Universitato de Marburg
La universitato de Marburg – germane oficiale Philipps-Universität Marburg, historie latine Alma Mater Philippina – fondiĝis dum la jaro 1527 fare de la landgrafo Filipo la Grandanima de Hesio kiel luterana altlernejo. Temas pri la plej malnova luterana universitato nuntempe ankoraŭ ekzistanta. La universitato nuntempe havas iom pli ol 26.000 studentoj (en oktobro 2015, komence de la vintra semestro, ekzakte estis 26 820) kaj en komparo kun aliaj universitatoj de Germanio estas mezgranda. Pluraj fakultatoj, inter medicino, juro aŭ ĥemio, havas aparte bonan renomon. La urbo Marburg estas kompare malgranda, kaj la universitato je granda parto influas la urban vivon.
Philipps-Universität Marburg | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1-an de julio 1527 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 48′ 39″ N, 8° 46′ 25″ O (mapo)50.8108333333338.7736111111111Koordinatoj: 50° 48′ 39″ N, 8° 46′ 25″ O (mapo) | |
urbo | Marburg, Hesio, Germanio | |
Estraro | ||
gvidanto | Volker Nienhaus | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 22 612 vd (stato: 2023) | |
nombro de studentoj | 26 820 (stato oktobro 2015) | |
nombro de kunlaborantoj | 4 450 (2014) | |
el tio profesoroj | 358 (2014) | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Konferenco de Altlernejaj Rektoroj • Germana Altlerneja Sporta Asocio • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • German National Research Data Infrastructure vd | ||
Filiita al: | ||
• Compostela Group of Universities vd | ||
Filioj: | ||
• Institute of Art History, Philipps-Universität Marburg • Q116685090 vd | ||
| ||
| ||

Fakultatoj redakti
Komence la universitato havis fakultatojn pri juro, luterana teologio kaj medicino. Ĝis la jaro 1964 aldoniĝis fakultatoj pri filozofio kaj matematiko-natursciencoj, antaŭ ol laŭ hesia universitata leĝo de 1970 la universitato novdividiĝis al 20 fakultatoj. Post la jaro 1997 iuj fakultatoj estis unuigitaj, kio klarigas truojn en la nuna numerigo. Tiel la nombro de fakultatoj reduktiĝis al aktuale 16. La nombroj komenciĝas per la literoj "FB" – mallongigo por la germana vorto "Fachbereich" por fakultato.[1]
FB 01 - Juro |
FB 06 - Historio kaj kulturaj sciencoj |
FB 16 - Farmacio |
Bildoj de iuj modernaj universitataj konstruaĵoj redakti
-
prelegeja konstruaĵo -
naturscienca konstuaĵoj en la kampuso "Lahnberge" -
biomedicina esplorcentro -
universitata klinikaro (komence de 2006 privatigita)
Famaj personoj ligitaj al la universitato redakti
- Emil von Behring - nobelpremiito pri medicino
- Gottfried Benn - poeto, precipe lirikisto
- la Fratoj Grimm
- Johannes Hartmann, erudiciulo, kemiisto, kuracisto, rektoro kiu okupis la unuan katedron pri Kemiatrio en la Universitato de Marburgo
- Miĥail Lomonosov
- Boris Pasternak - rusa poeto, nobelpremiito
- Alfred Wegener - kreinto de la teorio pri la moviĝo de la kontinentoj, de la platotektoniko
- Christian Wolff - (1679 - 1754) profesoro, kreis la bazon de la germanlingva filozofia terminologio
- Hannah Arendt (1906-1975) german-usona filozofino, politikologino
Esperanto kaj la universitato redakti
Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je granda parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO). Al la urba universitato interalie ligiĝis la esperantisto kaj esperantologo Helmut Welger, kiu mortis dum majo 2008.