Karp Wallon

(Alidirektita el Karl Wallon)

KarlKarp WALLON [valon] (naskiĝis la 25-an de januaro 1873 en Pleschen, Silezio; mortis la 7-an de aŭgusto 1932 en Dresdeno) estis germana esperantisto kaj komercisto (oficejinstalaĵo). Esperantisto de 1889. Fondis grupon en Braunschweig, 1906, multe laboris ankaŭ en Aschersleben, Breslau, Frankfurto ĉe Majno (artikolo, paroladoj, kursoj). Batalo kontraŭ Ido, 1911. Alfaris al Esperanto la germanan unuecan stenografion („Rapido“, 1927). Li laboris por fabrikoj de skribmaŝinoj en Dresdeno, unue por Presto[1], poste por Seidel & Naumann[2].

Wallon en 1906
Wallon en 1906

Verkoj redakti

  • Rapido, Esperanto-Stenografio laŭ la oficiala germana unueca sistemo. H. Apitz kaj Ellersiek & Borel, Berlin 1927, 21/15 cm, 82 pg.
 
 Depost mallonge en Aŭstrio kaj Germanlando, kie estis instruataj diversaj sistemoj

stenografiaj, oni oficiale enkondukis la unuecan sistemon, kiu similas al Gabelsberger-stenografio. Tiun unuecan sistemon W. aplikas por E, aldonante kompreneble signojn por la ĉapelitaj literoj. Sed bedaŭrinde li ankaŭ senbezone ŝanĝas multajn signojn de la oficiala

sistemo kaj tiel malfaciligas la rapidan uzadon al tiuj, kiuj bone skribas en la nacia sistemo. 
— Schamanek Tullnerbach. Aŭstria Esperantisto n034 (jul 1927)


Literaturo redakti

Referencoj redakti