Eva Corino

germana verkistino

Eva CORINO (naskiĝinta la 18-an de septembro 1972 en Frankfurto ĉe Majno) estas germana ĵurnalistino kaj verkistino.

Eva Corino
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1972 (1972-09-18) (51-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Karl Corino vd
Patrino Elisabeth Albertsen vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Eva Corino pasigis la junulajn jarojn en Bad Vilbel antaŭ studo de germanistiko, romanistiko kaj filozofio ĉe la Universitato de Tubingeno kaj ĉe École normale supérieure en Parizo. Inter 1997 kaj 2002 ŝi aktivis kiel teatra kritikistino kaj kolumnistino ĉe la berlina taggazeto Berliner Zeitung.[1] Ekde 2008 ŝi liberprofesiulis antaŭ reveno al "Berliner Zeitung" en januaro 2020 ĉe la sekcio Familio kaj vivo.[2][3] De 2024 estas ŝi subsekciestrino (kulturdepartemento F1[4]) en la Sarlanda ministerio pri financoj kaj sciencoj.[5]


Ŝia teksto Schlaf, Kindchen schlaf proponitis en 2009 por aljuĝo de la porreportista premio Deutscher Reporterpreis fare de Reporter-Forum e.V.. Post restadoj en Vaŝingtono, Duŝanbeo kaj Bruselo ŝi estis vivanta en Erfurto. Ŝi edziniĝis al la politikisto Jakob von Weizsäcker kaj havas kvar infanojn. Ŝiaj gepatroj estas la verkistino Elisabeth Albertsen kaj la ĵurnalisto Karl Corino.

Verkoj redakti

  • Keine Zeit für Tragödien. Berlin-Verlag, 2001.
  • Das Taschenbuch. Berliner Taschenbuch-Verlag, 2001.
  • Das Nacheinander-Prinzip – Vom gelasseneren Umgang mit Familie und Beruf. Suhrkamp, Berlin 2018.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti