Carl Remigius Fresenius

Carl Remigius FRESENIUS (naskiĝinta en la 28-a de decembro 1818 en Frankfurt am Main, mortinta en la 11-a de junio 1897 en Wiesbaden) estis germana kemiisto.

Carl Remigius Fresenius
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1818 (1818-12-28)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 11-an de junio 1897 (1897-06-11) (78-jaraĝa)
en Wiesbaden
Tombo Alter Friedhof (Wiesbaden)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Gießen • Lessing-Gymnasium • Universitato de Marburg • Musterschule
Memorigilo Carl Remigius Fresenius
Familio
Infanoj Heinrich Fresenius • Theodor Wilhelm Fresenius
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • sciencisto
vdr
Carl Remigius Fresenius

Vivo redakti

Post la trejadatempo en apoteko en Frankfurt Fresenius ekstudentis en 1840 en Bonn. Dum la 2-a semestro jam li verkis - nur por propraj ripetadoj - gvidilon pri kvalitaj kemiaj analizoj. Ties 2-a eldono akceptitis kiel disertaĵo en Gießen post kiam Fresenius estis irinta tien, ĉefe pro Justus von Liebig. Ĝi ebligis unuafoje sisteman dividon de la t.n. hidrogendisulfidgrupo (kupro, kadmio, bismuto, plumbo ktp.). Cetere ankoraŭ hodiaŭ tia dividopaŝo servas kiel fundamento por laŭkvalitaj analizoj.

Sekvis la habilitiĝon (1843) voko al profesoreco pri kemio, fiziko kaj teknologio en 1845 al la Nassau-a agrikultura instituto de Wiesbaden. En 1848 Fresenius fondis kun malmulto da kapitalo propran kemian laboratorion kiu krom esplorado servu ankaŭ je la instruado de junaj viroj. Tiun laboron - esti al ĉiuj studentoj ankaŭ konsiliema patrofiguro - Fresenius perfekte plenumis la sekvintajn jardekojn. La famo de la laborejo allogis studentojn el Germanlando kaj de ekstere, kiuj ĉiuj deziris trejniĝi en Wiesbaden sur la kampo de analitika kemio. Kursoj por farmaciistoj akceptitis fare de la ŝtato de Nassau (ĝis la enkorpigo de la lando al Prusio en 1866) kiel egalrangaj al tiaj de universitatoj. Nenombreblaj analitikaj provoj de agrikulturprodukoj (sed ankaŭ de mineralakvoj ekzemple) de la Duklando Nassau tie efektivigitis. Komercistoj kaj entreprenistoj daŭre komisiis la fakulojn. Tiam la instituto ekfamiĝis kiel gravega arbitracia instituto internacia.

Gvidlibro pri laŭkvantaj analizoj aperis unuafoje en 1846, kaj la prilaborado de ambaŭ lernolibroj subtenitis per la invento de multaj novaj proceduroj analitikaj. En 1861 komenciĝis la eldonado de la fakgazeto "Zeitschrift für analytische Chemie". Ĝi publikigis ankaŭ originalajn artikolojn. Krome oni informis la aboniĝintojn konstinue pri la progresoj kemiaj. Unue Fresenius mem respektive lia kunlaboranto Carl Friedrich Ludwig Neubauer responsis pri la redaktado. Neubauer ekde 1868 estris la agrikulturkemian eksperimentan stacion de la laboratorio. En 1884 speciala higiena-bakteriologia sekcio aligitis al la laboratorio sub la estrado de F. Hüppe.

Fresenis krom la laboratoriprizorgon ankaŭ ŝatis la observon de industriaj evoluoj. Li ekzemple helpis organizi Societon pri kemia industrio (Verein für chemische Industrie AG) (lignokarbonigado). Paralele li havis diversajn oficojn en sciencaj kluboj kaj socioj. Publike kiel ankaŭ en la evangelia komunumo de Wiesbaden li ekster tio ankoraŭ engaĝiĝis (estante ekz. prezidanto de la Urba konsilantaro de Wiesbaden). En 1892 li fariĝis honora civitano de Wiesbaden.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Anleitung z. qualitativen ehem. Analyse, 1841
  • Anleitung z. quantitativen Analyse, 1846
  • multaj monografioj kaj fakgazetartikoloj

Eksteraj ligiloj redakti