Distrikto Limburg-Weilburg
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Hesio |
Distriktaro: | distriktaro Gießen |
Administra urbo: | Limburg |
Areo: | 1 738 km² |
Loĝantoj: | 172 759 (fine de decembro 2021) |
Loĝdenso: | 231 |
Aŭtokodo: | LM |
Municipokodo: | 06533 |
Komunumoj: | 19 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Schiede 43 65549 Limburg a. d. Lahn |
Retejo: | www.landkreis-limburg-weilburg.de |
Retpoŝto: | info@landkreis-limburg-weilburg.de |
situo de la distrikto en Hesio | |
![]() |
La distrikto Limburg-Weilburg [Limburk-Vajlburk] situas en la distrikto Gießen de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Limburg. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Najbaras la hesiaj distriktoj Lahn-Dill, Hochtaunus, Rheingau-Taunus, kaj la distriktoj Rhein-Lahn kaj Westerwald de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La regiono situas inter la mezmontaroj Taunus sudoriente kaj Westerwald [Vestavalt] nordokcidente. Inter ili en vasta valo fluas la rivero Lahn de nordoriento al sudokcidento tra la distrikto. En la valo la grundo tre fekundas, kaj agrikulturo prosperas. Sian nomon donas al la distrikto la urboj Limburg kaj 'Weilburg, aliaj pli grandaj urboj estas Bad Camberg kaj Hadamar.
Urboj kaj neurbaj komunumojRedakti
Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2021 inter krampoj
Urboj
|
Neurbaj komunumoj
|
Partneraj rilatojRedakti
La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
- la urbodistrikto Friedrichshain-Kreuzberg de Berlino