Veclaro

urbo en Germanio
(Alidirektita el Wetzlar)

Veclaro (germana Wetzlar) estas urbo en la federacia lando Hesio en Germanio, ĉefurbo de la distrikto Lahn-Dill, kaj parto de la hesia distriktaro Gießen. Ĝi troviĝas ĉe la koordinatoj 8° 30' E, 50° 34' N, kaj fine de la jaro 2021 en la urbo vivis 52 969 loĝantoj.

Panorama vido de Wetzlar je 2005
Veclaro
Blazono

Map

Flago
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Gießen
Distrikto Distrikto Lahn-Dill
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06441
Poŝtkodo 35521-35586
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6330
Aŭtomobila kodo WZ, LDK
Oficiala Municipokodo 06532023
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Urbestro Wolfram Dette (FDP)
Adreso de la administrejo Ernst-Leitz-Straße 30
35578 Wetzlar
Demografio
Loĝantaro 52969 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)50.5666666666678.5Koordinatoj: 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 148 - 401 m
Areo 75,67 km²
Oficiala retejo https://www.wetzlar.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La urbo situas borde de la rivero Lahn. Ĝi estas ĝemela urbo de Flago-de-Francio.svg Avignon en Francio, Flago-de-Italio.svg Siena en Italio, Flago-de-Turingio.svg Ilmenau en Turingio, Flago-de-Namibio.svg Vindhuko en Namibio, Flago-de-Britio.svg Colchester en Britio kaj Flago-de-Ĉeĥio.svg Písek en Ĉeĥio, kaj aldone de Flago-de-Germanio.svg la urbodistrikto Neukölln de Berlino.

La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 897. Fariĝinte la renkontiĝa punkto de du fervojoj en 1862, disvolviĝo de industrio en Veclaro komencis rapide antaŭeniĝi. Veclaro mem fariĝis fama pro siaj optikaj industrioj: fotiloj kaj alia fotografia ekipaĵo de kompanio Leitz (nun Leica), teleskopoj de Hensoldt, kaj mikroskopoj de Leitz, Buderus kaj Seibert.

En 1977 oni kunigis Veclaron kun la najbara urbo Gießen kaj kreis novan urbon Lahn, sed tiu ĉi provo reorganizi la administradon fariĝis nepopulara kaj tial oni en 1979 malfaris ĝin.

Najbaraj komunumojRedakti

Jenaj urboj limas al la urbo Veclaro, nomataj horloĝdirekte komence le nordoriento: Herborn kaj Dillenburg, Siegen (distrikto Siegen-Wittgenstein), Gießen kaj Heuchelheim (ĉiuj distrikto Gießen), Limburg kaj Weilburg (ĉiuj distrikto Limburg-Weilburg) samkiel Friedberg (distrikto Wetterau).

VidindaĵojRedakti

EkonomioRedakti

Rezidaj entreprenojRedakti

Veclaro estas rezidejo de kelkaj grandaj konzernoj Germanaj: krom la laŭgrande kvina fotografio Leica, Buderus (gisado) el (ŝtalo), Minox, ankaŭ sia eksa filialo Siemens el Philips.

TrafikoRedakti

Fervoja kaj aŭtobusa trafikoRedakti

Sur fervojlinio trafikas trajnoj de la kompanio Deutsche Bahn el serio RegionalExpress de Kolonjo, Aĥeno aŭ Akeno, Koblenco, Frankfurto kaj Kaselo.

La publikan personotransporton enurban precipe faras aŭtobusoj.

AūtovojojRedakti

Veclaro estas alligita per jenaj aŭtoŝoseoj kaj aliroj al al longdistanca ŝosereto:

Aŭtoŝoseoj:

Eŭropa ŝoseo:

Veclaro kaj EsperantoRedakti

 
Trabfakaj domoj en Veclaro

En Veclaro kvar fojojn dum la jarŝanĝa semajno okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo: Temis pri la 28-a inter la jaroj 1984 kaj 1985, la 39-a (1995/1996), la 43-a (1999/2000) kaj la 48-a inter la jaroj 2004 kaj 2005.

Famaj veclaranojRedakti

FaktojRedakti

  • Situo: 50° 34'" NO, 8° 30'" OR
  • Alteco: 148 - 401 metroj super la marnivelo
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Areo: ĉirkaŭ 76 km²
 
Veclaro kaj Lahn

ĜemelurbojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti