeo de la germana ŝtata banko (senkosta)
  • pliaj vidindaĵoj en Höchst, ekz. la palaco de industriisto Bolongaro
  • rondveturo per historia tramo "Ebbelwei-Express"

Servoj redakti

Ekonomio redakti

Henninger-bierfarejo estis grava bierfarejo en Frankfurto. La bierfarejo havas siajn radikojn en la bierfara domo de Eberhard Stein el 1655. Nun ĝia posedanto estas la Radeberger grupo kaj ĝi ankoraŭ ekzistas kiel varomarko.

Publika transporto redakti

 

La publikan transporton de suda Hesio kunordigas Rhein-Main-Verkehrsverbund (RMV). Vidu tie por biletaj informoj.

Longdistancaj kaj regionaj trajnoj: Frankfurto havas grandan kapostacion okcidente de la centro. Sub resp. apud la ĉefa flughavena halo ekzistas du fervojstacioj: La unua, pli malnova, estas nun uzata de regionaj kaj lokaj trajnoj, ĉe la dua haltas longdistancaj. Ankaŭ la suda stacio (en Sachsenhausen) havas konsiderindan rolon por fervojoj.

Lokaj (ĉirkaŭurbaj) trajnoj: Por la tiel nomata S-Bahn (simbolo  ) ekzistas tunelo de la ĉefstacio al la urbocentro kaj plu sub Majno al la sudoriento. Tiu ĉefa akso transprenas ankaŭ funkcion de metroo. De ĝi la linioj disradias al la ĉirkaŭantaj urboj. Ankaŭ la okcidentaj kvartaloj kaj la flughaveno estas tiel konektitaj kun la centro.

Enurba trafiko: kerno estas reto da metrooj (simbolo (simbolo  ) kun tri ĉefaj aksoj (iom tramecaj, vidu tram-metroo). De la nord-suda ĝi pluveturas ankaŭ al la apudaj urboj Oberursel kaj Bad Homburg. Krome ekzistas tramoj kaj busoj.

Amaskomunikiloj redakti

Frankfurter Rundschau (prononco [FRANKfurta RUNTŝaŭ], mallonge FR) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de aŭgusto 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. La mempriskribo de la Frankfurter Rundschau kiel "maldekstre liberala" fontas de la ĉefa redaktoro el la unuaj jaroj de la gazeto, Karl Gerold (1906-1973).

Frankfurter Allgemeine Zeitung (mallonge FAZ) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de novembro 1949 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.

Frankfurter Neue Presse (prononco [FRANKfurta noje PREse], mallonge FNP) estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde 15-a de aprilo 1946 aperas ĉiutage (la dimanĉa eldono nomiĝas Neue Presse am Sonntag).

Homoj rilataj al Frankfurto redakti

Sporto redakti

En 1992 ĝis 1994 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Frankfurto.

Monda Ĉampionado de Futbalo 2006 redakti

 
Frankfurto estis unu el la gastigantaj urboj de la Monda Ĉampionado de Futbalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Frankfurto. En la tute alikonstruita stadiono kun fermebla tegmento en arbarego sude de la urbocentro, kiu dum la turniro havis 43.324 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Dum la tiama tempo estis videblaj tiom multe da germanaj flagoj tra la tuta germanujo, kiom ne estis videblaj ekde la Dua Mondmilito. Kelkaj el tiuj flagoj ankoraŭ restas hisitaj hodiaŭ en individuaj ĝardenoj aŭ balkonoj tra Frankfurto.

Ekzistis pluraj ofertoj por futbalemuloj, kiuj alvojaĝis sen enirbiletoj stadionaj kaj ne plu ricevis tiajn biletojn nigramerkate, tamen vidi la matĉojn – unu el ili estis la Majna Areno, ekranego meze de la rivero Majno en Frankfurto kaj spektejo kun miloj da sidlokoj je la riverbordo.

 
La Majna Areno (vidu priskribon en la teksto)

Partneraj urboj redakti

Frankfurto havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:

 
Esperanto-strato en Frankfurto

Esperanto redakti

La Esperanto-Societo Frankfurto estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. Unuaj aktivaĵoj de la societo okazis dum la jaro 1904. Dum la frua 20-a jarcento en la urbo propagandis Karl Wallon.

En la kvartalo Sachsenhausen, en Fritz-Kissel-Siedlung, troviĝas tri stratoj, kies nomoj rilatas al Esperanto: Esperantostraße, Ludwig-Zamenhof-Weg kaj Carl-Barthel-Weg.

En Frankfurto okazis la 2-a SAT-Kongreso 1922, la 18-a Germana Esperanto-Kongreso (1929), la 4-a kaj la 7-a Novjara Renkontiĝo (2005 kaj 2008).

Publikaĵo redakti

Vojaĝo, kiu ĉiam alportas gajnon, estas la veturo al la foiro de Frankfurt a. M, (26.-29 sept. 1926) estis titolo de invita broŝureto ilustrita eldonita en Frankfurto en 1926[2].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Muñoz, Víctor (16a de Aŭgusto 2013). «La guerra franco-prusiana, el final de la unificación alemana». Red Historia. Konsultita la 7an de Februaro 2020.
  2. Aŭstria Esperantisto n 24 (aug-sep 1926)



   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12a ĝis 16a de aŭgusto 1921; ĉirkaŭ 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprezidanto Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. - Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30a de marto ĝis 2a de aprilo 1929. Paroladoj Esperant-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur al Esperanto.



  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden